MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

FILMOTONDRO

Dinomanio

Kiel mi eskapu de dinosaŭroj? Kial deziri eskapon de temo tiel interesa? Nu...

Mirindaj film-efektoj

Mi kun plezuro legis la sciencfikcian romanon Jurassic Park, Ĵurasa Parko, kiun oni ne absurde povus kompari kun similĝenraj romanoj de H. G. Wells. La aŭtoro, Michael Crichton [Mikel Krajtn], usonano, kvalifikita pri medicino, sperta pri fikcio (ankaŭ alinome), prezentis romanon kun estiminda intelekta enhavo, sciencaj informoj kaj diskutoj, intrigo kun diversaj motivoj, ĝenerale bonaj dialogoj kaj kredebla psikologio, kune kun variaj sensaciaj aventuroj. Unu el multaj frandaĵoj estas lia portreto de okjarulino kun la senkulpa egoismo de infano. La romano bongustigas per sensacio pripensindajn temojn: la rapide kreskantajn eblecojn de genetika artefarado, la danĝeron de trofacilanima uzado de tiuj eblecoj pro komercaj motivoj. Sciencistoj sukcesas rekrei, el praa DNA, diversajn dinosaŭrojn; impresario kreas plezurparkon kun ili; facilanimeco, plus krimo de unu persono, kaŭzas katastrofon. (Laŭ prelego, kiun mi aŭdis, rekrei dinosaŭrojn estas ankoraŭ neeble, sed nuntempaj esploroj sugestas, ke eble post 50-200 jaroj homoj vere povos rekrei pereintajn speciojn.)

Mi kun plezuro spektis la filmon samtitolan, unu el la brilaj spektakloj de la brila kreisto de sensaciaj spektakloj, Steven Spielberg. Sed la filmo plejparte ellasas la intelektan, psikologian kaj socikritikan enhavon de la romano, kaj simpligas la intrigon kaj motivojn ĝis (almenaŭ por mi) preskaŭ nekohereco. La granda merito de la filmo estas vere mirindaj film-efektoj: ravaj pejzaĝoj realaj aŭ de la artefarita ĵurasa praarbaro, dramecaj uzoj de komplikaj aparatoj, sed precipe la dinosaŭroj. Kelkaj antaŭaj filmoj montris dinosaŭrojn, ege anakronisme kun homoj; en Jurassic Park dinosaŭroj ekzistas kun homoj kun science klarigebla kaŭzo, kaj tiuj efektaj dinosaŭroj ŝajnas mirinde realaj, vivantaj, motivitaj. Oni vere sentas ilian grandecon, strangecon, fremdecon.

Dinomordoj ...

Sed, eĉ se mi kun plezuro spektis filmon, en kiu dinosaŭroj tiel brile realecaj ĉasas homojn, mi ne deziras, ke dinosaŭroj nun ĉasu min, kien ajn mi iras. En Britio nun oni apenaŭ povas viziti butikan kvartalon, sen renkontiĝo kun tiuj prabestoj. Estas multaj suveniroj de la filmo, kiuj aldonas ion al la 704 milionoj da dolaroj, kiuj rekordis pri vendo de kino-biletoj kaj ankoraŭ kreskas. Sed estas nun dinosaŭraj ludiloj el plasto, ligno, kaŭĉuko, pli-malpli reptiliaj; sed por etuloj, jen dinosaŭroj molaj, lanecaj, brakumeblaj kaj enlitigindaj konsoliloj! Kelkaj graŭlas, muĝas, ŝrikas, movas okulojn.

En britaj butikoj mi vidis dinosaŭrajn afiŝojn, librojn, balonetojn, puzlojn, notlibretojn, stampilojn, skrapgumpecojn, ĉefe por niaj infanoj. Sed mi rigardis tolojn, kaj jen dinosaŭra litkovrilo. (Kaj tiranosaŭro - ĉu tio vere donus trankvilajn sonĝojn?) Mi iris por riparigi mian brakhorloĝon, kaj tuj vidis plurajn tre malbelajn dinosaŭrajn horloĝojn. Virinoj dum jarcentoj amis sukcenon; sed mi ĵus vidis reklamon pri aŭtentika ĵurasparka sukceno - kolieroj, orelringoj - "licencitaj de la filmkompanio!" Kuketoj, kiujn mi konis dum jardekoj, subite iĝis, en novaj pakaĵoj, Dinomordoj! Aperis ankaŭ grandaj festaj tortoj en krudaj dinosaŭraj formoj. Agrablaj bombonoj, kiujn mi dum jaroj konis kiel "mini-ovojn", nun subite iĝis "dinosaŭraj ovoj" kvankam same etaj. Grava londona mod-ekspozicio ĵus lokis sin inter dinosaŭroj en la Naturscienca Muzeo.

... kaj pornosaŭroj

Mi legis, ke la filmo furoris ankaŭ en Usono, Kanado kaj pluraj eŭropaj landoj; kredeble la aldonaj dinosaŭraĵoj ankaŭ epidemias. Laŭ raporto, en Amiens, Francio, sciencistoj jam planas aranĝojn por prizorgi reaperontajn dinosaŭrojn, kaj en Germanio iu planas pornografian filmon kun "pornosaŭroj". Ĉu tio estas vero, mi ne pretendas scii, sed mi scias, ke kiam en Valencio mi komencis serĉi la kongresejon, mi preskaŭ tuj vidis butikon kun afiŝoj pri Jurassic Park, kaj tiranosaŭro denove rigardis min. Kaj mi revenis al mia kutima brita supermarkto, kaj trovis matenmanĝajn cerealojn kun dinosaŭroj; kaj en alia butiko, dinosaŭrajn ĵeleo-bombonojn ...

Amikino sendis al mi bildon - ĉi-foje vere belan - de vitra dinosaŭra skeleto, majstroverko de brila vitristo. Oni povas havi tro, eĉ de io bona. Sed mi persone, 69jara, havas konsolon meze de la nuna ne-evitebla moda manio: Kiam iu denove diras al mi, ke mi estas dinosaŭro, eble ĉar mi preferas poemojn fiksformajn, aŭ ne volas modifi la alfabeton, aŭ ne trompas la impostiston, ktp., mi povos diri, "Sed estas tre mode, esti dinosaŭro! Kaj atentu, ke mi ne ekĉasu vin: GRRRRMUUUUUAŬ!"

D-ino Marjorie BOULTON

(D-ino ne estas mallongigo de D-inosaŭro).


Tiu ĉi teksto aperis en la presita versio de MONATO en la jarkolekto 1994, numero 02, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Marjorie Boulton el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-05-07