MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Eseo

Kiu murdis Dian Fossey?


Tiu ĉi teksto estas skanaĵo de presita ekzemplero de Monato. Povas do enesti en ĝi iuj misoj. Se vi rimarkas eraron, bonvolu sciigi tion al redakcio@monato.be kaj menciu la numeron .

Fine de decembro dek jaroj estos pasintaj post la tragika morto de Dian Fossey, la fama protektantino de la goriloj, persono kiu en pluraj medioj estas konsiderata kiel la martiro de la naturprotektado. Ŝia libro Gorillas in the mist („Goriloj en la nebulo”, aludanta pri la oftaj nebuloj en la ruandaj altmontaj arbaroj), aperinta en 1983 kaj baldaŭ tradukita en plurajn lingvojn, jam estis koniginta ŝin internacie antaŭ ŝia morto. Du jarojn post tio ankaŭ samnoma filmo, kun en la ĉefrolo la fama aktorino Sigourney Weaver, havis internacian sukceson, sed ĝi fakte ne fidele prezentas la enhavon de la libro, nek la postajn eventojn. Jam du libroj aperis pri ŝia morto: unu nefiniĝinta, de la usonano Hayes, kaj en 1993 unu de la anglo Nicholas Gordon kun la provoka titolo: Murders in the mist. - Who killed Dian Fossey? („Murdoj en la nebulo. - Kiu mortigis Dian Fossey?” - aludo pri la nebula stato en kiu estas ŝia morto kaj pluraj aliaj), iuspeca detektiva romano.

Multaj demandoj ja restas pri tio: Kiu murdis ŝin en ŝia domo sur la vulkanoj en Ruando? Kial daŭre restas duboj pri la verdikto de la ruanda tribunalo, kiu indikis kaj kondamnis iun kulpulon, la usonanon W. R. McGuire? Ĉu efektive pluraj personoj poste estis murditaj, por ke oni ne konu la veran kulpulon?

Kiu estis Dian Fossey?

Ĝis 1966 la usona virino Dian Fossey, naskiĝinta en 1932, estis simpla persono en la usona Louisville; ŝi okupis sin pri handikapitaj infanoj. Nur unufoje ŝi faris vojaĝon ekster sia lando: en 1963 al Afriko, kie ŝi i.a. renkontis en Kenjo la faman antropologon Richard Leakey, kaj kie ŝi akompanis dum kelkaj tagoj du britojn, kiuj deziris fotografi gorilojn en la Virunga-parko de la tiama Kongo-Leopoldville (nun Zairo).

Post ŝia vojaĝo al Afriko, restis ŝia intereso pri la goriloj, kaj ŝi legis multon pri ili kaj ankaŭ pri la interesaj studoj de la anglino Jane Goodall, kiu en Tanzanio daŭre observadis la vivon de ĉimpanzoj en la naturo kaj atingis per tio tre interesajn konstatojn. Dian revis pri iu simila studo pri la goriloj, farota de ŝi mem.

Kiam Leakey venis prelegi en kelkaj usonaj universitatoj Dian kontaktis lin kaj proponis, ke ŝi faru similan studon pri la goriloj. Leakey tute ne ŝatis la ideon, ke sensperta, nescienca virino iru instali sin en izola loko en Afriko, sed por ne ŝoke rifuzi ŝin, li diris, ke pro mortorisko de neoperaciebla apendicito nur homoj sen apendico povas iri loĝi tiel izole. Kelkajn tagojn poste Dian iris al hospitalo kaj forprenigis sian apendicon. Poste ŝi skribis al Leakey, ke nun tiu malhelpo ne plu ekzistas kaj ke ŝi do povas ekagi. Leakey estis konsternita, sed li admiris la entreprenemon kaj sindediĉon de tiu virino, kaj tial li decidis doni al ŝi ŝancon per monsumo kiun li hazarde disponis. Tiel en la fino de 1966 la apenaŭ preparita Dian Fossey vojaĝis al Afriko kun la firma celo pristudi la konduton de la goriloj en ilia vivmedio.

