MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

SEMAJNO 1978

Al la versio por poŝtelefonoj

En 1978 Stefan Maul presigis provnumeron de SEMAJNO, 40-paĝa numero DIN A4-formata, nigre-blanke ilustrita, kun kontribuoj pri terorismo, pri la olimpiaj ludoj en Moskvo en 1980, pri la politika situacio en Hispanio, pri gerontologio kaj multe pli. La eldonon Maul pagis el propra poŝo. Li estis kalkulinta, ke la projekto sukcesos, se SEMAJNO havos 10 000 abonantojn. Li tute ne atingis tiun kvanton. Eĉ ne 1000 pretis pagi la abonprezon de 150 germanaj markoj por 50 semajnaj ekzempleroj. Tamen SEMAJNO estis la ĝermo de la posta magazino MONATO. Jen la unusola numero, kiu aperis (kun danko al Roland Rotsaert pro la skanado):


Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-10-25