MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Plia libro biblia

Kio estas religio? Mi fojfoje aŭdis de mia amiko Ricardo Albert-Reyna, ke religio estas ĉio, kio similas al kristismo (ekzemple, ankaŭ nuntempaj naciismo kaj futbalismo). La tri plej gravaj unudiaj religioj (judismo, kristismo kaj islamo) havas komunan trunkon, tiel ke iliajn adeptojn (judojn, kristanojn kaj islamanojn) eblus kunnomi "idoj de Abrahamo". Iasence ili ĉiuj adoras la saman dion, la saman alahon aŭ, se reiri al vorto etimologie pli fidela kaj malpli kristisma ol "dio", la saman zeŭson. Judismo kaj kristismo grandparte fakte kunkultas la unuan parton de libr(ar)o nomata "(la) Biblio", nome la "Oldan Testamenton" (Gerrit Berveling uzas "olda" probable ankaŭ por ke la kurtigo OT ne malhelpu uzadon de MT por "Masora Teksto"). Unu el la "oldtestamentaj" libroj (la kvara el "Pentateŭko") estas ĝuste Nombroj, tiel nomata pro la ena mencio de popolnombradoj, nun aperanta en nova traduko fare de Gerrit Berveling rekte el la hebrea.

Post esperantigo de kvin pliaj OT-libroj kaj de la kvar evangelioj (aŭ "bonaj mesaĝoj", kiel li mem preferas), Berveling neeviteble tradukas alie ol Zamenhof, kio evidentas jam de la unua frazo, kiu zamenhofe jenas: Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la dezerto Sinaj en la tabernaklo de kunveno [...]. Ĉe Berveling: En la dezerto Sinaj JHVH parolis al Moseo en la Tendo de Kunveno. PIV deklaras la esprimon "La eternulo" kaj la formon "Jehovo" respektive mistraduko kaj mislego de tio, kion ĝi mem nomas "Javeo", t.e. la propra nomo de la koncerna zeŭso en la biblio. Berveling restigas la originala(j)n hebrea(j)n vorto(j)n "JHVH", kies vokaloj perdiĝis pratempe, kaj kiun oni povus nun prononci ekzemple [johovoho]. En ĉapitro 6 li uzas, sen klarigi la kialon, "nazirano" kaj "nazireco" anstataŭ la zamenhofaj "konsekrito" kaj "konsekriĝo", kaj samloke li mismodifas (trifoje) la lazare kaj pive ĝustan "nefermentinta" al "*nefermentita". Aliloke li tradukas la saman nomon per "Josuo" kaj "Jozuo", aŭ ŝanĝas la PIVan (kaj verŝajne diskuteblan) "Negebo" al "*la Negev", kun troa artikolo. Cetere, du pliaj geografie kaj historie gravaj nomoj, "Jordan" kaj "Sinaj", devus esti ja "Jordano" kaj "Sinajo", kiel jam en PIV. Krome, en la esprimo "duakanonaj libroj", eĉ se tio kontraŭas la etimologian sonon, mi uzus la senpafan formon "ĥanono" anstataŭ la dua signifo de "kanono" en PIV. Utilus ankaŭ aldoni liston kun la mallongigoj de la bibli-libraj nomoj.

Ne povante juĝi la fidelecon al la originalo, mi havas la impreson, ke Berveling celas precizigi ĉion, kio ĉe Zamenhof restis ambigua, svaga aŭ eĉ rekte erara. Lian tradukon akompanas instruaj notoj kaj indikoj pri vortoj ne nur mankantaj en la teksto kaj do aldonindaj, sed ankaŭ pri tiuj enestantaj, tamen nelegindaj. Jen kiel li klarigas la vorton "taĥaŝ-felo": Laŭ unuj: felo de delfeno, kp la araban "tuhas" = delfeno; aliaj preferas: el la egipta "ths" = egipta ledo; Zamenhof tradukis: antilopo. Alivorte, li ne hezitas tuŝi kaj fingrumi la fundamenton, la sanktan skribon.