Unue ŝi instalis sin en Kabara, la vilaĝo kiun ŝi estis vizitinta kelkajn jarojn antaŭe kun la fotografiistoj; tiu loko situas en Zairo sur flanko de la Virunga-vulkanoj, proksime de la punkto kie renkontiĝas la landlimoj de Zairo, Ugando kaj Ruando. Tie jam kelkajn jarojn antaŭe la usona etnologo B. Schaller estis farinta interesan, sed tro mallongan, studperiodon pri la konduto de goriloj kaj li estis montrinta, ke ili ne estas la kruelaj monstroj kiel oni kutime kredas, sed pacemaj, afablaj bestoj. Jam en Kabara Dian spertis, ke observi gorilojn ne estas tiel simple, kiel ŝi imagis, kaj ke la vivo en la tieaj cirkonstancoj estas ekstreme malfacila.

Kelkajn monatojn post ŝia alveno komenciĝis en tiu regiono ribelado, gvidata de la belga aventurulo Jean Schramme. Soldatoj de la zairia armeo, devantaj .protekti” la eksterlandanojn, venis aresti Dian kaj tenis ŝin en malliberejo ĝis kiam venis iu zairia armea altrangulo por .privata interparolo”. Per iu truko (kiun ŝi bone priskribas en sia libro) ŝi sukcesis eskapi kaj atingi Ugandon. De tie ŝi vojaĝis al amikoj en Ruando. Tie ŝi konstatis, ke pli favoraj studeblecoj eble ekzistus en la ruanda parto de la granda naturparko de la vulkanoj. Post iom da surloka esplorado ŝi instalis en septembro 1967 kelkajn kabanojn en la altnivela valo (je 3000 m da altitudo) inter la vulkanoj Karisimbi kaj Visoke, kaj nomis tiun lokon „Karisoke”. Tie ŝi plue vivis ĝis sia neatendita morto en 1985, do dum 18 jaroj, krom dum kelkaj mallongaj periodoj en Usono kaj Britio.

En Karisoke

La ruanda Nacia Parko de la Vulkanoj, estigita de Belgio en 1926, de post la sendependiĝo de Ruando en 1962 estis en tragika stato. Jam 40 centonoj estis cedita al agrikulturaj celoj por kontentigi la kreskantan loĝantaron de la regiono, speciale de la hutua etno. En la restanta parto de la parko pluraj tucioj (alia etno) paŝtis siajn bovinojn. Nepermesita ĉasado fare de la tvaoj (tria etno, pigmeoj) okazis pli intense ol iam ajn antaŭe). La malmultaj pacgardistoj apenaŭ faris sian laboron kaj la superaj instancoj montris nenian intereson por naturrezervejoj. En la apuda urbo Ruhengeri peltoj de protektataj bestoj estis libere vendataj, kaj kelkfoje kranioj aŭ manoj de goriloj estis prezentataj al la turistoj kiel suveniroj aŭ magiaĵoj. Ne mirinde ke la nombroj da goriloj kaj aliaj bestoj malkreskis timige.

Kontraŭ ĉiuj tiuj faktoj Dian dum jaroj senespere batalis kaj kampanjis, cele al savado de la goriloj kaj de la tuta riĉeco de la naturrezervejo. Ŝia batalo estis malfacila ĉar ŝi ne scipovis la lokan lingvon (kinyarwanda) kaj nur malbone la okcident-afrikan vehiklan lingvon (svahili) aŭ la administran lingvon (la franca). Krome ŝi apenaŭ konsciis pri la lokaj tradicioj, pensmanieroj kaj vivbezonoj. Por defendi la gorilojn ŝi kelkfoje aplikis rnetodojn, kiuj laŭ etika vidpunkto estas apenaŭ permeseblaj. Por ŝi goriloj estis pli gravaj ol homoj; ŝi eĉ instalis apud sia domo tombejon kun memorsigno por ĉiu mortinta gorilo (en kiun oni cetere ankaŭ enterigis la junan gorilon, kies nekropsion mi kaj kolego faris en majo 1986) kaj kie ŝi mem deziris esti entombigita (kio fakte okazis en decembro 1985).

La senvira solulino

La soleca vivo de blanka virino for de aliaj blankuloj en kabano je pli ol 10 km de la plej proksima vilaĝo estis tre suspekteme rigardata de la loka loĝantaro, kiu kredis, ke ŝi estas sorĉistino, kaj nomis ŝin Nyiramachabelli (la senvira solulino en la arbaro). Pli kaj pli ŝi kredis sin mem la sola rajtigito de naturrezervejo, en kiu pi^fere neniu alia venu, krom kelkaj fideblaj kunlaborantoj kaj kelkaj nerifuzeblaj sciencistoj, sed certe ne turistoj, paŝtistoj aŭ la veraj loĝantoj, la tvaoj.

