MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Arto

LITOVIO

Monda ĉampionado de dancoj

Dek kvar teamoj el dek eŭropaj landoj partoprenis mondan ĉampionadon de latinamerikaj dancoj, kiu okazis fine de novembro en Vilnius. Ses juĝantoj el sep verdiktis, ke la plej forta teamo estas "Zuvedra" el la litova havenurbo Klaipeda. Nur ĵuriano el Germanio restis fidela al longjaraj tradicioj kaj la unuan lokon atribuis al la germana teamo "TSG Bremerhaven". Jam multaj alkutimiĝis al tio, ke ĉiujare en mondĉampionado de dancoj la plej forta restas unu aŭ alia germana teamo.

Ĉi-foje preskaŭ neniu dubis, ke la litova teamo prezentinta dancon, kies koreografio harmoniis kun adaptita muziko de Johan Strauss, meritas la titolon de monda ĉampiono. Tiun ĉi venkon antaŭis dekjara vojo. La grupo startis en la jaro 1989 en monda danckonkurso en Stuttgart. Tie ĝi restis la sepa. Kvarfoje "Zuvedra" gajnis bronzajn medalojn. En la ĉampionado de 1996, en Vilnius, la teamo estis jam la dua. En 1999 en la dancĉampionado de Eŭropo, aranĝita septembre en Belorusio, litovoj gajnis orajn medalojn.

La novajn mondĉampionojn gratulis la prezidento de Litovio Valdas Adamkus kaj lia edzino Alma, oficiala protektanto de la aranĝo. Kiel specialan premion ili donacis sukcenan velŝipon al la trejnistoj de la teamo.

Studentoj -- kerno de la teamo

La kernon de la teamo "Zuvedra" konsistigas studentoj de la arta fakultato de Universitato de Klaipeda. La averaĝa aĝo de la viroj estas 21, kaj de la virinoj -- 19. Pluraj el ili jam havas sufiĉe grandan sperton en danckonkursoj. Dum la lastaj jaroj kelkaj spertaj dancistoj forlasis la teamon, perdinte esperon pri pli sukcesa estonto. En la grupo dancas ankaŭ gelernantoj de mezlernejoj.

La trejnistoj de la teamo esperas, ke post la ĉi-jara venko la halo, kie okazas la trejnado de dancistoj, estos pargetita, ĉar tie virinoj ofte disŝiras siajn piedungojn.

Pri siaj estontaj planoj la teamo ankoraŭ ne volas paroli, tamen oni povas senti, ke ĝi ne volas ripozi sur siaj laŭroj. En la jaro 2000 la eŭropa danckonkurso okazos en Ĉeĥio, kaj la monda -- en la aŭstra ĉefurbo Vieno. "Zuvedra" penos ankoraŭfoje pruvi, ke ĝia lasta venko ne estis nur hazardo.

Laimius STRAŽNICKAS

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 05, p. 17.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Laimius Stražnickas el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-01