MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

ETNAJ RILATOJ

Kiam honoro fariĝas hororo

En la brabanta urbeto Veghel [fejĥl], Nederlando, komence de decembro, lernanto 17-jara pafis al ĉeestantoj en klasĉambro de sia lernejo. Inter la vunditoj -- kvin gelernantoj kaj unu instruistino -- estis ankaŭ la celito mem: turkdevena junulo, kiu havis am-rilaton kun la fratino de la pafinto.

La postan tagon montriĝis, kio okazigis la tragedion. La patro de la koncerna knabino kaj de la kulpulo rifuzis agnoski la rilaton de sia filino kun ŝia turk-kurda amiko kaj ŝajne instigis la filon "savi la honoron de la familio" en tradicia maniero per provo mortigi la "kulpulon".

Mezepoke

Dum la tuj sekvaj tagoj turkaj psikologoj televide klopodis iom komprenigi la malnovan honoro-kodon. Sed regis en Nederlando ĝenerala nekompreno: kiel eblas, ke junulo, kiu probable eĉ naskiĝis kaj certe edukiĝis en la lando, mezepoke agas? Armile ataki, vundi, ja eĉ provi mortigi iun nur pro tio, ke li amas filinon de la familio -- kiel eblas? Þajnas, ke temas pri hororfilmo absolute ne-realeca.

La sola afero, kiun la kulpulo atingis, estas ke, anstataŭ savi la honoron de la familio, li per sia sensenca ago gigante malutilis al la tutaj turka kaj turk-kurda komunumoj en Nederlando. Multaj ekdemandas sin, ĉu tia barbara "honoro-kodo" estas normala por "ili": ekstremismaj kontraŭfremdulaj dekstruloj dum tuta vico da jaroj ne sukcesis pri tia "venko". Kun ĝojo -- mi timas -- ili klopodos misuzi tiun ĉi tragedion.

Gerrit BERVELING

Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 02, p. 11.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gerrit Berveling el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-27