Kvankam Karisoke situas je nur kelkaj centoj da kilometroj de la ekvatoro, sed je altitudo de pli ol 3000 m, la klimato ne estas varma, estas eĉ malvarme nokte; tre multe pluvas, kaj nebuloj regas en la arbaroj, super la pli altaj herbejoj kaj super la senherbaj duonpintoj de la vulkanoj, eĉ kelkfoje neĝas. Oni tie vivas en malseka, malvarmeta klimato kun malmulte da sunbrilo. Nur malmultaj afrikanoj estis pretaj veni vivi en tiu loko, neniu edzino akompanis la edzon, infanoj mankis tie. Vizitantoj estis kiel eble plej multe rifuzataj.

La multjara soleca vivo en tiu malfavora klimato ege influis la karakteron kaj la sanstaton de Dian Fossey. Nur kelkfoje ŝi malsupreniris al la vilaĝo Kimini, nur malofte al la urbo Ruhengeri, tre malofte al la ruanda ĉefurbo Kigali. Sed kiam ŝi estis en Kigali, ŝi kelkfoje multe ŝanĝiĝis: ŝi tiam ŝatis esti bele vestita kaj havi bonajn manĝojn. Sed reveninte al Karisoke, ŝi denove distanciĝis de la homaro kaj vivis nur por siaj goriloj kaj por aliaj bestoj. Sed ŝia persista laboro havis sukceson. Ŝiaj ĉiutagaj observoj pri la vivo de pluraj familioj de goriloj havigis al ŝi tiom da informoj, ke ŝi povis verki interesajn studojn. Tiuj rezultoj eĉ ebligis al ŝi, kiu neniam estis farinta altajn studojn, akiri doktoran gradon. Ŝia libro pri la .goriloj en la nebulo” furoris. La de ŝi iniciatita fondaĵo Digit - honore al la gorilo Digit, kruele mortigita de ŝtelĉasistoj - havis sukceson kaj havigis bonajn financajn rimedojn por daŭrigi la esplorojn. En medioj de feministoj ŝi estis laŭdata kiel ekzemplo de entreprenema virino, en medioj de naturprotektantoj ŝi estis la savanto de la goriloj kaj de la ruanda naturo. Sed en Ruando mem ŝi estis kaj restis malŝatata. Dum 18 jaroj ŝi neniam (krom en la fino de 1985) ricevis la kutiman restadpermeson por du jaroj, sed ĉiam nur por du aŭ tri monatoj, permesoj kiuj ĉiam estis akirataj nur per penaj intervenoj de la usona ambasado. Kelkaj el ŝiaj agoj en la naturrezervejo estis apenaŭ digesteblaj por la loka loĝantaro kaj por la pli altaj instancoj. Ŝia daŭra rifuzado de turismaj vizitoj al grupoj de goriloj (vizitoj kiuj tamen iĝis granda turisma sukceso kaj ne havis la timatajn malfavorajn efikojn) ne estis bonvenaj ĉe la Ruanda Servo por Turismo. Ŝiaj daŭraj kvereloj kun la respondeculoj de la Nacia Parko igis ŝin malŝatinda persono, eĉ post pliboniĝo de la situacio, kiam la belga evoluhelpado delegis spertulojn por la prizorgado de la rezervejo. Multaj el ŝiaj dungitoj ne eltenis la vivon kun ŝi kaj ankaŭ multaj sciencistoj foriris kun amaraj spertoj. Entute ŝi kreis multajn malamikojn.

Iom neatendite en novembro 1985 ŝi akiris restadpermeson por du jaroj. Nun ĉio por ŝi povis esti en ordo... Sed en la nokto de la 26a al la 27a de decembro 1985 iu aŭ iuj envenis en ŝian domon kaj mortigis ŝin ...

Kiu aŭ kiuj? Pro kiuj motivoj? Kio okazis tie?

