MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

LITOVIO

Vilni-plus

La loĝantoj de la litova ĉefurbo Vilnius estas fidelaj al sia urbo, laŭ lastatempa raporto. Nur malmultaj konsentus transloĝiĝi, eĉ se oni proponus pli bonan salajron kaj loĝkondiĉojn. Naskiĝis en Vilnius 41 % de la nuna loĝantaro: ĉiu tria homo ekde naskiĝo loĝas en la sama kvartalo. Pli aĝaj loĝantoj substrekas la kulturan kaj estetikan valoron de la urbo; pli junaj la eblon aŭ studi aŭ trovi tie bone pagatan laboron.

LAST

LAST

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 09, p. 14.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de LAST el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-24