MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Ekonomio

Eŭro

Laŭ raporto de la Komisiono de Eŭropa Unio, en 1999 en la tuta eŭroregiono nur 0,4 % de la personaj bankkontoj estis transformitaj al eŭrokontoj. Tamen 0,8 % de la rilataj pagoj okazis per eŭroj. La uzado de la eŭro varias laŭ la landoj. Ekzemple la nombroj en Belgio estas la duoblo de la eŭropa mezumo. Pli-malpli 30 % de la kompanioj jam indikas ĉiujn prezojn en eŭroj, kaj iom pli da ili jam fakturas en ili. Sekve de tiu malalta uzado, la EU-Komisiono decidis komence de 2000 instigi siajn membro-ŝtatojn informadi pri la nova valuto.

Marc VANDEN BEMPT

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 03, p. 15.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Marc Vanden Bempt el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-24