La konstatoj post la murdo

En la frua mateno de la 27a de decembro la hejma servisto trovis ŝian kadavron kaj avertis la ĉiliajn. Nur post kelkaj horoj iu el ili atingis Ruhengeri por tie komuniki la okazintaĵon. Tuj la usona ambasado en Kigali (180 km for) estis avertita. Senprokraste la ambasada dungito Kathleen Austin estis sendita al Karisoke por akiri pliajn informojn. Nur en la malfrua posttagmezo, kiam jam ekmallumiĝis, ŝi kaj du ruandaj oficialuloj, inter kiuj kolonelo Karangvva kaj franca kuracisto, atingis la lokon por fari la necesajn konstatojn. Vera nekropsio ne plu estis ebla pro la nesufiĉa lumo. La ruandanoj insistis pri tuja enterigo, sed la usonanino rifuzis. Oni konstatis plurajn aferojn, i.a. ke Dian tenis inter la fingroj de ambaŭ manoj kelkajn nekrispajn harojn; oni iom senzorge el- prenis tiujn harojn por aldoni ilin al la krimdosiero. En la mallumo la homoj malsupreniris al Ruhengeri, iom diskutante pri la afero kaj jam esprimante opiniojn pri la ebla(j) kulpuloj). De Ruhengeri Kathleen Austin telefone povis konfirmi al sia ambasado la morton de Dian Fossey. De tie la novaĵo pasis al Usono kaj al la cetera mondo. La novaĵo kaŭzis abomenon en multaj medioj de naturprotektantoj; senhezite multaj deklaris, ke Dian estas murdita de venĝemaj ŝtelĉasistoj kaj ke ŝi iĝis viktimo de sia senhalta kampanjo por la protektado de la goriloj.

La verdikto

Dum monatoj la morto de Dian Fossey regule revenis kiel temo de interparoloj en Ruando, ĉefe en medioj de eksterlandanoj. Sed tio ankaŭ estis ĉe studentoj de la fakultato de sciencoj en la universitato en Butare, kiel mi povis konstati post mia alveno tien kelkajn semajnojn post ŝia morto. Kiam en majo 1986 mi vizitis kun studentoj de la lasta studjaro de zoologio la centron Karisoke por tie observi la gorilojn ni plurfoje parolis pri tio, ankaŭ kun la du tieaj usonaj sciencistoj David Watts kaj Wayne R. McGuire. Ĉiu atendis, ke baldaŭ la tribunalo okupos sin pri la afero, sed multaj konversacioj restis „en la nebulo". Mi komprenis, ke ni prefere ne tro ĝenu la homojn tie per tiu afero.

Nur en la fino de aŭgusto la ruanda tribunalo akuzis iun pri la murdo: ne ŝtelĉasiston, ne iun el ŝiaj multaj malamikoj, sed ŝian kunlaboranton Wayne R. McGuire! McGuire ekhavis la informon per iu de la lokaj personoj, kiam li estis observanta gorilojn en arbaro for de la studcentro. Li tuj revenis en la centron kaj, bone konsciante pri la neseriozeco de la ruanda justica aparato, li tuj enpakis siajn objektojn, veturis al Kigali kaj tie eniris la unuan aviadilon eksterlandon por de tie vojaĝi al Usono. Kiam ĝendarmoj venis al Karisoke por aresti lin, li jam delonge estis for ... kaj neniu sciis kien.

En decembro 1986 la ruanda tribunalo pritraktis la kazon, kaj, en malĉeesto de la akuzito, venis per pluraj malfortaj argumentoj al la konkludo, ke McGuire estus la murdinto; la tribunalo kondamnis lin al mortopuno. Por la ruandaj oficialuloj la afero estis klara: Dian Fossey estis murdita ne de iu ruandano, sed de iu el siaj samnacianoj McGuire.

Neniam la ruanda justico insistis, ke Usono transdonu la kondamniton. Fakte ĝi havis kialojn por ne insisti pri tio, ĉar la verdikto kaŭzis veran indignon en multaj medioj, speciale en Usono, kaj krome estis supozeble preferinde, ke McGuire ne havu la okazon paroli.

