MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Hobio

LEKSIKONO

Katamito: seksologia faktermino

Ĉu eblas neambigue nomi en Esperanto njo-knabon, kiu en Plena llustrita Vortaro (PIV) estas difinita kiel „knabo pederastie amata”? Ŝajnas, ke Gaston Waringhien estis la unua, kiu registris tiun esprimon en Esperanta vortaro (Grand Dictionnaire Esperanto-Français, 1957). La franca ekvivalento estas mignon, signita kiel historia termino. Plena Analiza Gramatiko (PAG) atribuas al R. Rossetti la uzon de njo-knabo por nomi la favoraton de perversa reĝo (mignon). Pli fruaj francaj Esperantovortaroj tradukis mignon per „amato” kaj per adjektivoj kiel „gracia”, „ĉarma”. Ankaŭ la Grand Dictionnaire Frangais-Esperanto (1992) ĉe mignon registras la historian signifon per „njo-knabo”. Du aliaj vortoj estis proponitaj por la sama koncepto. En sia traduko de La inĝenia hidalgo Don Ouijote de la Mancha, Fernando de Diego enkondukis la neologismon „garzono”, kaj en verkoj de William Auld troviĝas la samsignifa vorto „drudo”. La aŭtoroj de Tabuaj vortoj en Esperanto, Hektor Alos kaj Kiril Velkov, signas „garzono” simple kiel neologismon kun la signifo de „njoknabo". Tiu ĉi estas neprecize difinita kiel «ineca virsamseksemulo” kaj havas la etikedon „ĵargono” („pika vorto, kiu ne uzindas en pruda konversacio"). Jen stranga difino de ĵargono!

Obĵetoj kontraŭ „njo-knabo”

Efektive, „njo-knabo" ne estas tute kontentiga esprimo. Unue, ĝi estas unu el la t.n. netravideblaj kunmetitaj vortoj en Esperanto, kies signifo ne estas neambigue komprenebla surbaze de la partoj. Njo-knabo povas esti tutsimple kara aŭ ĉarma knabeto kun kelkaj inecaj trajtoj, sen iu ajn aludo al seksa agado. Estas atentinde, ke PIV ne apartigas ĝin de la ordinara nivelo de lingvouzo, do ĝi ne estas „ĵargono”, kaj ankaŭ pruduloj povas uzi ĝin en siaj konversacioj. Dua obĵeto kontraŭ «njo-knabo” rilatas al ĝia anomalia formado per «njo-” uzata prefikse. „-Nj/o" estas fundamenta sufikso, kiu estas almetebla post iu ajn el la kvin unuaj literoj de virina propra nomo por formi karesan derivaĵon: Margarita - Manjo. Ĝi estas sammaniere uzebla kun parencsubstantivoj: patrino - panjo. Tria rimarko pri „njo-knabo” estas ĝia relative malofta uzo en la lingvo. Eĉ post registrado en PIV en 1970, ne ĉiuj leksikografoj inkludis ĝin en. vortaroj publikigitaj post tiu dato.

La neologismo „katamito”

Por anstataŭi „njo-knabo” mi proponas la neologismon „katamito”, kiu devenas de catamite, uzata en la anglalingva seksologia fakliteraturo. Ĝi venas de la etruska nomo Catmite, variaĵo de la helena person-nomo Ganimedes. En la helena mitologio Ganimedo estis bela paŝtista knabo, kiu tiel ravis Zeŭson, la reĝon de la dioj, ke li sendis sian aglon por forporti la knabon al Monto Olimpo, kie li servis kiel verŝisto de nektaro ĉe la bankedoj de la dioj. Por la reviziata eldono de PIV mi proponas jenajn novajn difinojn de du terminoj, kun la celo elimini neĝustajn kaj malnovmodajn karakterizaĵojn pri «deflankiĝo” kaj «nenormaleco”.

Bernard GOLDEN

1. sodomio: (Plena llustrita Vortaro) deflankiĝo de la vira seksimpulso, nenormale direktiĝanta al viroj, (reviziita difino) unu el la formoj de vira samseksemo, en kiu du plenkreskuloj plenumas anuskoitadon.

2. pederastio: (Plena llustrita Vortaro) deflankiĝo de la vira seksimpulso, kiu nenormale direktiĝas al junaj knaboj, (reviziita difino) anuskoitado inter plenkreskulo (pederastiulo) kaj juna knabo (katamito).