MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Komputado

LIBRO

Por lingvemaj komputilemuloj ...


Tiu ĉi teksto estas skanaĵo de presita ekzemplero de Monato. Povas do enesti en ĝi iuj misoj. Se vi rimarkas eraron, bonvolu sciigi tion al redakcio@monato.be kaj menciu la numeron .

Esperanto-parolantoj ofte estas pli postulemaj komputil-uzantoj ol aliaj. Ili ja deziras uzi minimume du lingvojn. Iuj deziros tekstoprilaborilon, per kiu ili povas tajpi Esperanton kaj la finnan, aliaj volos optike rekoni tekstojn en la rusa, franca kaj Esperanto, kaj ankoraŭ aliaj deziros disig-ŝablonojn por perfekte disigi ĉe linifino vortojn en Esperanto, la ukraina kaj la germana. Trovi tiajn programojn estis malfacile, ĝis antaŭ nelonge. Ĵus aperis la tria eldono de la anglalingva The Multilingual PC Directory. Tiu ĉi verko donas en 256 grandformataj paĝoj tre bonan superrigardon pri ĉiaj plurlingvaj programoj por IBM-kongruaj komputiloj kaj pri la manieroj kiel akiri ilin.

En la unua parto estas priskribitaj nur programoj kaj dosieroj: tekstoprilaboriloj, tekstoreviziiloj, tradukiloj, litertiparoj, programoj por adapti litertipojn, rekoniloj, programoj por adapti la klavaron, ktp. Kaj ĉio tio por pli ol 150 lingvoj, inter kiuj la afrikansa kaj la albana, la ĉina, korea kaj japana, la rusa, ukraina kaj serba, la zulua, la eskima, la nepala, kaj kompreneble Esperanto.

Jen nur kelkaj el la pli "ekzotaj" programoj, kiuj estas listigitaj: tradukprogramo araba ĉina ĉeĥa dana esperanta finna franca germana hebrea hungara indonezia itala japana jida nederlanda norvega pola portugala rumana rusa serba svahila turka; programo por lerni la ĉinan kaligrafion; litertipoj por la hebrea, malnovgreka, hieroglifa kaj japana (hiragana/katakana); disigŝablonoj por 41 lingvoj, inkluzive la francan, kanadan francan kaj valonan francan ...

Programoj, kiuj traktas Esperanton, ne mankas en la libro: la tekstoprilaboriloj 3B2 de Advent Desktop Publishing kaj The Universal Word de WYSIWYG Corporation; Davka Scholar, MultiWriter, Protext kaj WordPerfect (Ĉapelilo ankoraŭ mankas, sed certe aperos en posta eldono); TrueType- kaj PostScript-litertiparoj de diversaj firmoj; la optika rekonilo Recognita Plus... Ne mankas la nomoj kaj adresoj de ĉiuj liverantoj kun telefon- kaj faks-numeroj kaj la elektronikaj adresoj.

Dua parto en la libro traktas elektronikan komunikadon: Kie oni povas akiri fremdlingvajn programojn, litertiparojn, ktp. uzante komunikprogramojn kiel ftp, gopher, veronica aŭ simple elektronikan poŝton; kie trovi prilingvajn novaĵgrupojn, la lingvajn servojn de CompuServe, ktp.

Interesaj en la libro estas ankaŭ la superrigardoj de la diversaj normoj Latin 1 ĝis 4, la diversaj kodpaĝoj de IBM kaj tabelo kun la alfabetoj de preskaŭ ducent lingvoj, de la aĉola en Ugando ĝis la visajana en la Filipinoj.

Por lingvemaj komputilemuloj kaj por komputilemaj lingvemuloj tiu ĉi verko estas vere riĉa fonto de informoj.

Paŭl PEERAERTS

Ian Tresman, The Multilingual PC Directory, eld. Knowledge Computing, Borehamwood, 1995, 3a eldono. 256 paĝoj DIN A4, ISBN 1-873091-03-5. Prezo ĉe FEL: 1980 BEF; ĉe UEA ne havebla.


Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 1995, numero 06, p. 22.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-04-11