MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Komputado

INTERNET

Teksaĵo ĉirkaŭ la tero


Tiu ĉi teksto estas skanaĵo de presita ekzemplero de Monato. Povas do enesti en ĝi iuj misoj. Se vi rimarkas eraron, bonvolu sciigi tion al redakcio@monato.be kaj menciu la numeron 004821.

En la aŭgusta numero de MONATO la artikolo Senpapera revolucio raportis interalie pri diversaj aplikoj de la interreto (internet). Tiu eble plej konata el la komputilaj retoj iam estis uzata precipe por sendi leterojn, poste ankaŭ teknikajn artikoletojn kaj demandojn al elektronikaj diskut-forumoj en la t. n. USENET.

Tiuj tradiciaj aplikoj de la interreto estis nesinkronaj, t. e. sendanto kaj ricevantoj) ne aktivis samtempe, kaj la sendanto ne tuj ricevis reagon. Necesis tiel, ĉar en la komencaj jaroj retmesaĝoj ne malofte vojaĝis kelkajn horojn, longe ripozante en iuj inter-stacioj por atendi plusendadon. Nuntempe, la retoj fariĝas pli rapidaj, kaj modernaj aplikoj de la interreto ofte estas sinkronaj, tujreagaj. Homoj povas komputile dialogi inter si, por kio kompreneble necesas, ke ili estu maldormaj samtempe, kvankam eble loĝante en malsamaj tempozonoj. Sed pli grava estas la eblo uzi la servojn de malproksima komputilo kun preskaŭ tuja respondo.

Glitado sur elektronika surfo

Tiu rapida reago estis unu el la kondiĉoj por eble la plej sukcesa nuna apliko de la interreto: la tut-tera teksaĵo (TTT), anglalingve nomata world-wide web, WWW(tutmonda teksaĵo aŭ araneaĵo), ĉi esence konsistas el amaso da komputilaj dosieroj, tenataj en miloj da komputiloj ĉie en la mondo, kaj el servil-programoj dissendantaj tiujn dosierojn laŭpete. Tiu dissendo ordinare okazas ene de sekunderoj, kaj la rapideco estas limigita nur per la plej malrapida peco de la liganta retolineo.

Se oni scias la adreson, ĉe kiu troveblas la dezirata informo (tia adreso nomiĝas URL, uniform resource locator, kio estas nur pompa nomo por „adreso”), oni povas tajpi ĝin en sian uzprogramon, kiu suĉos la dosieron kaj vidigos ĝin sur la ekrano. La dosiero povas enhavi pure tekstan informon aŭ bildon, aŭ ĝi povas esti en la HTML-formo (HyperText Markup Language, hiperteksta markolingvo). Tiu formo permesas al la aŭtoro ne nur doni estetike belan formon al sia teksto, kun bildoj kaj titoloj, subtitoloj kaj listoj en diversaj literspecoj, sed precipe la enplekton de referencoj al aliaj dosieroj, situantaj sur la sama aŭ sur tute alia komputilo! Tiel la uzanto, kiu deziras klarigon pri iu termino, povas tuj ricevi ĝin alklakante per sia muso la koncernan vorton. Kondiĉo estas, ke la aŭtoro de la dosiero (ofte nomata „paĝo”) ligis tiun vorton al la koncerna URL. Fanatikaj „urologoj” pasigas multajn horojn saltante de paĝo al paĝo laŭ la referencoj. Uzantoj kreis la nomon de „surfado” por la sencela, sed plezura kaj ofte instrua drivado en la oceano da ciferecaj informoj.

Anarkiisma strukturo

Same kiel la tuta interreto, la teksaĵo estas organizita malcentre; estus ege koste, se entute eble, centre administri tian strukturon, kaj forprenus multe da spontaneeco. La sistemo do estas memrega aŭ, kiel kelkaj preferas, anarkiisma. Ĉiu ajn, kies komputilo estas ligita al la reto, povas instali TTT-servilon kaj proponi al la mondo siajn paĝojn, kun referencoj al ajnaj aliaj paĝoj. Malfavora flanko de tiu libereco estas, ke serviloj kaj paĝoj povas malaperi sen averto, lasante sen celajn referencojn en aliaj pagoj. Tio estas unu prezo pagenda por libereco; alia estas la ekzisto de eble nedezirindaj proponoj, kia propagando de perfortemaj organizaĵoj.

Interagado

Kvankam TTT-uzanto plejparte pasive elektas kaj legas, ekzistas paĝoj, sur kiuj eblas tajpi respondon. Tia respondo povas esti letero al la verkinto de la paĝo, sed plej ofte ĝi estas plenigebla formularo, petanta iun reagon de fora komputilo. Tiu servo povas esti uzata por komputilaj vortaroj: La uzanto tajpas vorton en iu lingvo kaj ricevas novan paĝon kun la traduko, eble eĉ kun klarigo de tiu vorto. Tio ebligas aktualecon, kian papera vortaro ne povas havi. Aliaj aplikoj estas informoj pri trajnaj aŭ aviadilaj horaroj, precize laŭ la bezono de la petanto.

