MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Komputado

WINDOWS

Ni levu la ĉapelon!

Dum pluraj monatoj aperis en la Esperanto-gazetaro anoncoj pri Ĉapelilo 1.0, komerce pretigita tekstoprilaborilo por Esperanto por IBM-kongruaj komputiloj kun mastrumilo Windows 3.0. Jen ĝi troviĝas nun sur la testotablo de MONATO, bele enpakita en tri altdensaj diskedoj.

Instali la programon montriĝis esti facilege. Oni simple alklakas la programon INSTALL.EXE, kaj ek ĝi iras. La instalado daŭras preskaŭ duonan horon, sed okazas preskaŭ komplete aŭtomate. Necesas nur enmeti diskedojn 2 kaj 3 en la momento, kiam via komputilo (esperantlingve) petas tion al vi. Fine oni devas permane instali la jam disken aŭtomate kopiitajn tiparojn.

Iom da spaco sur via disko ja necesas. La elpakita programo bezonas preskaŭ 6 megabitokojn.

Post kiam la instalado finiĝis, la uzanto havas antaŭ si tre profesie aspektantan ekranon, kun pluraj pendomenuoj kaj amaseto da butonoj, iom similan al la ekrano de Microsoft Word. Kompreneble la programo estas kaj klavare kaj muse direktebla.

Ampleksa helpsistemo

La unua rimarko de la testantoj estis, ke entute mankas manlibro. Tiu rimarko montriĝis tamen sensenca, ĉar Ĉapelilo estas provizita per tre ampleksa helpsistemo. En iu ajn momenteto de senespero, oni povas klavi je F1 aŭ per la muso alklaki la pendomenuon "Helpo". Aperas sur la ekrano ampleksa teksto, en kiu eblas denove alklaki la substrekitajn terminojn por ekhavi eĉ pli da informoj, laŭ la tiel nomata hiperteksta sistemo. La uzantoj de TTT sentos sin hejme en tia medio.

Komputilantoj ankoraŭ ne tute spertaj pri Esperanto trovos la tekstojn eble iom pezaj. La stilo de aŭtoro Pejno Simono, kun multaj kunmetitaj vortoj kaj verboformoj, ja foje povas timigi komencanton. Aliflanke tre pozitive estas, ke ankaŭ ne-angloj ne havos problemon uzante la helpilojn. Komplete mankas terminoj kiel "fajlo", "drajvo" kaj aliaj esperanglaĵoj.

Se tamen la helpiloj ial ne sufiĉas, eblas ĉiam voki la varmegan lineon de Professional Consulting aŭ sendi elektronikan leteron. Tie oni afable, kaj esperantlingve, vin helpos. La helpmenuon la testantoj bezonis por ekscii, kiel klavi la supersignitajn literojn. Post eble unu minuto ili jam lerte tajpis + c por akiri la literon ĉ, + U por atingi Ŭ, ktp. Al Ĉapelilo tamen aldoniĝis ankaŭ senpaga programeto Compose de DEC, per kiu eblas krei aliajn klavokombinojn, kaj per kiu oni povas programi siajn preferatajn klavokombinojn por super- kaj sub-signitaj literoj de aliaj lingvoj. Per Ĉapelilo 1.0 ja eblas tajpi plurlingve: La liveritaj esperantaj tiparoj subtenas aldone al Esperanto mem la lingvojn francan, germanan, nederlandan, afrikansan, frisan, italan, hispanan, portugalan kaj kompreneble anglan. Ene de ĉapelila dokumento oni povas memkompreneble ankaŭ uzi aliajn naciajn lingvojn, simple elektante alian ne-esperantan tiparon.

Kun la programo estas provizita amaseto da diversaj litertipoj, ekzemple la senserifaj Svisujo, Metroo kaj Kuriero, la serifaj Tempo kaj Sudo, kaj pluraj frivolaj litertipoj, kiujn eblus uzi por titoloj aŭ afiŝoj, kiel Akrido, Teatro kaj Foiro. Ĉapelilo estas provizita per potenca literumkontrolilo. Por povi testi ĝin, la kunlaborantoj de MONATO unue provis enŝovi jam ekzistantan tekston, faritan per alia "antaŭ-ĉapelila" tekstoprilaborilo. Temis pri teksto, en kiu aperis la kombinoj c kun x anstataŭ ĉ, U kun x anstataŭ Ŭ kaj simile. Nu, tute ne necesas konverti tian tekston unue. Se via teksto nomiĝas HELPU.DOK, simple alinomigu ĝin al HELPU.CX kaj importu ĝin en Ĉapelilon. Aŭtomate vi vidos la ĝustajn signojn sur la ekrano, kaj vi povos printi ilin same ĝuste. Aldone al la .CX-konvertilo Ĉapelilo havas kvar aliajn: .CH por la fundamenta tajpmaniero (Chu shi shatas shaumvinon?), .C^ por la grupo c^ kaj ^c, .LT3 por tekstoj laŭ la ISO-normo Latin-3, kaj .RTF por la dokument-interŝanĝformo RTF. Estas provizitaj memkompreneble ankaŭ similaj eksportaj funkcioj.

