MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

OPINIO

Ĉu reiri al naciaj radikoj?

Dum 40 jaroj de t.n. socialisma sistemo en orienta kaj meza Eŭropo, oni povis vidi multajn strangajn kaj eksterordinarajn principojn. Interalie oni povas diri pri troigita burokrata sistemo kvazaŭ prenita el la fama libro de George Orwell 1984, stranga ŝtata organizo kaj kelkaj strangaj konstituciaj principoj.

Manipulado per "popolo"

Unu el tiuj principoj estas la t.n. unuigo de nacio. La konstituciaj leĝoj kaj normoj de komunismaj landoj estis konstruitaj tiamaniere, ke kvankam oni formale ne povas diri pri leĝa diskriminacio de naciaj minoritatoj, legante iliajn konstituciojn oni povas preskaŭ en ĉiu ajn paĝo vidi esprimojn kiel "la sovetia popolo", "pola popolo", aŭ simple "popolo" kun substreko, ke temas pri ĉefe reganta(j) popolo(j), ne pri naciaj minoritatoj aŭ malplimultoj.[1]

La tiaman situacion de homoj, kiuj apartenas al malplimulto aŭ minoritato, oni povas taksi kiel diskriminacion. Tio estas des pli terura, ĉar la diskriminacio estis ne formala - formale ja la tuta popolo havas la samajn rajtojn - sed fakta. Sufiĉas mencii la situacion de hungaroj en Rumanio, poloj en Ĉeĥio, ukrainoj en Pollando, ktp. Eĉ pli diskriminaciataj estis popoloj, kiuj havas tute aliajn kutimojn aŭ alian religion ol ĝenerale/oficiale uzata en la lando, en kiu ili loĝas; ekzemple judoj aŭ islamanoj.

Pli da naciaj movadoj

La sistemo rompiĝis kaj la tempo ŝanĝiĝis, sed la problemaro restas. Tamen oni observas pli kaj pli aktivan agadon de naciaj minoritataj movadoj en orient- kaj mez-eŭropaj landoj. La agado estas des pli interesa, ĉar la ĉefaj aktivuloj de diversaj naciaj movadoj estas gejunuloj, kies gepatroj aŭ geavoj apartenas (aŭ apartenis) al naciaj malplimultoj aŭ minoritatoj. Ili intencas flegi la kulturon, nacian lingvon, religion, ktp. Ofte ili estas infanoj de homoj, kiuj tute ne konfesis sian veran gent-apartenon pro timo. Kaj ofte observeblas eksterordinara fenomeno, ke la gepatroj ekkonas sian propran tradicion kaj lingvoj de la propraj infanoj.

Multaj sociologoj dubas, ke tio estas nur fascino je iuj fremdaĵoj, sed ne vera volo de kulturflegado. Oni povos tion pritaksi post kelkdekaj jaroj, kiam plenkreskiĝos la infanoj de la hodiaŭaj aktivuloj. Sed, ke tiuspecaj movadoj ekzistas kaj kunigas ĉefe gejunulojn, oni povas rimarki dum diversaj naciaj kaj religiaj festoj. Lastatempe oni povis vidi en Varsovio, kie okazis solenaĵoj okaze de la kvindeka datreveno de la mortigo de varsoviaj judoj fare de hitlera soldataro.[2] Pro tio, ke antaŭe tiu formo de evento tute ne estis imagebla, tio estis granda demonstro kontraŭ la faŝismo kaj antisemitismo, en kiu krom mondfamaj politikistoj (la pola Lech Walensa, israela I. Rabin, usona Al Jore) partoprenis granda grupo da judaj gejunuloj.

Kiuj estas la kaŭzoj de tiu disvastiĝo de diversaj naciaj grupoj? Unuavice la ŝanĝoj en la sistemo, pro kiuj la homoj ricevis la rajton diri "Mi apartenas al jena nacio, kaj mi deziras agi por mia nacio". La dua afero estas, ke oni povas trakti tiun specon de agado kiel reagon kontraŭ la kreskanta netoleremo kaj influoj de dekstraj kaj naciismaj movadoj, kiuj pli kaj pli aperas kaj estiĝas pli kaj pli danĝeraj por tuta Eŭropo.

