MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

LITOVIO

Mizero en la mezo

Plej grandaj pesimistoj en la mondo estas la litovoj, laŭ enketo de la opinio-sondada kompanio Gallup. Litovoj aparte timas senlaborecon kaj internaciajn konfliktojn. Dum okcidenteŭropanoj plejparte kontentas pri la vivo, mezeŭropanoj ne. Gallup esploris inter 63 mil homoj en 62 landoj.

LAST/pg

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 09, p. 14.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de LAST/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-24