MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

SUD-AMERIKO

Aŭdiĝas komuna voĉo

La kuba prezidanto Fidel Castro kunportis al la tria pintkunsido de ŝtatestroj okazinta en Salvador de Bahi'a, Brazilo, firman mesaĝon: Kial Sud-Ameriko ne rolas pli aktive en Unuiĝintaj Nacioj (UN)?

Kvankam la fina deklaro de la kunsido ne respondas la demandon, evidentiĝis, ke multaj sektoroj en tiu mondregiono pli kaj pli demandas la samon.

Dum la lastaj jaroj la Sekureca Konsilio de UN kun Usono ĉekape diktas la sekvendan aglinion de tiu internacia organo, eĉ pri aferoj ne preskribitaj en la ĉarto de UN por la Sekureca Konsilio.

La faktoj demonstras, ke la mondon regas la grandaj potencoj, kiuj ĉiam pli emas rezolucii per pordofermitaj kontaktoj kaj eĉ ne adekvate informas pri sia agado. Pri tio la ĝenerala asembleo de UN restas kiel unu plia spektanto neniopova. Siaflanke, Sud-Ameriko restas for, malgraŭ tio, ke ĝi havas 400 milionojn da loĝantoj. Ĝi ne posedas eĉ unu konstantan reprezentanton en la Sekureca Konsilio. La nunaj tempoj postulas ŝanĝojn. Se vere oni alstrebas pli justan mondordon, antaŭkondiĉo nepra estas transformi la nunan strukturon de UN. Sud-Ameriko kiel parto de la tria mondo ne plu restu marĝene. Same validas por Afriko. Se ne eblas multon ŝanĝi pro evidentaj motivoj kaj plej diversaj interesoj, almenaŭ oni konsideru la rajton de la malriĉaj mondregionoj havi reprezentanton en organo, kiu decidas gravajn problemojn de la nuna vivo.

Jen mesaĝo portita de Kubo al Brazilo okaze de la ŝtatestra renkontiĝo. Cetere, la fina deklaro tie naskiĝinta estas favora signo de sud-amerika sento komuna, malgraŭ la diferencoj.

Maritza GUTIÉRREZ

Tiu ĉi teksto aperis en la presita versio de MONATO en la jarkolekto 1993, numero 12, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Maritza Gutiérrez el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-05-07