|
|
Politiko
Mizera statistiko
Preskaŭ 30 % de la litova popolo konsideras sin aŭ malriĉega aŭ simple malriĉa, laŭ lastatempa enketo. Neniu konsideras sin riĉa, nur 1,5 % riĉeta -- ĝenerale oni konsideras sin ie en la mezo inter riĉeco kaj malriĉeco. Nur 6,3 % opinias, ke la vivo iel boniĝis; tamen por pli ol triono la vivo malboniĝis. La enketo montris, ke monate litovoj mezume enspezas ekvivalenton de 110 usonaj dolaroj; mezuma elspezo egalas al 108 dolaroj. Sed por eĉ mezbone vivi necesas monata enspezo de 188 dolaroj. Pro tio litovoj sentas sin malriĉaj kaj nekontentaj.
LAST
|
Tiu ĉi teksto aperis en MONATO jarkolekto 2000, numero 09, p. 14.
|
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-01
|
|