MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Ekonomio

EŬROPA UNIO

Eŭro unujara

Ĉiu scias intertempe ke la eŭro ne ŝajnas forta valuto. Tamen ĉiuj signoj indikas ke la longan malkreskon en 1999 sekvos nova kresko en 2000.

Situacio en 1999

La kurzo de la eŭro kontraŭ la dolaro malkreskis en 1999 de 1,2 al iom super 1,0. En la 3a de decembro 1999 la kurzo unuafoje eĉ dum entute iom pli ol horo falis ĝis 0,999, kvankam je la fino de la tago ĝi denove estis super 1.

Kurzoj de valutoj estas kiel tiuj de akcioj: kiel akcio dependas de la kompanio kiun ĝi reprezentas, valuto reprezentas la valutan regionon. Por ion diri pri la eŭro, oni do analizu la eŭroregionon. Kaj tie konstateblas same pozitivaj kiel negativaj elementoj.

Pozitiva certe estis la sukcesa enkonduko de la eŭro komence de 1999. De tiam la inflacio restis malalta, sub 1,2 %. La buĝetaj deficitoj daŭre malplialtiĝis ĝis 1,6 % de la brutta nacia produkto (BNP) en 1999. Sekvis tion malkresko de la ŝtataj ŝuldoj de 73,5 % en 1998 ĝis 73,1 % en 1999. Ĉiuj faktoroj devus esti favoraj por la kurzo de la eŭro.

Negativa elemento estis la malalta kresko de la germana ekonomio en 1999, nome nur 1,5 % kompare al 2 % en la tuta eŭroregiono. Tio estis almenaŭ psikologie grava faktoro, ĉar Germanio estas daŭre rigardata kiel la motoro de la eŭroregiono. Alia negativa elemento estas la risko. La eŭro ja estis nova valuto, kaj la Eŭropa Centra Banko (ECB) estas nova institucio kiu ne jam havis la eblon pruvi sian valoron. Ankaŭ tiu risko pezas sur kurzo.

Ne eblas aliflanke ignori la bonajn rezultojn de la usona ekonomio. La interezo en Usono estis klare pli alta ol en Eŭropo, nome 1 ĝis 2 procent-poentojn. La ekonomio en Usono soris en 1999 sen malfavoraj sekvoj por la inflacio. La konkurenca forto de Usono en la monda eksporta merkato estis pli granda ol tiu de Eŭropo.

Klarigo de malalta kurzo

Eĉ kiam la kompanio havas bonajn rezultojn, la kurzo de la akcio ne nepre sekvas. Same, kvankam la rezultoj de la eŭroregiona ekonomio estis ĝenerale tre bonaj, la eŭrovaluto tamen ne sekvis. Estas por tio tri kialoj.

Unue, la rezultoj de konkurencaj investaj ebloj estis bonegaj: kiel dirite la dolara regiono havis aparte bonajn rezultojn; ankaŭ en Azio la granda krizo ekfiniĝis kaj tial la japana valuto ankaŭ kreskis je pli ol 30 % kontraŭ la eŭro.

Due, la financa merkato ne estas plene efika. Ĝi ne, ne sufiĉe aŭ tro malfrue transkalkulas la konatajn informojn pri la ekonomio en la kurzon.

Trie, psikologiaj faktoroj, konataj kiel "konduta financado", igas ĉiun sekvi la plimulton. Tamen la lastaj du faktoroj efikas nur mallongtempe.

Ĉu la eŭro do vere estas malforta? Ni por tio ne nur rigardu la kurzon kontraŭ la dolaro sed ankaŭ aliajn elementojn. Ekzemple Honkongo decidis fine de 1999 ke ĝi altigos siajn rezervojn en eŭroj de 10 % al 15 % kaj do aĉetadas eŭrojn malfavore al dolaroj aŭ aliaj valutoj. La eŭro montris sin forta kiel valuto por kompaniaj pruntoj aŭ obligacioj. En 1999 eldoniĝis obligacioj je pli alta sumo laŭ eŭroj (588,8 miliardoj da dolaroj) ol laŭ dolaroj (585,8) kaj aliaj valutoj (66,8).

Rimarku ankaŭ ke la svisa ekonomio sekvas la eŭroregionan: la svisa franko tial sekvis la eŭron, kiu dum la tuta jaro valoris inter 1,58 kaj 1,62 svisajn frankojn. Aliflanke la brita ekonomio sekvas la usonan, la pundo do ankaŭ sekvis la dolaron, ne la eŭron, kiu falis de 0,71 pundoj en januaro al 0,63 en decembro.

Kaj 2000?

La jaro 2000 laŭ la plimulto de la internaciaj financaj analizistoj montros novan kreskon de la eŭrokurzo rilate al la dolaro. Estas por tio multaj indikoj. La ekonomio en Germanio kreskos ĝis 3 %, kompare al 1,5 % en 1999: laŭ superrigardo pri la kompaniaj kondiĉoj en Germanio ties indico atingis denove sian plej altan nivelon en la lastaj 3,5 jaroj.

La ekonomio en la eŭroregiono en la lastaj monatoj de 1999 ekkreskis denove kaj daŭrigos sian kreskon ĝis almenaŭ 2001. Kreskon de 2,7 % en 1998 kaj 1,9 ĝis 2,1 % en 1999 sekvos kresko de 2,6 ĝis 3,1 % en 2000.

Kontraŭe la kresko de la ekonomio en Usono komencas malplirapidiĝi. La akcioj estas ĝenerale tre alte valorigataj. Ankaŭ la komerca deficito de Usono estas sufiĉe alta. Tial la risko de investoj en Usono kreskas.

La ECB daŭre iĝas pli kredinda, simple ĉar malpli nova. La intereza diferenco inter Usono kaj Eŭropo restos sama aŭ malkreskos. En la unuaj tri monatoj de 2000 la ECB verŝajne plialtigos la centran interezon, pro kreskantaj ekonomia kresko kaj inflacipremo.

Precipe pro la nuna malforta eŭro la eksporto kreskos. Ties efiko sur la kresko de la konkurenca forto de la eŭroregiono, la malkresko de la senlaboreco de 10,8 % en 1998 ĝis 9,4 % en 2000 kaj la malpli granda inflacio pri kiu oni atendas ke ĝi restos en 2000 ĉirkaŭ 1,5 %, estas elementoj kiuj kondukos al nova kresko de la eksporto. La efiko de tiu procezo iĝos klara meze de 2000.

La buĝetaj deficitoj verŝajne malkreskos de 1,7 ĝis 1,8 % de la BNP en 1999 al 1,4 ĝis 1,5 % en 2000), la ŝtataj ŝuldoj malkreskos plu ĝis 71,5 % de la BNP en 2000.

La necerteco pri la verŝajna aliĝo de Grekio kaj malpli verŝajna aliĝo de Britio, Danlando kaj Svedio restas faktoroj de risko kiuj povas pezi sur la eŭrokurzo. Tamen la tuta bilanco ŝajnas sufiĉe optimisma por konkludi ke la rilato eŭro/dolaro kreskos denove al inter 1,10 kaj 1,15 je la fino de 2000, kvankam ekzemple la banko ABN AMRO atendas nur 0,95. Nu ja, ni ne havas kristalan globon, do ni nur atendu kaj vidu.

Marc VANDEN BEMPT

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 03, p. 14.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Marc VANDEN BEMPT el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-24