Kiel trovi sian vojon?

Problemo estas, kiel uzanto trovu la informon, kiu interesas lin aŭ ŝin. ĉar la teksaĵo ne havas rigidan unuecan strukturon, serĉado en iuj jam konataj paĝoj kaj iliaj referencoj estus komplika kaj ofte senrezulta, komparebla al serĉado en biblioteko, kie la libroj estas aranĝitaj nur laŭ la nomoj de la aŭtoroj. Necesas laŭtema katalogo, kaj tiajn katalogojn proponas kelkaj institucioj, parte senkoste, parte nur al registritaj uzantoj kontraŭ pago. Estas klare, ke tiaj katalogoj povas esti multe pli ampleksaj ol tiuj de tradicia biblioteko, ĉar komputiloj estas tre paciencaj kaj laboremaj, kvankam nekleraj, serĉantoj de ŝlosilvortoj. Tia katalog-komputilo regule legas ĉiun paĝon en ĉiu TTT-servilo konata al ĝi kaj registras la iel interesajn vortojn sur tiuj paĝoj. Uzanto de la katalogo povas doni kombinaĵon da tiaj vortoj kaj ricevas liston de ĉiuj paĝoj, kiuj enhavas ilin. Se tiuj paĝoj ne enhavas la deziratan informon, la tieaj referencoj estas bazo por plua serĉado.

Ekzemple, uzanto, kiu demandas katalogon pri la vorto „akademio”, eble ricevos referencon al la paĝo http://www.uni-paderborn.de/extern/fb/2/AIS/ais.html. De tiu paĝo oni trovos ne nur la informojn pri AIS tenatajn en la universitato de Paderborn, sed ankaŭ rilatajn informojn en aliaj komputiloj.

Disvastiĝanta komunikilo

Inter la proponantoj de TTT-paĝoj troviĝas universitatoj, kiuj ofte permesas al siaj anoj prezenti proprajn paĝojn, sed ankaŭ komercaj entreprenoj, reklamantaj siajn produktojn kaj servojn; ankaŭ publikaj instancoj kiel registaroj, ŝtataj oficejoj aŭ urboj varbantaj turistajn vojaĝantojn. Firmaoj en siaj tradiciaj afiŝoj kaj gazetanoncoj diskonigas siajn TTT-adresojn. Magazinoj kaj ĵurnaloj senkoste prezentas elekton de siaj artikoloj, kun la espero logi legantojn al la aĉeto de la tuta numero aŭ al abono. Kelkaj proponantoj, ekz. de serĉoservoj, vendas parton de siaj paĝoj por reklam-anoncoj. Malagrabla teknika detalo estas, ke la HTML-tekstformo normigas ĝis nun nur la literojn de iom grandaj okcidentaj lingvoj, prezenteblaj per anglalingva nomo aŭ „#” plus ciferoj inter la signoj „&” kaj „;” ekz. é aŭ &S233; por ĉ. Signaroj de aliaj lingvoj estas uzeblaj, se la komputilo kapablas vidigi ilin, sed ne estas eble ŝanĝi la signaron ene de paĝo. Estas malmulte da instigo por ŝanĝi tion, ĉar multaj paĝoj estas en la angla lingvo, ankaŭ en ne-anglalingvaj landoj, kaj cetere la angla estas preskaŭ la sola uzata dua lingvo por TTT-paĝoj.

Riskoj

La ekesto de ..informaj ŝoseoj”, datenaj lineoj kun granda kapacito, certe plivastigos la uzon de la teksaĵo kaj kreskigos ĝian gravecon. Jam okazas vendoj per TTT kun pago per kreditkarto, kio kompreneble enhavas la riskon, ke iu subaŭskultas ties numeron kaj misuzos ĝin. Por malhelpi tion, kelkaj programoj proponas ĉifradon de la transsendataj datenoj kaj avertas, se komunikado okazas neĉifrate. Sed antaŭ ĉio necesas, ke la uzanto konsciu pri la eventualaj danĝeroj de la nova sistemo.

La unuaj ŝosoj de TTT aperis antaŭ nur du jaroj, kaj jam ĝiaj uzantoj estas milionoj. Per hejmaj komputiloj, pli facile manipuleblaj uzprogramoj kaj malmultekosta telekomunikado ĝi rapide penetros en la vivon de la ĝenerala publiko, de homoj sen komputilistaj scioj. Restas malmulte da tempo por konsciigi al la publiko la ŝancojn, sed ankaŭ la danĝerojn de la nova komunikilo. Se tiu konsciiĝo malsukcesos, povos okazi, ke TTT kreos novajn laborejojn unuavice por krimuloj, kiuj ĝuos la avantaĝon de komforta hejmlaboro.

Reinhard FÖSSMEIER

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 1995, numero 12, p. 14.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Reinhard FÖSSMEIER el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-05-19