MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

BRITIO

Reviviĝas la fantomoj -- de 1944

La 6an de junio celebros britoj - kune kun francoj, usonanoj, k.a. - la 50an datrevenon de la alianca invado en Francion, kiu liberigis Eŭropon de sub nazia jugo. Britoj jam celebris la 25an, la 40an, la 45an datrevenojn, ĉar al britoj plaĉas eventoj, kiuj memorigas pri militista sukceso. Nun enviciĝas la 50a. Cinikuloj pretendas ke, en post-imperiisma, moderna Britio, kaj estanto kaj estonto tiel palas, ke brilas nur memoroj pri la pasinta t.n. gloro. Alivorte: Dummilitan venkon sekvis - de ekonomia, socia vidpunktoj - dumpaca malvenko.

Pro tio la nuna histerio pri la 50a datreveno - histerio estigita i.a. de la brita ĉefministro John Major [Ĝon Mejĝe]. Tiu deklaris, ke la 6a de junio fariĝu granda nacia celebro, ke ekz. organiziĝu surstrataj porinfanaj festoj, ke televidaj kaj radiaj steluloj kuniĝu por koncerte kunfesti la datrevenon. Jam enposteniĝis aparta komisiono por identigi ĉiujn eblecojn ekspluati la eventon.

Tamen - denove laŭ cinikuloj - odoraĉas la ĉefministra sinteno. Major, kune kun lia dekstrema, konservativa partio, profunde malpopularas... kaj, nur tagojn post la 6a de junio, alfrontas kaj al regionaj elektoj kaj al elektoj por la Eŭropa Parlamento. Sendube sub ŝovinisma mantelo - tiel argumentas la oponantoj - Major esperas kapti kaj korojn kaj voĉojn de britoj.

Povas esti, ke la ruzo de Major fiaskos. Jam soldato-asocioj plendis, ke nacia festo tia, kian planas Major, bagateligas la memoron de dek-, cent-miloj da mortintoj. La datreveno ne estu gaja afero, sed pensiga, solena ceremonio.

Kaj ju pli la britoj konsideras la 6an de junio, des pli ili konscias, ke la dato markis la finon ne nur de brita sed ankaŭ de eŭropa influo: Invadis Eŭropon - ja aliance - usonanoj, kies dolaro, kulturo, vivstilo poste superregis la kontinenton. La tutmonda politika pezocentro, dum jarcentoj situinta en Eŭropo, translokiĝis Usonen. Do la 6an de junio kion oni celebras, memoras? Invadon de antaŭ 50 jaroj? La mortojn de miloj da soldatoj el diversaj nacioj? Gloron? Heroecon? Aŭ finon de epoko?

Kaj ĉu ne pli saĝe, anstataŭ konstante retroen rigardi, anstataŭ konstante emfazi la diferencojn de la pasinteco, ĉi-fojon substreki komunan, espereble pacan, estontan kunecon de ĉiuj eŭropaj nacioj?

Paŭlo GUBBINS

Tiu ĉi teksto aperis en la presita versio de MONATO en la jarkolekto 1994, numero 06, p. 11.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭlo Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-05-07