MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

MATEMATIKO

Nova gaela numerala sistemo

La monata fakrevuo Gluais ("Gloso") en la gaela, temanta pri leksikografio kaj vortaroj, eldonata en Belfasto, Nord-Irlando, kutime publikigas artikolojn en la du ĉefaj variantoj de tiu kelta lingvo, nome irlanda kaj skotgaela. Ĝi iom unike kvazaŭ traktas la du idiomojn kiel unu lingvon. Tio multe vastigas la kampon de gaela filologio, kaj firme enkadrigas tiun neglektitan lingvon en la ĝeneralan eŭropan kulturon.

Gluais antaŭ nelonge havis interesan artikolon pri nova numerala sistemo por la skotgaela lingvo. La parolataj keltaj lingvoj uzas, en numerado post dek naŭ, ne la decimalan sistemon, sed la pli antikvan bazitan sur la nombro dudek. Spuroj de tiu malnova sistemo troviĝas ankoraŭ en kelkaj nekeltaj eŭropaj lingvoj, ekzemple en la franca kaj dana, kaj en biblia angla.

Dudeksistema kalkulado estigas ege longajn kaj komplikajn nombrojn: 77 iĝas "tri dudekoj kaj dek sep", 283 iĝas "ducent kvar dudekoj kaj tri". Grandaj ordaj numeraloj estas eĉ pli timigaj; ekzemple 149a fariĝas en gaela "la naŭa post la sep dudekoj", kaj tiel plu. Lernejanoj ofte trovas tiajn numeralojn tre malfacilaj, precipe en aritmetika kalkulado.

Ekde longe en Irlando oni uzadas en la lernejoj, kaj ĉie en la normala vivo, multe pli facilan decimalan sistemon, similan al tiuj de la greka kaj de la latinidaj lingvoj. En 1914, estis proponita al la Gaela Akademio en Skotlando, similan decimalan sistemon, sed ĝi neniam estis akceptita. Nun la skotoj edukadaj instancoj enkondukas sistemon, kiu estas kvazaŭ kompromiso inter tiu el 1914 kaj la moderna irlanda. Pluraj skotaj verkistoj kaj aliaj uzantoj kontraŭstaras la enkondukon de tiu ĉi nova metodo, sed edukistoj argumentas, ke la antikva ne plu taŭgas por instrui matematikon en komputila epoko. Tamen, en la parolata lingvo, kaj en nematematikaj situacioj kaj kuntekstoj, uziĝos la tradicia sistemo.

Garbhan MACAOIDH

Tiu ĉi teksto aperis en la presita versio de MONATO en la jarkolekto 1993, numero 11, p. 21.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-05-07