MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Absurda logiko

Laŭ du reagoj (MONATO, 1999/11, p. 16) plimulto de la latinalfabetaj lingvoj uzas supersignojn (nur la angla kaj 33 aliaj ne). Unu reaginto faras la retorikan demandon: "Pro kiu diabla kaŭzo la afero estus malsama en Esperanto?" La alia konkludas: "Do, Esperanto ... estas en bona lingva kompanio." El tio logike sekvas: Esperanto devas havi ne nur supersignojn, sed ankaŭ komplikajn gramatikon kaj vortaron, ja pro kiu diabla kaŭzo la afero estu malsama en Esperanto, kaj kial Esperanto ne estu tute samkaraktera membro en tiu bona kompanio?

Otto HASZPRA, Hungario

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 02, p. 4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Otto Haszpra el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-16