MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Medio

ITALIO

Marŝo de la itala junularo

De tempo al tempo, aŭ pli precize koincide kun la komenco de la lernojaro, la junaj generacioj de Italio esprimas per marŝoj sian malkontenton, precipe por protesti kontraŭ lokaj misfunkcioj. Tio komenciĝis antaŭ kvindeko da jaroj ĉe universitato, kontraŭ la malbona ekzemplo de iuj profesoroj, kiuj dediĉis malmulte da tempo al instruado por sin dediĉi al propraj esploroj aŭ privataj profesioj aŭ al politiko.

Kun la paso de la jaroj partoprenis pli multe la liceanoj, do adoleskantoj, kiuj kelkfoje okupis sian lernejon dum po kelkaj horoj (aŭ eĉ noktoj) semajne, por aranĝi paralelan „memregatan” programon pli proksiman al siaj interesoj. Tiu modo daŭris kelkajn generaciojn, kaj poste silente estingiĝis. Ĉi-jare la komenco de la lernojaro preskaŭ koincidis kun la politika protestado de la „flavaj veŝtoj” en Francio, kiuj kuntrenis ankaŭ gejunulojn, kaj osmoze ankaŭ la italajn gejunulojn.

Tamen tute neatendita en Italio estis la amasa partopreno de la junularo en samtempaj marŝo-manifestacioj en pli ol cent urboj: entute, pli ol unu miliono da geknaboj aliĝis kvazaŭ procesie. Kvankam en ĉi tiu sezono okazas politikaj balotadoj en nia lando, neniu politika partio iel partoprenis. Nur la (nova) ministro pri publika instruado sendigis al la lernejestroj cirkuleron, por ke ili allasu, ke en tiu tago la liceanoj ne frekventu la lecionojn.

Greta Thunberg

Do kio okazis? Estis diskonigita la parolado de Greta Thunberg [tunberj] antaŭ la speciala pintokunveno pri klimato de Unuiĝintaj Nacioj (la 23an de septembro 2019) (la esperantigon de la teksto vi trovos ĉi-sube).

Certe restas instigo al konsciiĝo aŭ al memkonsciiĝo pri la problemo de la varmiĝo de nia planedo. Kaj tio koncernas ne nur la junularon, nek nur Unuiĝintajn Naciojn.

Nicola MINNAJA
korespondanto de MONATO en Italio

Mia mesaĝo estas: ni observos vin. Tio ĉi estas tute misa. Mi ne devus esti tie ĉi. Mi devus reesti en mia lernejo aliflanke de la oceano. Tamen vi turnas vin al ni junuloj por trovi esperon. Kiel vi aŭdacas?

Vi ŝtelis miajn revojn kaj mian infanaĝon per viaj vantaj paroloj. Kaj tamen mi estas inter la bonŝanculoj. Homoj suferas. Homoj mortas. Tutaj medio-sistemoj kolapsas. Ni troviĝas en la komenco de amasa ekstermado, dum ĉiuj viaj paroloj koncernas nur monon kaj fabelojn pri senfina ekonomia kreskado. Kiel vi aŭdacas?

De pli ol 30 jaroj la sciencaj faktoj estas kristale klaraj. Kiel vi aŭdacas plu preterrigardi tion, sed veni ĉi tien kaj diri, ke vi faras sufiĉon, dum la necesaj politikaj agadoj kaj solvoj estas ankoraŭ nenie videblaj?

Vi diras, ke vi aŭdas nin kaj komprenas la urĝecon. Sed – kiom ajn malĝoja kaj kolera mi estas – mi ne volas kredi tion. Ĉar, se vi vere komprenus la situacion kaj ankoraŭ rifuzadus agi, tiam vi estus diablaj. Kaj tion mi rifuzas kredi.

La populara ideo duonigi niajn gas-eligojn ene de dek jaroj donas al ni nur 50 %-an ŝancon limigi la temperatur-altiĝon al malpli ol 1,5 oC, kaj tiel eviti nerenverseblan ĉen-reagojn ekster homa regado.

Tiuj 50 % estas eble akcepteblaj por vi. Sed la nombroj ne enprenas la sojlopunktojn, la retrokuplajn ciklojn, la plian varmiĝon kiun kaŝas toksa poluado de la atmosfero, kaj ĉiujn aspektojn de egaleco kaj klimat-justeco. Tiuj nombroj baziĝas ankaŭ sur la supozo, ke mia generacio suĉos centojn da miliardoj da tunoj de via CO 2 el la aero – per teknologioj, kiuj apenaŭ ekzistas.

Do 50 %-a risko estas por ni, kiuj devos vivi kun tiuj konsekvencoj, simple ne-akceptebla.

Por havi 67 %-an ŝancon resti sub tutmonda varmiĝo de 1,5 oC – la plej bona kalkulo, kiun povas prezenti IPCC 1 – je la 1a de januaro 2018 la mondo povis eligi ankoraŭ 420 gigatunojn da CO 2. Hodiaŭ tiu nombro jam reduktiĝis al malpli ol 350 gigatunoj.

Kiel vi aŭdacas ŝajnigi, ke la problemon eblas solvi pere de „la kutima negocado” kaj kelkaj teknikaj aranĝoj? Je la hodiaŭaj niveloj de eligado la restanta CO 2-buĝeto estos tute foruzita ene de ok jaroj kaj duono.

Hodiaŭ tie ĉi oni prezentos neniujn solvojn aŭ planojn, kiuj vere konformas al tiuj nombroj. Ĉar tiuj nombroj estas tro malkomfortaj. Kaj vi ankoraŭ ne estas sufiĉe maturaj por rakonti, kiel reale estas.

Vi perfidas niajn atendojn. Sed la monda junularo komencas kompreni vian perfidon. Ĉiuj estontaj generacioj observas vin. Kaj se vi elektas perfidi nin, mi diru: ni neniam pardonos vin.

Ni ne permesos, ke vi restu senpunaj pro tio. Ĉi tie kaj en ĉi tiu momento, ni strekas la limon; la mondo vekiĝas. Kaj ŝanĝo venos, ĉu vi tion ŝatas aŭ ne ŝatas.

Mi dankas.

Greta Thunberg

1. IPCC: Interregistara Grupo pri Klimatŝanĝiĝo.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 12, p. 14.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nicola Minnaja el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07