MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Noticoj

Esperanto sen peno

Tajpi Esperanton komputile, uzante la ĝustajn supersignojn, ne plu estas problemo. "Komputila Rondo" (KompRo) ofertas TrueType-karaktrarojn (TTF) kiuj sen helpprogramoj estas uzeblaj de ĉiuj Windows-programoj kiuj subtenas TTF. Disketo kun tiuj karaktraroj estas akirebla ĉe la redakcio de KompRo kontraŭ 10 germanaj markoj. Kiu mem volas adapti ekzistantan karaktraron povas tion fari per Fontographer kaj FontMonger. Priskribo kiel fari tion aperis en la broŝureto "Kolekto 2 de interesaj artikoloj", akirebla ĉe KompRo aŭ ĉe FEL. Ĝi enhavas ĉiujn metodojn iam prezentitaj en la KompRo-informiloj por havigi al si la Esperanto-literojn sur DOS-, Windows-, Macintosh- kaj Atari-komputiloj.

Adreso de KompRo: Bornkamp 12, D-22043 Hamburg; telekopiilo + 49 40 656 06 59; bultenejo + 49 40 689 61 10; elektronika poŝto kompro@kaihh.hanse.de.

Krimoj kontraŭ infanoj

Kelkaj krimoj perturbis la someran pacon de la germanoj komence de aŭgusto. Unue malgranda knabo malaperis - verŝajne forrabite - en butikumejo praktike tuj apud sia patrino. La knabeto, havanta nur unu kaj duonan jarojn, estis simple senbrue forportata. Oni timas fatalon plej malbonan.

Dua krimo iom simila okazis mallonge antaŭe. Kiam patrino haltigis sian aŭton antaŭ semaforo, viro el la sekva aŭto elsaltis, kuris al ŝia aŭto, malfermis malantaŭan pordon kaj, apenaŭ kredeble, forŝtelis ŝian bebon. Pli mirige, la bebo estis retrovita iom pli poste elmetita sur herbejo.

PEJNO Simono

Urbo de la scienco

En julio okazis en Recife, Brazilo, la 45a jarkunsido de la Brazila Societo por la Progresigo de la Scienco. Prezentiĝis pli ol 4000 verkoj kaj ĉeestis pli ol 15 000 vizitantoj. Diversajn temojn oni diskutis: tersekecon, rasismon, malsatmizeron, etikon kaj, ĉefe, vivkvaliton. Kadre de la kunsido malfermiĝis la 1a Expocibncia, en kiu pli ol cent ekspoziciantoj, el privataj kaj ŝtataj esplorinstitutoj, montris avangardajn produktaĵojn kaj sciencajn procezojn, ĵus disvolvitajn aŭ ankoraŭ esploratajn.

Henrique Anselmo Silva BRAGA

Nefumanta registaro

Litovio havas la unuan nefumantan registaron. Ministro pri sanprotektado Jurgis Bredikis antaŭ nelonge invitis siajn kolegojn eviti fumadon. Li ĝoje deklaris, ke ĉiuj ministroj pozitive reagis al lia propono kaj ke neniu ministro de Litovio plu fumas.

Laimius STRAŽNICKAS

Eminenta svatistino

Kiel "eminenta svatistino" estas nomumita Liu Jinying de la urbestro de Tianjin, Ĉinio. La lastajn dek jarojn ŝi fervore helpis 18500 homojn kiuj serĉis partneron. 1105 paroj geedziĝis sub ŝia svatado. Ŝi helpis ankaŭ al elmigrintaj ĉinoj ekz. en Usono, Kanado, Aŭstralio, Singapuro kaj Hongkongo kiuj deziris edzinigi junulinojn el la ĉina ĉeflando.

Tan DEHONG

Senlaboreco

Komence de junio en Rumanio estis pli ol unu miliono da senlaboruloj, kio egalas al 9,3 centonoj de la rumana loĝantaro. El tiu ĉi nombro proksimume 600 000 estas virinoj.

Gheorge SALAHURA

Radio Budapest

La esperantlingva programo de Radio Budapeŝto ŝanĝiĝis. De nun ĝi estas aŭdebla lunde de 16.30 h ĝis 17 h en la radio Barto'k. Tial ankaŭ la ultrakurtondaj frekvencoj ŝanĝiĝis. Oni trovas la dissendon en Hungario inter 66-73 megahercoj.

Karlo JUHASZ

En Krasnojarsk, Ruslando, la plej granda produktanto de porarmila plutonio, estis haltigitaj du nukleaj reaktoroj, produktantoj de plutonio-239. Per oficiala premado de butono la produktilo de materialo por nukleaj bomboj estis haltigita. (Foto: ITAR-TASS).

N. STEPANOV

Dumiljaraj urboj

Estis kreita en Jerusalemo grupo "Patriarkoj de la civilizo - por defendo de la civilizo". La ideo estas unuigi ĉiujn urbojn de l' mondo kies aĝo estas pli ol 2000 jaroj. La grupo sendis leterojn al la urbestroj de multaj dumiljaraj urboj. Pozitivajn respondojn oni ricevis el Aleksandrio, Romo, Ateno, Taŝkento kaj Samarkando.

Ne estas dubinde, ke tia ĉi ideo de la amikeco de la plej malnovaj urboj estos fruktodona. Sed ne ĉiuj respondis al la leteroj. El Sirio kaj Irano, kie ankaŭ ekzistas tre antiklvaj urboj, venis nenia reago. Ĉu eble pro tio ke la iniciato venis el Jerusalemo?

Eŭgenia RUBIMOV

Rumana AVI

La 1an de julio Rumanio enkondukis la aldonvaloran imposton (AVI). La plej alta tarifo estas 18 %; por kelkaj nutraĵoj oni aplikas nur 6 %. Tio signifas, ke estis prezaltiĝo de ĝis 18 %. La sistemo estas nedezirata de mal- kaj mez-grandaj komercistoj, sed bona por la aĉetantoj. La rumana ŝtato ja nun povas bone kaj rigore kontroli la agadon de la komercistoj.

Gheorghe SALAHURA

Tiu ĉi teksto aperis en la presita versio de MONATO en la jarkolekto 1993, numero 09, p. 4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de div. el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-05-07