MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

ARTHUR C. CLARKE

Kosmopolita civitano kun okulo al la universo

La nomo Clarke ne diras multon, sed eble ekbrilas lumeto je mencio de A Space Odyssey (Spac-Odiseado). Ĉar Clarke verkis la romanon kaj poste la tekston por la filmo de Stanley Kubrick. Sekve li tuj ricevis Oskar-premian kandidatigon. Hodiaŭ satelitoj cirkulas ĉirkaŭtere en la Clarke-orbitoj, kaj iu lunkratero estas nomita Terlumo (Earth Light) laŭ unu el liaj fikciaj roluloj. Lia kvara kaj lasta libro en la serio Spac-Odiseado ĵus aperis: 3001, La lasta Odiseado. Kiu havas bonan memoron, konas lin ankoraŭ de la raportado kun Walter Cronkite, kiam ili kune raportis en CBS (usona “Kolombia Radiofonia Sistemo”) pri la Apollo-flugoj.

Verŝajne baldaŭ ni vidos filmon de Spielberg bazitan sur lia verkaro. En 1994 oni kandidatigis lin por la Nobel-premio por la Paco, pro lia pionira laboro pri persatelita komunikado.

Brito elmigras al tropika paradizo

Arthur Charles Clarke naskiĝis ĝisosta brito, sed li loĝas jam pli ol kvardek jarojn en la tropika Sri-Lanko. Belega lando kun tre interesa kulturo kaj neatendita kunekzistado de religioj. Sed ĝia historio estas ege malkvieta, kun interna milito kaj internaj konfliktoj, kiuj regule saltigas la flamon en la paton. En tempoj de ribelemo, insurekcio kaj cenzuro, estis ofte Clarke kiu informis la eksteran mondon pri la faktaj okazaĵoj. Per sia reto de komunikaj aparatoj kaj satelit-kontaktoj li trarompis la internacian izoliĝon de la ŝtato.

Fenestroj al la mondo

Lia domo estas vasta, kun multe da vitro, tuj apud la loĝkvartalo de la ĉefurbo Kolombo: Cinnamon Gardens (Cinam-ĝardenoj). Sur la muro pendas senmakula kupra nomŝildo: Arthur C. Clarke. Indiko pri lia profesio ne necesas. Nenia lukso, krom tuta baterio da komputiloj – liaj fenestroj al la mondo. Ĉar se unu persono enkarnigas la koncepton de Monda Vilaĝo, do tiu estas li. Ĉie-estaj montriĝas la desegnitaj fotoj, kiuj povus plenigi muzeon: princino Diana, reĝino Elizabeta, Liz Taylor (en ŝiaj junaj jaroj), Neil Armstrong, du dekduoj da kolegoj astronaŭtoj kaj kosmonaŭtoj, Captain Kirk, NASA kaj ĉiu (interplaneda) asocio, kiu estas respektinda; plie honordoktoriĝoj kaj honormembrecoj ĝis la limo de l’ rigardo. La murojn de lia kabineto plafon-alte tegas bretaroj kun libroj kaj videoj, probable centon da metrolongoj. Intertempe, liaj fikcisciencaj prognozoj montriĝis pli fidindaj ol multaj sciencaj raportoj. Tiel li atingas la nivelon de Isaac Asimov, Aldous Huxley aŭ Carl Sagan: fekundiga imagpovo kaj scienca sobreco estas kunteksitaj je filozofie riĉa manifesto. Kio estas fikcio, kio estas futuro?

La oldulo kaj la luno

En decembro Clarke festis sian 80an datrevenon. Li estas ĝistede kontaktata de gazetaro kaj amaskomunikiloj. Tial ne estas eksterordinare vidi lian vizaĝon en natura grandeco sur la ekrano, elsenditan de unu aŭ alia stacio, honore al plia jubileo, projekto, libro aŭ spac-asigno. Ofte rekte, per satelitkonekto inter Ameriko aŭ lia naskiĝvilaĝo kaj lia privata loĝejo en Kolombo. Intervjui lin estas travivaĵo laciga sed plezura! Lia spirito saltas de loka historia falsaĵo al preferata foto-kun-dediĉo pendanta sur la muro, aŭ al la lasta ŝerco pri iu informadika guruo. Li sendas min de tie tien: ĉi tien por libro, tien por videokasedo aŭ foto. Li ĵonglas per nomoj de personoj, institutoj kaj verkoj, per titoloj kaj per vortludoj. Ekstrema koncentriĝo estas necesa. Ĉu ĉi homedo da mensa dinamiko vere estas okdekjara? Li sidas en rulseĝo hodiaŭ; povas mem iri, sed devas ne tro vigli pro iu rara sindromo. Post la intervjuo li ankoraŭ ludos partion de tabloteniso. Lia lasta projekto estas lia unua komputil-ludo! Se la tempo tion permesos al li, ĝi estas la starto de nova kolekto: la komputila aventuro “Rama” sur kompakta disko, kompletigo de la “Rama”-libroj eldonitaj de Sierra Online.

Delogita de tropikaj akvoj

Kompreneble, iam lia hobio estis subakviĝo: por tio li venis al Sri-Lanko. Survoje al la Grandbariera Rifo li mallonge haltis sur la insulo, kiu tiam nomiĝis Cejlono. Lia angla aferpartnero enamiĝis al knabino; li mem enamiĝis al la lando, al ĝia naturo, ĝia klimato kaj ĝiaj loĝantoj. Du jarojn poste li venis vivi tie definitive: “Tio estis en 1956. Kun miaj amikoj mi tiam fondis ĉi tie subakviĝistan lernejon kiu ekzistas ankoraŭ: Subakvaj Safaroj. Sed scuba diving por mi mem nun evidente apartenas al la pasinteco.”