Kiam Ruando deziris memorigi sian 25jaran sendependecon en la la de julio 1987 kaj invitis reĝon Balduenon de Belgio (kiu estis tre ŝatata en Ruando pro la iama belga mandato pri Ruando) oficiale ĉeesti la festojn, tiu ĉi longe atendigis sian konsenton. Lia respondo venis nur, kiam la prezidanto de Ruando komunikis iun amnestion rilate al la jubileo; unu el la eroj de tiu amnestio estis, ke ĉiuj mortopunoj (fakte estis nur unu kiu ne estis efektivigita, tiu de McGuire) estu transigitaj al dumvivaj enkarcerigoj. La ideo ekzistas, sed supozeble ĝi neniam estos konfirmita, ke la reĝo intervenis per tia diplomatia vojo por savi la vivon de iu supozeble senkulpa homo.

La duboj

La anglo Nicholas Gordon dediĉas tutan libron al la morto de Dian sub formo de rakontoj pri siaj travivaĵoj dum la esplorado de la problemo. La libro ne finiĝas per iu konkludo, nur per diraĵoj de iu el la lastaj intervjuitoj, kaj la libro lasas ĉion „en la nebulo” (kiel diras ĝia titolo). Sed la verko lasas supozi kaŭzon, kiu ĝis tiam ne estis formale eldirita: Dian estis eble murdita je ordono de bofrato de la tiama ruanda prezidanto, por ke ŝi ne havu la okazon komuniki al la ekstera mondo la kontrabandadon per kiu kelkaj ruandaj gravuloj (i.a. tiu bofrato) riĉigis sin kaj pri kiu ŝi disponis pruvojn. Tiu ideo estas interesa kaj ĝi koincidas kun multaj aferoj kiuj evidentiĝis en Ruando en la pasintaj jaroj. La ideo cetere ne venas de Gordon mem, sed ĝi ŝajne jam larĝe ekzistis en Ruando kaj ĝi eĉ estis komunikita en kelkaj gazetoj de la naskiĝinta politika opozicio, i.a. en julio 1992 en la Tribune du Peuple („Tribuno de la Popolo”). Tiu opozicio tiam ja kaptis kiun ajn okazon por akuzi la familion de prezidanto Juvenal Habyiarimana (mortinta en aprilo 1994 en aviadilakcidento, kies kulpo ankaŭ estas „en la nebulo”). La vera merito de Gordon estas, ke li kolektis multajn informojn en Ruando, ĝuste en la periodo de granda politika malstabileco post la invado de la ribeluloj (1990) sed antaŭ la granda murdado, la vera „holokaŭsto"(1994).

Sed la libro de Gordon, kvankam interesa, ne estas bona bazo por serioza laboro. La verkinto estas iu amatora detektivo, kiu intervjuis aron da homoj, ne bone scipovante la francan (kaj la intervjuitaj ruandanoj supozeble apenaŭ aŭ tute ne la anglan) kaj konsultinte kvanton da dokumentoj. Kvankam li vizitis Usonon por intervjui kelkajn homojn, li ŝajne tute ne klopodis trovi Wayne McGuire, la ĉefa persono en tiu tuta afero. Krome el lia verko montriĝas iu nepardonebla naiveco rilate al aferoj en Afriko. Gordon vere ne konscias, ke pluraj intervjuitaj personoj laŭ iu tradicia afrika metodo rakontas kion ajn, mensoge aŭ ne, por komplezi al tiu, kiu pagas bieron aŭ manĝon, aŭ kiu povus eble helpi ilin por akiri ion. Por multaj ruandanoj la diferenco inter vero kaj malvero ne estas la sama kiel por brito, kaj mensogi havas por ili alian signifon ol por britoj. Multaj el la informoj kolektitaj de Gordon tial vere ne valoras.

Ekzemple li ŝajne neniam pensas pri la plej supozebla (almenaŭ por iu kiu konas la kutimojn de multaj afrikanoj) kaŭzo pro kiu Dian fine ricevis restadpermeson por du jaroj el la manoj de la nova ĉefo de la Sekureca Servo; tamen li citas ke ŝi, kontraŭe al sia kutimo, ĉi-foje iris mem viziti lin, bele vestita kaj eĉ parfumita, ke tio okazis en la vespero kaj ke ŝi iam diris, ke por akiri ion oni devas kelkfoje marĉandi per kiu ajn metodo.

