MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

ESTONIO

Hejmen la rusoj ...?

Jam de jaroj daŭras inter Estonio kaj Rusio politikaj intertraktadoj, por ke i.a. foriru la rusa armeo el estona teritorio. Estonoj esperas al venko de rajto kaj justeco, sed opinias ke Rusio intertraktas nur pro tio, ke restu eksterlanda influo. Tiel daŭras ludo de kato kaj muso.

Laŭ estona vidpunkto imperiaj fortoj penas kaŝi siajn verajn ambiciojn kaj movi antaŭen t.n. Baltan karton, samtempe lezante homajn rajtojn. Okcidento scias, ke demokratio estas en Rusio malforta kaj pro tio ĝi ne kuraĝas defendi la postulojn de estonoj. Estona delegacio de intertraktadoj celas internacian konferencon sub egido de UN aŭ Eŭropa Komunumo, por ke decidiĝu pri konkretaj datoj de forigo de rusa armeo el Baltaj landoj.

Rudio reagis tre forte. La plej bona ekzemplo pri tio estas propaganda kampanjo kontraŭ baltaj landoj, kiu pravigas ĉeestonde rusaj taĉmentoj. Tamen estonaj argumentas, ke Rusio devus fine kompreni, ke oni ne povas postuli de liberiĝinta lando, post ĝia liberiĝo, ke tiu garantiu al kolonistoj ĉiujn antaŭajn privilegiojn. Kompreneble, ne ĉiuj kolonistoj rilatas al Estonio malamike! Multaj el ili sincere subtnas estonan suverenecon, multaj el ili ne komprenas politikon kaj volas nur manĝi, trinki, kaj havi ie vivlikon. Por estonoj, rusaj estroj devus sian samnaciulojn alvoki reen al sia patrujo. Tiu ĉi paŝo ebligus: 1) montri ke nek rusa registaro, nek popolo plu havas ambiciojn pri grandigo kaj restaŭro de la imperio, 2) akcentigi ke Rusio intencas fondi demokratan justecan ŝtaton, kiu estas malfermata al amikaj interrilatoj kun aliaj popoloj, 3) restaŭri fizikan kaj spiritan potencon en Rusio.

Helju VIIRES

Tiu ĉi teksto aperis en la presita versio de MONATO en la jarkolekto 1993, numero 09, p. 9.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Helju Viires el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-05-07