MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Ekonomio

LITOVIO

Biero populariĝas

La jaro 1999 por litovaj bierfaristoj estis tre sukcesa. Dum la pasinta jaro ili vendis 177 milionojn da litroj da biero, plej multe, de kiam rezultojn registras la litova asocio de bierfaristoj. En la jaro 1998 vendiĝis 147 milionoj da litroj, en 1996, 136 milionoj.

Audrius Vidys, prezidanto de la asocio de bierfaristoj, opinias, ke al la lastjaraj rezultoj kontribuis la varmega somero: "Malgraŭ tio la biermerkato de Litovio dum du proksimaj jaroj ankoraŭ devus iomete kreski. Nuntempe por unu loĝanto de Litovio jare oni produktas iom pli ol 51 litrojn da biero, dum en landoj kun simila klimato, ekzemple Finnlando aŭ Svedio, ĉirkaŭ 80 litrojn. Do ankoraŭ estas eblo de kresko."

En la pinto de avangardaj bierfarejoj viciĝas fabrikoj, kiuj apartenas al svedaj, finnaj kaj danaj kompanioj. La ses plej gravaj bierfabrikoj, administrataj de eksterlandaj kompanioj, pasintjare produktis 166 milionojn da litroj, kaj la pure litovaj kompanioj apenaŭ 11 milionojn.

Biero produktata en Litovio plejparte estas konsumata en Litovio. Nur iomete eksportiĝas al Latvio kaj Usono.

LAST

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 04, p. 13.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de LAST el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-24