Dum monatoj neniu, krom la kutimaj personoj, rajtis veni al Karisoke. Kiam en majo 1986 mi intencis viziti Karisoke kun kelkaj el miaj studentoj, mi havis lastminute multajn problemojn kiuj nur solviĝis danke al la universitato kaj iom da bonvolaj intervenoj. Ni pasigis tie tri interesajn tagojn kun D. Watts, W.R. McGuire kaj la sviso J. Hess, plus la ruandaj gardistoj. En tiu periodo okazis la unua naskiĝo de gorilaj ĝemeloj konstatita en la naturo; unu el la du idoj tamen mortis kaj ni pristudis ĝian kadavron. Kiam en julio mi revenis kun unu el la studentoj kaj kun mia filo, mi havis la samajn problemojn: la studento kaj mi rajtis iri tien, mia filo tamen ne.

La suspektitoj

1. Je la fino de aŭgusto 1986 oni eksciis, ke la ruanda justico akuzis McGuire kaj ke tiu fuĝis el la lando. Argumentoj por la akuzo: la ŝlosiloj trovitaj en lia domo (sed kiu ajn povas veni meti ŝlosilojn sub ies tapiŝon), la dokumentoj el la arkivo (sed ili ne havis iun specialan valoron), la kelkaj blondaj haroj trovitaj inter la fingroj de la murdito (sed estas konata truko meti ies harojn ien por povi suspektigi lin), la akuzoj fare de kelkaj gardistoj (li ne estis ŝatata pro lia disciplinema severeco), lia supozata jaluzo pri Dian, liaj multaj kvereloj kun ŝi (ĉefe pri la rezultoj de la esploroj), k.a. Ĉiuj tiuj argumentoj estis sufiĉaj por la ruanda tribunalo. La kondamno de McGuire estis des pli facila ĉar li ne ĉeestis por defendi sin.

Prave oni povas demandi ĉu estas eble, ke persono kiu estus murdinta sian kolegon, kaj kiu povus poste senprobleme foriri por iom eskapi el memorado pri la eventoj, ĉu do tia persono restus surloke, daŭrigus siajn esplorojn, bone kunlaborus kun la justico, ktp. Tio estas vere nekomprenebla, krom se la koncerna persono estus psikopato kun du personecoj kiuj ne konscias unu pri la alia. Kaj mi ne kredas, ke McGuire estis tia. Li ja havis iom malagrablan karakteron, li ne estis sociema, sed tio ne estas argumento por kredi ke li estus dupersona individuo kiu iun tagon murdas kaj la alian tagon ne konscias pri tio. La akuzo kontraŭ McGuire estas laŭ mi (kaj laŭ tiom da aliaj) komplete sensenca, kaj ĝi servis nur por ne devi kondamni ruandanon kaj por ke dum la sesioj, danke al lia malĉeesto, ne estu dirataj tro da aferoj kiuj povus riveli malagrablajn faktojn.

2. Alia suspektito estis Emmanuel Rwelekana. Dum jaroj U estis la sindediĉa servisto de Dian Fossey; sed iun tagon li ne plu eltenis ŝian tiranecan konduton, havis kverelon kun ŝi kaj foriris. Post kelkaj monatoj li tamen revenis al Karisoke kaj ĝuste tiam la murdo okazis. Krome oni trovis en lia domo ĉemizon kun sangomakuloj kaj ankaŭ estis sango sur liaj botoj; sed tiu sango venis laŭ Rwelekana de cimoj, kiujn li estis mortpreminta. Dum monatoj li restis en la karcero, eĉ kiam la akuzo kontraŭ McGuire estis oficiala. Laŭ indikoj en la libro de Gordon, la juĝaparato tenis lin en la karcero por ke li restu grava atestanto; daŭre iuj personoj insistis, ke U iĝu preta atesti kontraŭ McGuire, kiel faris kelkaj el liaj kolegoj. Sed Rwelekana, kiu estis sincera, honesta kaj obstina homo, daŭre rifuzis kulpigi, eĉ malgraŭ la promesoj, ke li estus tuj liberigita post deklaro malfavora al McGuire. Post tiuj multaj rifuzoj, iun tagon li estis transportita el la malliberejo de Ruhengeri al tiu de Kigali, kie li estis konfidita al la kruela adjutanto Hagema; de tie li revenis sub formo de kadavro, tio laŭ la deklaroj de iuj personoj intervjuitaj de Gordon. La oficiala versio estas, ke li pendigis sin en sia karcerĉelo per maniko de sia ĉemizo. Sed Gordon konkludas pro diversaj konstatoj de spertaj personoj pri la faritaj fotoj, ke tia sinpendigo estas malebla; krome sinmortigo estas iu ekstreme malofta fenomeno en Ruando. Pli akceptebla estas la tezo, ke li estis mortbatita de Hagema kaj ke la fotoj devis malkredigi tion. Jen do plia murdo „en la nebulo”.

