MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

IRLANDO

Origino de la homaro

Per multdisciplinaj studoj oni penas solvi ia enigmon: de kie la homaro?

Grupo da fakuloj ĉe la universitato Trinity College, Dublino, lrlando, estrata de profesoroj Michael Herity [majkl heriti], Patrick Wallace [patrik ŭalas] kaj David Mcconnell [dejvid makonl] , lanĉis ambiciegan projekton. Temas pri ne malpli ol provo spuri unue la pragepatrojn de la irlandanoj, kaj sekve, de la homaro. Kunlaboros akademianoj el la Irlanda Respubliko kaj el Nord-Irlando, kaj uziĝos ĉiuj sciencaj rimedoj: arkeologiaj, historiaj, lingvistikaj, etnologiaj, fizikaj kaj genetikaj - precipe esplorado de DNA (deoksiribonuklea acido)-ĉenoj kaj de hazardaj mutaciaj fenomenoj ĉe individuoj kaj komunumoj.

La kavananaj posteuloj

Jam kelkaj el la fruaj konstatoj kaj hipotezoj de la teamo estas pripensindaj. Ekzemple, la loĝantoj de graflando Offaly [ofali] (gaele: Uibh Fhaili) en meza lrlando havas karakterizan formon de makzelo, kiun la esploristoj sukcesis ĝis-spuri al angla kanalkonstruisto, kiu laboris antaŭ du jarcentoj en tiu regiono.

Alia ekzemplo rilatas al la popolo de Cavan [kavan], unu el la apudlandlimaj graflandoj en la nordo de la Respubliko. Laŭŝajne, la kavananoj estas la plej homogenaj posteuloj de la originaj irlandanoj (gaeloj). Kvankam ili antaŭlonge ĉesis uzi la irlandan kiel ĉiutagan lingvon, la folkloro kaj tradicioj de tiu regiono konservas antikvajn antaŭ kristanajn restaĵojn.

Ĉu bohemia deveno?

Plie, oni konstatis, ke inter la loĝantoj de Connaught [konot] (irlande: Connacht), en nordokcidenta lrlando, montriĝas eksterordinare ofta ĉeesto (20 %) de geno, kiu kondiĉas la transdonon de malpli ofta formo de la malsano cista fibrozo. (La tutirlanda ofteco estas la jam sufiĉe grava 8 %.) Nur unu loko en Eŭropo montras iom simile altan elcenton kiel tiu de Connaught, nome, regiono ĉirkaŭ Prago, Ĉeĥio. Oni supozas, ke la radika raso de la hodiaŭaj indiĝenaj irlandanoj devenas de homoj, kiuj migris de Bohemio laŭ la rivero Vltava/Elbe, tra la teritorioj de la nunaj Germanio, Danlando kaj Skotlando, ĝis lrlando. Kompreneble, „puraj” rasoj ne ekzistas en Eŭropo, kaj plurfoje lrlando estis invadita kaj koloniita de diversaj popolaj „ondoj”, sed multe malpli ol okazis en la kontinenta Eŭropo, kiu suferis de konstantaj demografiaj ŝanĝiĝoj. Tio apenaŭ povus esti la sperto de tiu izolita insulo ĉe la okcidenta ekstremaĵo de Eŭropo. La grupoj da normanaj kaj normandaj invadintoj, kiuj atingis Irlandon, estis malgrandaj, kaj la pli multnombraj angloj ne kutimis interedziĝi kun la irlandanoj.

Pli spekulativa hipotezo sugestas, ke la foraj prapatroj de la irlandanoj eble estis parencoj de la praberberoj (ne la hodiaŭaj berberoj). Ĉiuokaze, ŝajnas evidente, ke la relative marĝena situo kaj la historio de lrlando igas ĝin aparte taŭga mikrokosmo por esplori la originon de la homaro.

Garbhan MACAOIDH

Tiu ĉi teksto estas skanaĵo de presita ekzemplero de Monato. Povas do enesti en ĝi iuj misoj. Se vi rimarkas eraron, bonvolu sciigi tion al redakcio@monato.be kaj menciu la numeron 005919.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 1998, numero 04, p. 19.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garban MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-05-19