MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

FLANDRIO

Gejunula seksumado

Alia tempo, aliaj moroj - ĉu? En pedagogia revuo, eldonita de la flandra ministrejo pri edukado, aperis raporto pri la seksa konduto de lernejanoj. En lando, kie ĝis antaŭ mallonga tempo la katolika eklezio havis grandan influon, la rezultoj de la enketo certe ŝokis kaj instruistojn kaj gepatrojn.

Eduka sistemo

Rimarkindaj estas kaj la aĝo, kiam gejunuloj havas siajn unuajn seksajn spertojn, kaj la ofteco. En la mezlernejo jam du el kvin almenaŭ unufoje amoris; en la aĝo-grupo 14-16 jam 14 %: 8 % plurfoje. Ĉe 17-18-jaruloj la nombro kreskas ĝis 48 %, dum 38 % jam havas plurajn spertojn. Ĉe 19-21-jaruloj la nombro atingas 64 %, pli ol la duono (51 %) plurfoje. La seksa konduto de knaboj kaj knabinoj ne diferencas unu disde la alia; tamen diferencoj evidentiĝas laŭ la eduka sistemo. En Belgio ekzistas baze du-speca eduksistemo. La unua, tiel nomata ĝenerala klerigado (ĜK), celas prepari lernejanojn por daŭra klerigado en universitato aŭ altlernejo. La dua, teknika kaj profesia klerigadoj (TK/PK), orientiĝas laŭ tuja, praktika enprofesiiĝo post la lernejo. El la rezultoj pri seksa konduto montriĝas, ke en la ĜK 25 % seksumis; en TK 48 %. En ambaŭ la nombro de tiuj, kiuj havas nur unu sperton, estas 10 %; en ĜK 15 % havas plurajn spertojn, en TK 38 %.

Aidoso

Okulfrape, ke multaj junuloj (ĝis 20 %) ekamoras sen gravediĝo- aŭ aidoso-protektilo. La kondomo plej oftas por la unua sperto kiel preventilo; poste plej gravas la pilolo - kiu ne protektas kontraŭ aidoso. Same okulfrapas, ke la unuan fojon ĝenerale la knaboj zorgas pri protektilo, poste la knabinoj.

Reagoj

La reagoj estis malsamaj. Iuj instruistoj konfesis, ke ili vere ŝokiĝis pri la rezultoj. Ili tamen opiniis, ke eble la enketo ne estas tute "fidinda". Povas esti, ke por ŝajnigi sin pli plenkreskaj kaj maturaj, junuloj fanfaronas pri imagaj seksaj spertoj. Aliaj diris, ke la rezultoj ne estas novaj. Ja antaŭe lernejanoj seksumis: Tiam, tamen, tio estis socie netolerebla kaj do neniu parolis, neniu prie enketis.

Guido van DAMME

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 1995, numero 01, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Guido van Damme el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-05-07