MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

SARAJEVO

La fino de la mondo komenciĝas en Sarajevo

Mondo sen Oriento, mondo sen Okcidento

La loĝantoj de Sarajevo havas multajn bonajn kialojn por interesiĝi pri mondpolitiko nun, kiam ili ankoraŭ havas tempon. En neniu alia loko la homa vivo kaj la homa tempo taksiĝis tiel malalte. La cetera mondo devus ne ignori la lecionon de tiu ĉi popolo, kiu per unu piedo jam enpaŝis sian tombon ...

Kiam la rusoj invadis Pragon, la rezistantaj ĉeĥoj demonstris sian humursenton ŝercante pri Winnetou, konsiderata kiel la lasta bona ruĝa kamarado. Kiu do ludis la rolon de la lasta bona blanka kamarado por ni, kiam la Popola Armeo de eks-Jugoslavio enmarŝis Bosnio-Hercegovinon post la retiro de siaj trupoj el Slovenio kaj Kroatio, por celi per siaj kanonoj ĉi-foje niajn urbojn? La sieĝata Sarajevo, senigita de siaj telefonaj kaj emociaj komuniklinioj, nun kredas ke la bonaj ,blankaj' kamaradoj estis nur elpensaĵo, kaj ke la mondo estus nepre pli feliĉa se tiuj ĉi lando kaj urbo estus forviŝitaj de la surfaco de nia planedo.

Tiu ĉi elreviĝo estis amara, preskaŭ tiel dolora kiel la perdo de patroj, patrinoj, fratoj, kaj de la mil kvincent infanoj kiujn mortigis la raketoj de Karaĝiĉ. La elreviĝo estas tiel amara, tiel dolora ke ĝi jam konsciigas la loĝantojn de Sarajevo, multe pli frue ol ĉiujn aliajn, ke la mondo atendanta nin je la militfino estos mondo sen moralaj valoroj - ĉu temas pri la valoroj en la Sanktaj Skriboj de la grandaj religioj, ĉu pri tiuj sankciitaj en la ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj.

Tiu juĝo povas ŝajni multe tro severa, sed nur al tiuj kiuj ne vidis misilon alteriĝi dek paŝojn antaŭ ili kaj mortigi patron kiu eliris dehejme kun sia filino, kiuj ne vidis tiun knabinon fali plorkrie sur lian korpon: "Paĉjo, paĉjo"... La knabino aĝas dek aŭ dek du: ŝi portos la bildon en sia memoro dum duonjarcento, eĉ ĝis la fino de sia vivo. Kompreneble, nur se ŝi transvivos la nunan sieĝon.

La elreviĝon akompanas miro: kio okazis al tiuj landoj kiuj tiel fiere parolis pri homaj rajtoj? Kial ili subite forgesis ke la rajto vivi estas la fundamento de ĉiuj aliaj rajtoj? Aperas multaj klarigoj, kaj la publika opinio, influata same de amikaj babiloj kiel de amas-informiloj, tute ne estas unueca.

Iuj radikaluloj volas situigi la temon de homaj rajtoj en la kuntekston de politika manipulado kaj cerbo-lavado, kiuj celas naivan publikon. Aliaj, kun prefero al historiaj klarigoj, elfosas malnovajn mapojn de la Balkanoj kaj lupeas en ili spurojn de interes-zonoj, konfesas ke ili surpriziĝas pri la granda reteniĝemo de Italio, kaj laŭdas tiujn landojn kiuj akceptis bosniajn rifuĝintojn kun malfermitaj brakoj.

Fine, iuj juĝas ke la malapero de Orienta Eŭropo kondamnis ankaŭ Okcidenton al malapero. Se konsideri ke Bosnio-Hercegovino situas sur la rompolinio kiu iam disigis la okcidentan kaj orientan branĉojn de la Romia Imperio kaj lastatempe dislimis la interes-zonojn de Rusio kaj de la okcidentaj potencoj, tiuj ĉi observoj, faritaj en ŝirmejoj dum bombatakoj aŭ en kafejoj dum la mallongaj momentoj de ŝajna trankvilo, pruvas la akran sentemon de la popoloj en niaj landoj.

