MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

Will Green kondukas vin tra sia telefona labirinto

Mi estas emerito kun malgranda enspezo. Mi loĝas en malgranda domo, sola, sed kun amikino kiu luas ĉambron. Tamen mia telefona sistemo estas eksterordinare kompleksa, multe pli kompleksa ol oni trovus en 99% de la domoj. Mi havas kvar telefonaparatojn, ĉiujn malsimilajn. Jen kiel tio okazis.

Unue mi aĉetis simplan aparaton. Mi povus lui de la telefonkompanio sed tio estas pli kosta. Mi aĉetis do brokante numeron unu.

Por la Esperanto-movado en Britio mi komencis fari sekretarian laboron. Tial mi aĉetis numeron du, kiu per ekraneto montras la konversacian daŭron por ke pagu la Esperanto-asocio. La ekraneto ankaŭ indikas la taghoron. La aparato havas ankaŭ 16 klavojn kiuj ebligas eniri apartajn servojn de la telefona kompanio. Tiujn mi klarigos baldaŭ.

Mortis amikino, kaj ŝia familio donacis al mi ŝian sendratan telefonon. La parol/aŭskultila peco estas aparte portebla ligate al la bazo per radio. Tiu estas numero tri.

Laste numero kvar. Komerca firmo petis ke mi eksperimente provu novan aparaton kiu donas aliron al ankoraŭ aliaj servoj de la kompanio. Mi uzu la aparaton sen lua pago, kaj raportu post kelkaj semajnoj.

Do per entute 72 klavoj nun mi havas la jenajn servojn:

1. Se dum mi parolas alia vokanto volas paroli al mi, mi ricevas signalon kiu permesas al mi teni la unuan konversacion kaj transiri al la dua, kaj reiri al la unua, kaj poste denove al la dua, ktp.

2. Memorilo tenas 18 ofte uzatajn numerojn, kiujn eblas voki per simpla premo de unu klavo aŭ du.

3. Mi kontrolas la daŭron de ĉiu konversacio sur la ekraneto.

4. Premante klavojn mi povas aranĝi esti vokata de la maŝino je fiksita horo, kvazaŭ vekhorloĝo.

5. Vizitonte amikojn aŭ Esperanto-centron, mi povas premi klavojn kiuj sendos al ties numero ĉiun vokon kiu venas al mia hejma numero.

6. Preminte alian klavon mi estas informata tuj pri la kosto de iu ĵusa konversacio.

7. Uzante kodon mi povas telefoni, kaj aranĝi, ke la kosto iru al la konto de specifa alia numero, ne al mia hejma fakturo.

8. La Esperanto-centro havas respondmaŝinon. Per eta aparato tiun maŝinon mi povas funkciigi tra iu alia (eĉ publika) telefono en la mondo kaj aŭskulti la mesaĝojn lasitajn en la maŝino.

9. Mi ricevas monate plenan liston de ĉiu konversacio pli longa ol 4 minutoj, kun la numero vokita, la daŭro, la dato kaj la horo.

10. Se dum konversacio mi volas private paroli kun alia persono en mia ĉambro sen ke la telefonata persono aŭdu, mi premas klavon.

11. Per klavo mi povas teni la vokinton dum mi serĉas informon aŭ personon. Dume ŝi/li aŭdas muzikon.

12. Se vokata numero estas okupita, aŭ ne respondas, poste mi povas reprovi per unu klavopremo sen memori la numeron.

13. Se mi havas la porteblan aparaton en la ĝardeno aŭ apuda strato mia amikino hejme povas atentigi min.

Kaj fine 14. Mi povas starigi barieron kiu ebligos ke nur mi per mia sekreta kodo uzu la aparaton.

Mi estas normala simpla homo, sed la sorto kondukis min en ĉi tiun labirinton de ege utilaj kaj foje mistifikaj fenomenoj ...

Will GREEN, Kanado

Tiu ĉi teksto aperis en la presita versio de MONATO en la jarkolekto 1994, numero 01, p. 13.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Will Green el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-05-07