MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Ekonomio

LITOVIO -- BRITIO

Kontrabanditaj cigaredoj invadas Brition

Britaj doganistoj malkaŝis, ke pasintjare krimecaj grupoj el Litovio multe plifortigis sian influon en la brita merkato de kontrabandaj cigaredoj. Bone organizitaj grupoj el diversaj urboj de Litovio kaŝas kontrabandajn varojn en ŝarĝaŭtoj kaj ŝipkonteneroj, falsas importdokumentojn kaj organizas nigramerkatan komercadon en Britio. Tra Dover importataj cigaredoj estas kaŝataj inter lignaĵoj kaj aliaj el Litovio importataj konstrumaterialoj.

Du versioj

Laŭ informoj de la litova ambasado en Britio, komence de 2000 en tiu lando juĝproceson atendas kvar kriminalaferoj. Pro tabaka kontrabando en Britio kutime oni punas per ĝis kvar jaroj da mallibero.

Kutimas du versioj. Laŭ la unua, la ŝoforo asertas, ke li transportis lignaĵon kaj ke pri kaŝitaj cigaredoj li nenion sciis. Laŭ la dua, la ŝoforon haltigis sur la limo polaj germanaj krimuloj kaj minacante per kruela persekuto entrudis kontraŭleĝan ŝarĝon de cigaredoj.

La plej granda juĝafero ligiĝas kun la ŝarĝo de du milionoj da Rothmans-cigaredoj, kiu estis perŝipe importita el Kaliningrad (rusa enklavo inter Litovio kaj Pollando), kaŝita en aluminia rubo. La valoro de tiu cigareda ŝarĝo superis 300 000 britajn pundojn (440 000 eŭroj).

Distribuo

Cigaredojn, kiuj kontrabande trafis la britan nigran merkaton, litovaj krimuloj disvastigas helpe de tie loĝantaj samlandanoj, kiuj esperas atingi politikan azilon.

Distribuantoj aĉetas cigaredojn en kestoj de po 500 paketoj aŭ en blokoj de po 10 paketoj. La prezo varias inter 1,5 kaj 2 pundoj por paketo (2,22 - 2,96 eŭroj). La cigaredoj estas vendataj en sabataj kaj dimanĉaj bazaroj de Londono kaj ĝiaj antaŭurboj, aŭ en la popularaj car boot sales, kie oni vendas rekte el la aŭtokofrujo. Tamen plej granda komerco okazas pere de malgrandaj vendejoj en lokoj kie dense loĝas etnaj minoritatoj, precipe hindaj kaj arabaj.

Litovaj komercistoj plendas

Dume honestaj litovaj eksportantoj asertas, ke la litova kontrabando al Britio ege ĝenas ilian agadon. Kontraŭleĝa importado de Marlboro-, Rothman- kaj Embassy Regal-cigaredoj en Brition pasintjare estis tiom intensa ke britaj doganistoj komencis suspekte pritrakti ĉiun ŝarĝaŭton el Litovio. Litovaj varoj preskaŭ ĉiam estis haltigataj kaj elpakataj pro ebla kontrabando. Litovaj entreprenistoj eĉ komencis plendi, ke plurfoje okazis, ke varoj (precipe vitraj) estis damaĝitaj kaj ke neniu repagis la perdon. Fariĝas komplika afero trovi ŝoforojn aŭ transportkompaniojn, kiuj volonte transportus eksportvarojn al Britio.

Profito grandega

Impostoj pro cigaredoj en Britio atingas 80 procentojn de la prezo aŭ eĉ pli. Fumanto pagas po 3,7 pundojn (5,47 eŭroj) por paketo de popularaj markoj. Krimuloj ricevas impresgrandajn profitojn. Pro la nigra merkato de cigaredoj la brita buĝeto ĉiujare perdas ĉirkaŭ 2,5 miliardojn da pundoj. Oni informas, ke en tiu lando fumas ĉirkaŭ 19 milionoj da loĝanto,j kaj ke ĉiu kvina aĉetata cigaredpaketo estas kontrabanda.

Pro senĉese kreskanta kontraŭleĝa merkato ekde la jaro 1996 en Britio bankrotis pli ol 8 300 kioskoj kaj vendejoj, kaj ĉiujare oni perdas ĉirkaŭ 3 500 laborlokojn.

Laimius STRAŽNICKAS

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 04, p. 13.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Laimius Stražnickas el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-09