MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

IRLANDO

Ĉu paŝoj al paco?

Por fortikigi la fragilan pacon en Nord-Irlando estas enkondukitaj novaj iniciatoj. Inkluzivitaj estas inter aliaj nova asembleo / parlamento por Nord-Irlando (preskaŭ samtempe estas kreataj asembleoj en Skotlando kaj Kimrio); forigo de la postulo, ke ĉiuj nordirlandaj parlamentanoj kaj publikaj funkciuloj ĵuru fidelecon al brita monarĥo; elekto de ministroj el ambaŭ frakcioj en Nord-Irlando (la porbrita uniista kaj la irlanda respublikista). Strangefekte estas, ke la ministro pri edukado, Martin McGuinness [magines] estas respublikisto kaj estrarano de la separatisma partio Sinn Féinn [ŝin fejn].

Aliaj iniciatoj koncernas reformon de la polico en Nord-Irlando kaj starigon de translimaj instancoj inter Nord-Irlando kaj Irlanda Respubliko. Tiuj respondecos pri turismo, agrikulturo, sekureco, ktp, sed ne pri politikaj aferoj. Liberigitaj estos terorismaj malliberuloj (kaj unuiistaj kaj respublikistaj) en ambaŭ partoj de la irlanda insulo.

Etnaj regionoj

Plue estos disvastigitaj la irlanda lingvo en Nord-Irlando kaj la indiĝenaj lingvoj (precipe keltaj) en diversaj etnaj regionoj de Britio. Ankaŭ estos kreita nova instanco, nome "Konsilantaro de la Insuloj", ĉe kiu estos reprezentataj Anglio, Nord-Irlando, Irlanda Respubliko, Skotlando, Kimrio, Manksinsulo (kiu jam delonge havas propran antikvan parlamenton), kaj Manikaj (Anglonormandaj) Insuloj, kiuj estas kvazaŭ feŭdaj ŝtatetoj ene de la brita regno.

Neniu kapablas antaŭdiri, ĉu tiuj unikaj kaj iom aŭdacaj iniciatoj sukcesos. Tamen homoj en Irlando kaj Britio, kiuj sopiras al aŭtonomio, sendependeco aŭ nur al rekono kiel aparta etno aŭ nacio, atendas kaj esperas.

IRL

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 06, p. 7.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de IRL el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-07