Alinacianoj daŭre suferas

Ĉu agadi en tia ĉi organizaĵo estas facila en postkomunismaj landoj? Formale oni havas ja pli da rajtoj por fondi organizaĵon. Sed fakte la situacio de "alinacianoj" ne multe ŝanĝiĝis. Plej malfacile estas por minoritatoj loĝantaj en lando, kiu estis kelkfoje malamika al ĝi pro historiaj kaŭzoj. Oni povas tion ekzemple diri pri germanoj en Pollando, pri poloj en Litovio, kaj pri turkoj en Bulgario. Tiuj gentoj jam dum kelkaj jarcentoj batalas unu kontraŭ la aliaj kaj inter la homoj tiel kreskis antaŭjuĝoj, kiujn oni hodiaŭ ne povas facile forigi. Ankaŭ malfacile estis por malplimultoj en landoj, en kiu oni dum la komunisma epoko tute ne parolis pri tiaj ĉi problemoj. Oni ankaŭ povas vidi similajn eventojn en iama GDR, kie post la "falo de la muro", la orient-germanoj devis akcepti multajn laboristojn el diversaj landoj, kun samtempa rapida malboniĝo de la vivcirkonstancoj, pro kio fine eksplodis la dekstra terorismo.

La rolo de la ŝtato

La dua problemo, krom reagoj de ordinaraj homoj, estas la agado de la registaro koncerne la minoritatan problemon. Oni povas diri, ke post la falo de komunismo en iu ajn orient-eŭropa lando, ĝia parlamento ne sukcesis starigi leĝojn por garantii la rajtojn de naciaj minoritatoj. Tia problemo simple ne ekzistas por ŝtataj organoj. Tio povas esti la bazo por kreiĝo de ekstrem-dekstraj kaj naciismaj organizaĵoj kaj kaŭzi konfliktojn kun la loka (aŭ ĉefa) popolo. Ekzemple tiu situacio okazis kelkajn monatojn antaŭe kun la germanoj en Pollando. La ŝtato ne influas al la homoj montrante la veran kulturon kaj vidpunktojn de naciaj minoritatoj, kaj edukante la lokan (aŭ ĉefan) popolon. Oni povas tion fari per la subtenado de minoritataj kulturcentroj, folkloraj festivaloj, komunaj infanferilokoj, eldonado de libroj en naciaj lingvoj ktp.

Oni tamen povas konstati, ke la registaroj pli kaj pli komencas konsideri minoritatajn problemojn. Interesa ekzemplo estas la menciita varsovia solenaĵo, kiun oni povis spekti en la televido kaj aŭskulti en la radio. Per tiu agado, ordinaraj homoj simple povis vidi, ke la registaro ne neglektas la problemon kaj korektas siajn agadojn mem. Ĉu tamen tio estas nur popularista gesto, ĉu jam iu nova ĝenerala politiko? Ĉiel ajn certas nur, ke nuntempe estas la naciistoj kiuj fartas bonege ...

[1]. Por diferencigi inter "malplimulto" kaj "minoritato" mi baziĝis sur la libro de Maciej Wnuk: Ne nur pri komunismo (Varsovio, eld. NEPO, 1991). En tiu oni uzas la vorton "malplimulto" por nacioj, kio reprezentas pli ol 1% el la loĝantaro de lando, dum "minoritato" malpli ol tiu centono.

[2]. La 19an de aprilo 1943 en la varsovia juda kvartalo komenciĝis ribelo kontraŭ la germana SS-soldataro kaj polico. Tiun ĉi daton oni kelkfoje pritaksas kiel simbolan daton de la neniigo de polaj judoj fare de la germanaj okupantoj.

Sylvia BRYLSKA

Tiu ĉi teksto aperis en la presita versio de MONATO en la jarkolekto 1993, numero 08, p. 12.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Sylvia Brylska el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-05-07