MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

KOMERCISMO

Morale aĉeti, konscie subteni

Laŭ la biblio la unuaj homoj malobeis al Dio. Tial li verdiktis: "Vi manĝados panon en la ŝvito de via vizaĝo". Tamen: Ju pli oni ŝvitas kaj laboras, des malpli oni manĝas, almenaŭ en la t.n. tria mondo. Ekzemple, la kultivaĵoj tradiciaj anstataŭiĝis per produktoj celataj al eksportado, kaj al profitoj de fremdaj okcidentaj kompanioj. La laboron (la "ŝviton") oni pagas laŭ la severa komerca regulo: "Aŭ vi vendos malaltpreze al mi, aŭ al neniu". La militan koloniismon anstataŭis novkoloniismo dependa de la internacia merkatsistemo. Tiu garantias al bieneguloj ligitaj al grandkompanioj laboristaron cedeman kaj ĉiopretan.

Samtempe pliiĝas la senespero de familioj en Afriko, Azio kaj Sud-Ameriko devigataj akcepti ajnan ĉantaĝon por travivi. Tamen naskiĝis en Nederlando en 1969 ideo pri "justa solidara komerco". Kreiĝis iom post iom rilatoj kun produktantoj afrikaj, aziaj kaj sud-amerikaj, kaj estiĝis pluraj kooperativoj. La ĉefa celo estas garantii al laborantoj prezon pli altan ol tiun de la grandkompanioj.

La okcidentaj butikoj por solidara komerco, ne estas nuraj vendejoj de kafo, ĉokolado, teo, sukero, bananoj, mielo, infuzaĵoj - ĉiuj "ekologiaj" - aŭ de lignaj ludiloj, statuetoj, kolringoj, malgrandaj muzikiloj, puloveroj, ĉapeloj, gantoj, koltukoj, tapiŝoj, ... sed celas ankaŭ informi pri nord-sudaj ekonomiaj interrilatoj, kaj pri kulturoj kaj viv-kondiĉoj de la laboristoj.

Kvankam eta, kompare kun la tuta merkato (kafo "solidara", ekzemple, konsistigas malpli ol 1 % de la tuta kafomerkato), tia komerco konstante pligrandiĝas. La graveco de la iniciato estas tia: Ĝi faradas breĉon en la komerca sistemo, ĉar ebligas al la aĉetantoj elekti. Aĉetado povas ne plu resti konduto senpensa kaj kutima, sed iĝi konscia elektado surbaze ne nur de kostoj monaj, sed ankaŭ de kostoj sociaj, en solidara perspektivo.

Gianfranco CAZZARO

La varoj de "justa solidara komerco" devenas el landoj afrikaj, aziaj, kaj sud-amerikaj, kiel frukto de organizitaj komunumoj, cele ankaŭ al sociaj programoj por dignaj vivkondiĉoj.


Tiu ĉi teksto aperis en la presita versio de MONATO en la jarkolekto 1994, numero 06, p. 11.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gianfranco Cazzaro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-05-07