MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Biera marĉo?

Mi ĝuis la artikoleton pri "Bierlino" (M, 1999/12 p. 30). Sed pri la derivo de la nomo "Berlino", mi ne pensas ke ĝi venis de Bär (urso). Uzante la libron Wanderungen durch die Mark Brandenburg de Theodor Fontane, Alexandra Richie skribis: "Dek-naŭa-jarcentaj germanoj estus ŝokitaj ekscii, ke la ĉefurbo ne estis nomita laŭ la nobla ,urso', sed laŭ la malnova Elbo-slava ,brl', signifanta ,marĉo'. " (Faust's Metropolis: A History of Berlin, New York: Carroll & Graf Publishers, Inc., 1998, pp. 7-8).

Henriko JANOSKI, Usono

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 06, p. 4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Henriko Janoski el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-24