Kaŝema justico

La ruanda justico ŝajne ne vidis la neceson suspekti aliajn personojn, eĉ malgraŭ la ĝenerala opinio eksterlande ke ŝtelĉasistoj estus la kulpuloj. McGuire estis la dezirata viktimo por ŝtato kiu preferis, ke la mondopinio ne diru, ke ruandanoj mortigis la faman naturprotektantinon.

La demando pri la vera(j) kulpulo(j) tamen plue okupis iujn homojn kaj ĝi reaperis en la surlokaj diskutoj en la periodo de kreskanta opozicio kontraŭ la tiamaj regantoj (de 1990 ĝis 1994). La ĵurnalisto Gordon prave demandas, ĉu la morto de kolonelo Karangwa (la persono kiu siatempe skribis la unuan raporton pri la murdo) kaj tiu de adjutanto Hagema (la kruela pridemandanto en la malliberejo de Kigali), ambaŭ evidentaj kazoj de venenmurdo, ankaŭ estis inspiritaj per la motivo, ke personoj kiuj scias tro, prefere malaperu por ke ili ne plu povu paroli. Jen do pliaj „murdoj en la nebulo".

Ekmankas la atestantoj

Malaperis jam pluraj, kiuj scias ion pri la cirkonstancoj de la morto de Dian Fossey. Kaj la eventoj de 1994, kiuj kaŭzis la morton de eble miliono da ruandanoj plus la fuĝadon de unu plia miliono al aliaj landoj, certe ne plifaciligos iun seriozan respondon je la demando pri la vera kulpulo. Cetere Ruandon nun zorgigas pli ĝia granda murdproblemaro ol ia okazintaĵo dek- jara.

Finaj konstatoj

Dek jaroj pasis post tiu fama murdo en la malgranda, tiam apenaŭ konata Ruando. La murdo estus pasinta preskaŭ neperceptata, se la viktimo ne estus estinta persono kiu multon signifis en medioj de naturprotektantoj, kaj kiu pro sia morto ricevis en tiuj medioj la martiran kronon. Krome la filmo, kiu estas farita pri ŝia vivo, ankaŭ kontribuas al konservado de memoroj pri ŝi. La justicaparato en Ruando kredis, ke la afero de la murdo povos esti klasifikata post la verdikto de tribunalo, kiu deklaris, ke la murdinto ne estas ruandano. Sed la publiko ne kontentiĝis per tiu pridubebla verdikto, ankaŭ ne en Ruando. Jam en 1992 la naskiĝinta politika opozicio en Ruando klare sugestis la komplicecon de la familio de la prezidanto. En tiu sama periodo la anglo Nicholas Gordon verkis libron pri tiu afero kaj li konjektis, ke krom la murdita Dian Fossey jam tri aliaj personoj estis murditaj (la servisto Rwelekana, kolonelo Karangwa kaj adjutanto Haguma) por ke ili ne plu povu paroli.

Konkludoj

Ekzistas malmultaj argumentoj por levi Dian Fossey al la altaro de la martiroj de la naturprotektado. Supozeble ŝi estis mortigita pro la fakto ke ŝi sciis tro pri la malbela rolo de iuj gravaj personoj de la ruanda socio. En tiu senco ŝi estis viktimo de la intrigoj de la ruanda socia vivo. La ideo ke ŝi estis murdita de ĵaluza kunlaboranto estas vere malakceptebla, kvankam tio estis la tezo de la ruanda tribunalo. Fakte estas nur li kiu scias la veron. Se tiu persono, Wayne R. McGuire, iam estus preta paroli, ni scius multon plie pri la tragika vivofino de Dian Fossey.

1. Pri la etnoj en Ruando vidu en MONATO 3/1988, p.16.
2. Vidu en MONATO 8/1987, p. 11: „La goriloj de la Virunga-vulkanoj.”
3. Vidu en MONATO 8/1989, p. 28: „Mensogoj”.

Wim de SMEDT

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 1995, numero 12, p. 23-26.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Wim de Smet el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-11