Ĉi tiu biblia libro ne estas distra legaĵo. La diversaj nombradoj de popoloj kaj la ripetaj listoj de ties brul-, farun-, pac-, pek- kaj verŝ-oferoj verdire povas tedi. Parenteze, leginte la regulojn por buĉado de bovino (19, 1-10), mi ne povis ne noti marĝene: "Kiaj barbaroj!". En 27, 8-11, la reguloj por heredigo estas nenio alia ol jura kodo de la juda popolo.

Tamen nun, kiam ĵurnaloj ĵus informis pri amasa (sin)murdo fare de la Movado por Restarigo de la Dekalogo (en Ugando), dum la romkatolika papo vizitas Palestinon kaj Israelon, lulejon kaj ludejon de tiom da religioj kaj eklezioj, eblas kaj indas rekonsideri ĉi tekston verkitan antaŭ pli ol 2500, eble eĉ 3000 jaroj.

Oni legu ekzemple la sekvan fragmenton (9, 15-18): En la tago, en kiu oni starigis la Loĝejon, nubo kovris la Loĝejon, la Tendon de la Atesto, kaj vespere ĝi ŝajnis pendi super la Loĝejo kvazaŭ fajro, ĝis la mateno. Tiel estis ĉiam: nubo ĝin kovris tage, kaj fajro nokte. Ĉiam, kiam leviĝis la nubo de la Tendo, tuj elmoviĝis la Izraelidoj, kaj tiuloke, kie haltadis la nubo, tie la Izraelidoj starigis siajn tendojn. Laŭ ordono de JHVH elmoviĝis la Izraelidoj kaj laŭ ordono de JHVH ili starigis siajn tendojn. Tiel longe kiel ripozis la nubo super la Loĝejo, ili tendumis. Religiuloj povas klarigi tion per rekta ago de supera estulo (romkatolika versio) aŭ de eksterteranoj (laŭ tipa usona kredanto je nifoj); mi preferas supozi, ke la tiamaj pastroj trovis sistemon gvidi sian popolon same avangardan kaj konvinkan kiel, nuntempe, televidaj elsendoj kun brilaj statistikoj por konduki la gregon al la fina NATO-venko aŭ la eŭra paradizo.

<K>Nombroj<N> montras kiel judoj postklarigis la iamajn plagojn kaj misfortunojn kiel zeŭsajn punojn pro la pekoj de diversaj prauloj, kaj la venkojn kaj raziojn super aliaj gentoj kiel alahajn favorojn aŭ rekompencojn, eĉ se tio devigis komponi ian monstran KKK-dion, kolereman, kruelan kaj kaprican, kapablan ŝtonumigi homon pro tio, ke li kolektis lignon en sabato.

Tute same kiel Usono naive kredas kaj kredigas sin la plej demokratia ŝtato en la mondo, la aŭtoroj de Nombroj celis legitimi skribe kion la "elektita popolo" jam atingis batale: Kiam vi transiros Jordanon en la landon Kanaan, vi forpelu ĉiujn loĝantojn de la lando de antaŭ vi, kaj ĉiujn iliajn idolojn vi detruu. Tiam vi posedprenu la landon, kaj loĝu tie. Ĉar al vi Mi donas ĝin kiel posedaĵon (33, 51-53). La rusa armeo en Grozno sekvis la instrukciojn laŭlitere: Sed se vi ne forpelos de antaŭ vi la loĝantojn de la lando, tiam tiuj, kiujn vi restigis, fariĝos dornoj en viaj okuloj kaj pikiloj por viaj flankoj: en la lando, kie vi ekloĝos, ili vin subpremos (31, 55).

Resume, jen historia dokumento pri la mitoj, ritoj kaj militoj de nomada popolo, same interesa por sendiuloj kiel por malateistoj.

Jorge CAMACHO

Nombroj. Biblia libro. El la hebrea tradukis Gerrit Berveling. Eld. Fonto, Chapecó-SC, 1999. 106 paĝoj. Prezo ĉe FEL: 11 eŭroj + afranko.


Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 08, p. 24.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jorge Camacho el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-23