Sen ŝtoninoj nek malmuroj

La literumkontrolilo funkcias fulmrapide, kiel oni povas atendi de profesia programo. Jen kaj jen mankas vorto en ĝi, sed tiun eblas tute facile aldoni al la vortaro. Feministoj eble kun plezuro konstatos, ke ja enestas la vorto "tajpistino", sed ke mankas "tajpisto". Tio tuj klarigas la internan sistemon de la kontrolilo. Ĝi ne metas senpripense la sufikson -in post iu ajn radiko, nek la prefikson mal- antaŭ ĉiu substantivo kaj adjektivo. La vortoj "malmuro" kaj "ŝtonino", kiujn la testantoj intence enmetis en la tekston, ja estis brave indikitaj kiel malĝustaj de Ĉapelilo. La testantoj tamen estis profunde ŝokitaj de la fakto, ke la programo rekonis la vortojn "Pejno Simono" kiel pure esperantajn, dum iliajn nomojn ĝi ne volis rekoni ... ;-) Sed ankaŭ en aliaj, seriozaj okazoj, la kontrolilo portas la stampon de Pejno Simono, la estro de Professional Consulting. La kontrolilo prave akceptas la vorton Belgujo, sed obstinas, ke Belgio estas malĝusta. Ĉiujn -io-landojn la uzanto do devos mem aldoni, se tio estas dezirata.

Kiam la literumkontrolilo renkontas malĝustan vorton, ekzistas du procedmanieroj. Oni povas simple tuj korekti ĝin, aŭ oni povas peti al la programo mem serĉi la ĝustan formon. En tiu dua okazo ĝi prezentas tutan liston da ebloj. Tiu ĉi procedmaniero estas tre temporaba kaj supozeble ne estos ofte uzata. Krome ekzistas modalo "kontrolu tajpade", en kiu la tajpanto estas tuj avertita, dum la tajpado, pri malĝusta vorto per komputila blekado.

Por aliaj lingvoj oni povas aĉeti kontrolvortaron ĉe Professional Consulting, aŭ oni povas iom post iom mem krei ĝin.

Vidate-vidote

Kompreneble ankaŭ la bazaj funkcioj de tekstoprilaborilo estas troveblaj en Ĉapelilo: serĉo kaj anstataŭigo, diversmaniera rektigo, tabeliloj, dikigo, kursivigo, altigo kaj malaltigo, ktp. Kaj ĉion, kion vi vidas sur la ekrano, vi vidos poste ankaŭ sur la papero, laŭ la konata principo vidate-vidote. Troviĝas en Ĉapelilo ankaŭ disadresada sistemo kaj la eblo enŝovi grafikaĵojn. La testantoj provis importi fotojn, kaj tio senprobleme kaj tre rapide sukcesis. Ĉapelilo povas enŝovi Windows-bitbildojn (.BMP) sed same facile la bildojn kun finaĵo .GIF, .PCX, .TIF, .TGA kaj .WMF.

Ĉiun programon eblas kompreneble ankoraŭ plibonigi. Tio validas ankaŭ por la nuna versio de Ĉapelilo. Ekzemple ne eblas nun malfermi per ĝi du dosierojn samtempe. Ĉu tiu kaj aliaj kapabloj aperos en venontaj versioj, simple dependas de la aĉetemo de la esperantistoj. Plibonigo de programo ja kostas investon de tempo kaj mono. Professional Consulting unue devos per vendoj reakiri la investojn por la unua versio, antaŭ ol ĝi povos prezenti eĉ pli kompletan varianton. Eventualajn cimojn ĝi tamen forigos, kaj la aĉetintoj ricevos tiuokaze senpage adaptitan version.

En Esperantujo la vorto "nepra" estas tre ofte uzata. "Nepre kotizu tuj. Nepre abonu nun ..." Nu, nepre unu plian nepron ni uzu ĉi-foje. Se vi posedas IBM-komputilon kun la mastrumilo Windows, kaj se vi tajpas Esperanton de tempo al tempo, Ĉapelilo estas por vi nepraĵo. Nepra ĝi estas por via propra plezuro. Nepra ĝi estas ankaŭ por la firmeto Professional Consulting, kiu fidis je la esperantistaro kreante tiun produkton. La programo kostas provizore nur 200 markojn (vidu la anoncon aliloke en MONATO), kio vere ne estas multe por tia multfaceta tekstoprilaborilo. Kaj se vi ne jam posedas je Windows, eble nun estas la momento por pripensi ankaŭ tiun aĉeton ...

Ni levu la ĉapelon por Ĉapelilo ..., nepre!

Paul PEERAERTS kaj Bart DEMEYERE

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 1995, numero 05, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-05-07