MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Kaj la suno haltis ...

Kiam Immanuel Velikovski, rus- kaj jud-devena usona psikiatro, poligloto, ekzegezisto, k.a., lanĉis en 1950 sian verkon Worlds in Collision, li vekis grandan intereson ĉe la ĝenerala publiko kaj grandan polemikon ĉe la sciencistaro. Temis pri tezo, ke la katastrofaj naturfenomenoj lige kun la elmigro de la hebrea gento el Egiptio - priskribitaj en la Biblio - ne estas nur fantaziaĵoj, sed historiaj eventoj kaŭzitaj de kosma perturbo.

Hodiaŭ, post kvardek jaroj, nia senkompara André Cherpillod resumas kaj revivigas tiun polemikon komentante la tezon kaj aldonante al ĝi el siaj propraj grandaj lerto kaj sperto sur la tereno de antikvaj lingvoj kaj antikvaj skribaĵoj. Li ankaŭ sukcesas mem reprodukti la originalajn terminojn kaj skribsimbolojn per speciala komputila programo. Kelkaj klaraj skizoj trafe ilustras la kosmajn situaciojn, sur kiuj baziĝas lia tez(ar)o.

Multnombraj legendoj kaj tradicioj de multaj popoloj tra la mondo indikas, aŭ ŝajnas indiki, ke la planedo Venuso subite aperis en la ĉielo dum la homa historio, kaj sekve estus iel-tiel la granda "kulpulo" pri ĉiuj aluditaj katastrofoj.

Tamen, precize tiu ĉi astronomia fundamento de la disputata demando estas kaj restas la malforta aĥila tendeno, kiu decidas inter fantazio kaj teorio, same ĉe ambaŭ aŭtoroj. Por Velikovski la "vualita planedo" estas parto iel forŝirita el la kolosa planedo Jupitero, kaj per ĉirkaŭvojo lokiĝinta en sia aktuala orbito. Por Cherpillod ĝi estas grandega kometo, veninta el la spacego kaj definitive kaptita de nia suno, por tie fariĝi unue la brileganta "maten- kaj vesper-stelo" de tradicio kaj poste transformiĝi en la aktualan planedon Venuso. Neniu el tiuj du scenaroj estas vere pravigebla; certe ne laŭ aktualaj scioj. Cherpillod cetere mem iom konscias, ke liaj klarigoj ne "algluas" pli bone ol tiuj de Velikovski, ĉar en iu alineo li nomas ĝin neŭtrale nur "astro".

Multaj el liaj eksplikoj pri la bibliaj eventoj, kiel la ekhalto de nia suno dum preskaŭ tuta plia tago (Joz: 13), kun akompana inversigo de la teraj polusoj (renverso de la mondo) estas detale kaj abunde eksponitaj. Sed kompreneble ne ĉiuj klarigoj povas havi saman pezon. Ekzemple lia klarigo pri la manao, kiu falis ĉiutage (escepte de sabato) el la ĉielo, por nutri la hebrean popolon, kaj tio dum kvardek jaroj, trostreĉas la bonvolon de la leganto.

Plej kompetenta Cherpillod montras sin rilate al analizado kaj interrilatigado de la diversaj antikvaj kalendaraj sistemoj. Des pli mirigas min, ke li nenie enkalkulas la ĉefan verkon de Velikovski - Ages in Chaos (hodiaŭ jam elkreskinta ĝis serio de ses libroj) - en kiu la eminenta scienculo firme demonstras, ke en la egipta kronologio troas 600 jaroj, pro fuŝaĵo de iu egipta pastro-kronikisto.

Impresas malagrable kaj mallojale, ke la aŭtoro ne preterlasas okazon por elkraĉi galon sur ĉio, kio rilatas al la kristana doktrino ĝenerale, kaj al la katolika eklezio speciale. Se estas vero, ke amo ofte blindigas, malamo faras tion eĉ pli. Precipe en sciencaj pritraktoj oni zorge distenu koron kaj cerbon; se ne, suferos la objektiveco.

Unu plian fojon André Cherpillod regalas nin per nekutima frandaĵo, bakita en lia tute apartstila filologia kuirejo... eĉ se li manifestas fortan emon rigardi siajn ingrediencojn nur strabe.

Manuel HALVELIK

André Cherpillod: Kaj la suno haltis ... Katastrofismo en la folkloro de la popoloj - Eldonis la aŭtoro, 1993. Prezo ĉe FEL 270 BEF.


Tiu ĉi teksto aperis en la presita versio de MONATO en la jarkolekto 1993, numero 11, p. 23.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Manuel Halvelik el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-05-07