"Pro la malapero de la Varsovia Pakto kaj de Sovetio" diras emerita profesoro pri sociologio "Okcidento perdis gravan militan kaj politikan rivalon, kio endanĝerigis ĝiajn spiriton kaj forton, bazitajn sur la principo de konkurado. Ĉar ne ekzistas ankoraŭ aktiviga principo de interna konkuro, ĉiuj politikaj meĥanismoj daŭre funkcias kvazaŭ Granda Malamiko ankoraŭ ĉeestus."

Inĝeniero, nun laboranta ĉe la Departemento pri Civitana Defendo, konsideras ke la bosnia milito estus finiĝinta en du semajnoj se la du superpotencoj ankoraŭ ekzistus: "Timante perdi influon favore al la alia bloko, Okcidento eldirus aron da tre klaraj minacoj, kaj trudus al Miloŝeviĉ retiri siajn trupojn. Kaj ni evitus ĉion ĉi."

Ne estas multaj rus-ŝatantoj en Sarajevo; ili nombras pli je la alia flanko de la fajrolinio. Eĉ niaj maldekstraj partioj malofte submetis sin al Kremlo. Do, tiuj ĉi aludoj al Sovetio estus malfacile interpreteblaj kiel nostalgio pri la "bonaj malnovaj tagoj". Ili prefere indikas la konsciiĝon de la ĉi-tieaj homoj pri tio ke Okcidento ne respondas al la bildo kiun ĝi ŝatis projekcii pri si kaj kiun ni volonte reprojekciis al ĝi. Tio instigas la homojn serĉi la klarigon de ĉi tiu ŝanĝo en la lasta granda kataklismo historia, la disfalo de la sovetia bloko.

Tiel longe dum ekzistis du sendependaj fajrobrigadoj, ili ambaŭ strebis estingi la fajron antaŭ la alveno de la alia. Nun oni lasas la fajron elvastiĝi, kaj la fajrobrigadistoj alvenas kiam ĉio forbrulis, ĝustatempe por observi la subcindrajn braĝojn. Multaj sarajevanoj ne atendas vidi la fajristojn antaŭ ol tuta Bosnio forbrulos ĝisgrunde.

La sinteno de la internacia komunumo al la bosnia tragedio renversis ĉiujn niajn akceptitajn ideojn pri la mondo, pri Eŭropo kaj niaj najbaroj. La bosnianoj esperis ke la kreo de forta Eŭropa Komunumo profitigos ankaŭ ties najbarojn. Nun ili ekdubas pri la estonteco de la komunumo, kaj demandas sin ĉu la nunaj problemoj ne estintus pli rapide solvitaj se la geostrategia situacio restus senŝanĝa, aŭ se Okcidento almenaŭ estus pli bone preparita por ĉi tiu kataklismo.

Sed la mondo estas tia - ĉiu ŝtato provas solvi siajn proprajn problemojn kaj prepariĝi por la venontaj. Dume la misiloj daŭre pluvas en Sarajevo. La kaŝpafistoj kaj raket-ĵetiloj de la ĉirkaŭaj montetoj haltigis la enterigojn en la malnova tombejo, dum la nova tombejo, malfermita lastjare, kovras areon de du hektaroj, etendiĝas tra futbalejo, kaj jam proksimiĝas al la detruitaj sportcentro kaj stadiono, kie, antaŭ kelkaj jaroj - kvankam al ni ŝajnas jarcentoj - Juan Antonio Samaranch oficis ĉe la malfermo de la Olimpikaj Ludoj.

Hamza BAKSIĆ

Tiu ĉi teksto aperis en la presita versio de MONATO en la jarkolekto 1993, numero 10, p. 8.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-05-07