MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Noticoj

Malkopiilo

Baldaŭ aperos fotokopimaŝino kiu kapablos reutiligi la saman paperon multfoje. Japana kopimaŝinfabrikanto Ricoh jam konstruis provekzempleron de maŝino kiu purigas paperon, forprenante la inkon de fotokopiiloj kaj laseraj eltajpiloj (fiksitan per varmo) per ĥemiaĵoj kaj varmo. Ĝi purigas minute po tri A4-foliojn, kaj eblos reuzi la paperon plurfoje, ĝis ĝi fizike difektiĝas.
Joel BROZOVSKY

Repatrujiĝo

Pli ol 3000 judoj ricevis la eblecon repatrujiĝi al Israelo danke la internacian kristanan fonduson pri helpo al judoj "Aven-Ezer". Tiucele la fonduso luis la oceanŝipon Dmitrij Ŝostakoviĉ. Ĉiusemajne ĝi iras de Odesa (Ukrainio) ĝis Hajfa (Israelo) kaj reen. La fonduso planas malfermi sian reprezentejon en ukraina ĉefurbo por diversflanka kunlaboro kun la Juda Konsilio de Ukrainio.
Araneo

Malfermiĝas nova vojo

Post la divido de Jugoslavio, malnova balkana drogaĉo-vojo, kiu kunligis Turkion, Bulgarion, Jugoslavion kaj Okcidenton, malaperis. Aŭ pli bone dirite, ĝi redirektiĝis tra Rumanio. Lastatempe tie oni malkovris la plej grandan kvanton de kokaino, kiu iam eniris Rumanion. Temis pri 99 kg de plej pura kokaino kun valoro de pli ol 600 milionoj da usonaj dolaroj. La drogaĉo troviĝis en kvar statuetoj importitaj el Venezuelo. Nur post x-radia esplorado riveliĝis la narkotaĵo.
Gheorghe SALAHURA

Visa en Moskvo

En oktobro estis solene inaŭgurita en moskva hotelo Metropolj la unua rusa monaŭtomato. Povas uzi ĝin ĉiuj posedantoj de Visa-kreditkartoj. Visa tamen antaŭvidas seriozajn problemojn pro la malbona stato de la lokaj elektronikaj konektoj.
NikSt

Eŭropo-kurso

En la popola altlernejo de Karlskoga, Svedio, okazas kurso pri Eŭropo idehistorie, historie, politike kaj etnologie. La laborlingvoj estas la sveda, angla kaj esperanta. La kurso daŭras ĝis la mezo de majo 1994.

Ukraina inflacio

La inflacio en la unuaj kvar monatoj de 1993 egalis en Ukrainio 675 %, laŭ takso de la Ukraina Unio de Entreprenistoj.
Araneo

Nova turka vojo

La milito en la jugoslaviaj idŝtatoj baras la turkajn gastlaboristojn revenantajn en Turkion. Nova vojo kondukas nun tra Hungario kaj Rumanio. Sed tie la kapacito de la limkontrolejoj estas malalta. La turkoj atendas pli ol 40 horojn.
Juhász KÁROLY

Jerusalemaj stratnomoj

En Pisgat-Zeev, nova distrikto de Jerusalemo oni nomos la novajn stratojn ne plu laŭ elstaraj mortintaj homoj, sed laŭ la okcidenta zodiako. Du nomoj el la dek du tamen mankos: kankro, ĉar en multaj lingvoj ĝi estas homonimo de kancero, kaj virgo (en la hebrea ,virgulino') "ĉar la religia loĝantaro povus malŝati ĝin". Tamen post vasta enketado inter religiuloj evidentiĝis ke ili ne esprimis malagrablajn sentojn rilate la virgulinon. Male, laŭ kelkaj ,ĝemeloj' vekas malplezuran senton.
Eŭgenia RUBIMOV

Cymbeline

En julio kaj aŭgusto en ses landoj estis montrata Cymbeline de William Shakespeare, komuna spektaklo de universitataj teatroj. La ideo naskiĝis en la franca universitato Besancon. En Cymbeline aktoris cent personoj el Francio, Belgio, Britio, Rumanio kaj Litovio. Ĝi estis unu el la plej grandaj projektoj en la historio de eŭropa teatro. La foto montras eron el la prezentado en Vilnius.
Laimius STRAŽNICKAS

Eksterlanda komerco malkreskas

En la unua duonjaro de 1993, laŭ statistikaj informoj de la rusa Goskomstat, la eksterkomerca spezo de Ruslando atingis 27,2 miliardojn da usonaj dolaroj, 22 % malpli ol tiu por simila periodo de 1992.
N. STEPANOV

Tiu ĉi teksto aperis en la presita versio de MONATO en la jarkolekto 1993, numero 10, p. 4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de div. el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-05-07