Sri-Lanko estas efektive treege interesa insulo sub la hindia subkontinento. (Cetere, estas tie ankaŭ kelkaj esperantistoj, sed mi neniam sukcesis kapti tiujn!) Vivas tie varia popolumo el diversaj rasoj: sinhalanoj, tamuloj, maŭricianoj, burgeroj (posteuloj de malnovaj koloniaj potencoj). Budhismo, hinduismo, islamo kaj katolikismo prosperas kune en malofta miksaĵo. Tiriĝas interna milito de la Tamulaj Tigroj, kiuj strebas al propra tamula ŝtato, Eelam, en la nordo de la lando. Fremdaj vizitantoj estas neniam celataj.

Kosma komputil-kuriozulo

Plue, ĉe Clarke staras ankaŭ teleskopo, por rigardi la lunon. Liaj komputiloj estaj plenaj je ekstraĵoj, ekzemple cento da kosmaj ekrankonserviloj! Saturno, lunpejzaĝoj, aŭ similaj mus-matoj. Kiam lia komputilo ekstartas, aŭdiĝas konata nazala voĉo: “I am completely operational and all my circuits are functioning perfectly” (mi estas komplete servotaŭga kaj ĉiuj miaj cirkvitoj funkcias perfekte). La voĉo kaj la frazo de la komputoro Hal el A Space Odyssey! Kaj, ĵus antaŭ ol oni elŝaltas la aparaton, oni ricevas la frazon de la mortanta Hal, kies lumetoj estingiĝas unu post la alia kaj kies voĉo forsvenas: “My mind is going ” (mia menso mortas).<./p>

Nun ekzistas eĉ retpaĝo pri la 30a datreveno de Hal; ĝi aperis eĉ sur televido! Sur siaj komputiloj Clarke povis antaŭ kelka tempo perfekte vidi kiel la spacsondilo Galileo preteriras Saturnon. Li estis tre malpacienca tiuokaze. Pri tio li estis verkanta jam jardekojn, kaj nun ni ekscios, kiel ĝi aspektas en realo. Nu, liaj antaŭdiroj estis preskaŭ pravaj! Sed, kvankam li havas Windows 95 en sia komputilo, li komfortigas sin: kiel tekst-prilaborilon li ankoraŭ ĉiam uzas prahistorian Wordstar.

Dalai-lamao

Inter libroj pri budhismo kaj de la Dalai-lamao kuŝas vidbendo, kiun Clarke mem kompilis el nombro da akaparitaj film-arkivoj, kun materialo ekde 1897, eĉ kun bildoj de la zepelino Hindenburg. Iom poste ni kune hejmece rigardas televidon, spektas la kronadon de Elizabeta 1a – unu el la plej fruaj televidaj raportaĵoj elsenditaj de BBC. Defilas peco da homa historio. Clarke sin konsideras gasto en la lando; pri ĝia tre malkvieta politika situacio li do deziras ne esprimi sin. Tio tute ne decus. En 1975 li cetere estis la plej unua fremdulo sub la Aranĝo por Enloĝanta Gasto (Resident Guest Scheme Ndlr: konstanta restadpermeso por homoj kun escepta kultura aŭ scienca rolo). Sed li esperas ke en ĉiuj partioj venkos la prudento. Ĉar li komprenas ke mi sufiĉe bone konas la tre kompleksan situacion en Sri-Lanko, li tamen ellasas aludon: iam li faris filmon kun la aktoro Viyaja Kumaratunga. Per tio Clarke donas politikan deklaron. La populara aktoro Kumaratunga ja estis klara kontraŭulo de la diktaturo; tial sub la antaŭa reĝimo li estis murdita. Li estis la edzo de Chandrika, filino de la forta politikista edzoparo Bandanaraike. Antaŭ tri jaroj ŝi estis elektita kiel prezidento kaj sukcesis efektivigi senteblan mildigon de la situacio, kun multe pli da atento por la homaj rajtoj.

Clarke okupas sin ankaŭ per ŝajne malgravaj aferoj. Tia estas la analizo de la grafitioj sur la spegulmuro de Sigirya, giganta granita roko, sur kiu staris tuta palaco. La vizitintoj tra jarcentoj postlasis sur ĝi ĉiajn murskribaĵojn. Ĉu vi cetere scias, ke kuras film-opcio por lia libro Fontanoj de Paradizo, pri astronaŭtoj kiuj alteriĝas sur Sigirya, la Leonroko? La fenomenala roko estos baldaŭ proklamita kiel la oka mond-mirindaĵo kaj tiam fame samnivelos kun la piramidoj kaj la Ejfel-turo.

Impona programo

Ofte li ankoraŭ laboras dum 10 ĝis 12 horoj tage, sed fojfoje iom malpli, ĉar la 16an de decembro 1997 li iĝis ja 80-jara. Multaj televidaj stacioj tion celebris. La listo kun planitaĵoj estas impona: titoloj de libroj, televidaj programoj, opcioj por filmscenaroj, kaj omaĝoj. Okaze de sia sepdekjariĝo li ricevis gratulojn de Asimov, de la nun mortinta Carl Sagan, de Neil Armstrong. Ĉe lia okdekjariĝo lia reta leterkesto sendube estis eĉ pli plena.

Jen vizia geniulo kaj maljuna petola fripono, kiu konstante ridigas la mondon per siaj ŝercoj.

Anne TILMONT

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 1998, numero 04, p. 9.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Anne Tilmont el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-01