La mondo iĝas por vi malpli kosta!Nun vi povas malfermi vian mondon kaj denove ricevi la magazinon MONATO kun 20-elcenta rabato!MONATO estas tutkolora kvalitmagazino por postulemaj legantoj, kiuj volas esti funde informitaj. Jen bonaj kialoj por aboni ĝin nun.1) Por MONATO raportas ne eksterlandaj ĵurnalistoj, sed lokaj esperantistoj, kiuj konas la tieajn fonojn. 2) MONATO havigas plej variajn komentojn pri la mondaj novaĵoj. 3) En MONATO la intelektularo de la Esperanto-movado diskutas, fojfoje vigle polemikas pri gravaj temoj de la nuntempa socio. 4) MONATO estas la magazino en kiu ankaŭ vi povas aperigi viajn komentojn. 5) MONATO plilarĝigas vian spektron de interesiĝo, pro aro da nekutimaj temoj prezentitaj en facile digestebla maniero. 6) MONATO pligrandigas vian lingvokonon. Ĝi estas redaktita en bona hodiaŭa Esperanto. 7) MONATO jam dum 46 jaroj regule aperadas. 8) MONATO estas magazino sen amasa reklamo. 9) Per MONATO vi vivtenas kaj subtenas prestiĝan eron en la Esperanto-movado. ... kaj vi nun ricevos MONATOn kun rabato de 20 % kompare al la normala tarifo! * La rabato validas por:
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2025-10-21 |