MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

SOCIO

Krimado: pli mortiga ol armitaj konfliktoj

Dum 2017 proksimume 464 000 homoj en la mondo perdis sian vivon rezulte de murdoj, superante klare la kvanton de 89 000 pereintoj en armitaj konfliktoj dum la sama jaro. Tion raportis en Vieno la Oficejo pri Drogoj kaj Krimado de Unuiĝintaj Nacioj (UNODC), prezentante „Tutmondan studon pri murdoj 2019”.

„La celo de la studo estas doni klarigojn pri seksrilataj mortigoj, mortiga perforto fare de bandoj kaj aliaj problemoj, por subteni preventadon kaj intervenojn cele al malpliigo de la nombro de murdoj”, diris Jurij Fedotov, direktoro de UNODC. „La landoj devontigis sin kadre de la Celoj por Daŭripova Evoluigo redukti ĉiujn formojn de perforto kaj kun ili ligitajn morto-indicojn antaŭ la jaro 2030. La studo enhavas gravajn ekzemplojn de efikaj intervenoj je komunuma nivelo, kiuj kontribuas al plibonigoj en regionoj, kiuj estas tuŝataj de perforto, bandoj kaj organizita krimado.”

Murdoj pliiĝis

La studo montras, ke la totala nombro de homoj, kiuj suferis perfortan morton rezulte de murdoj pliiĝis en la lasta kvaronjarcento de 395 542 dum 1992 al 464 000 dum 2017. Pro la fakto, ke la monda loĝantaro tamen pli rapide plimultiĝas, la indico de la registritaj pereintoj konstante reduktiĝas. Tial en la mondo malpliiĝis la kvanto de viktimoj de 7,2 el 100 000 loĝantoj dum 1992, al 6,1 dum 2017.

Nur al organizita krimado dum 2017 oni atribuas 19 procentojn de ĉiuj murdoj. Ekde la komenco de la 21a jarcento bandoj kaj organizitaj krimgrupoj mortigis same multe da homoj kiel ĉiuj armitaj konfliktoj en la tuta mondo. Krome la organizita krimado samkiel armitaj konfliktoj malstabiligis landojn, subfosis la soci-ekonomian evoluon kaj malfortigis la jurŝtatecon.

Regiona situacio

La averaĝa tutmonda indico de murdoj dum 2017 (6,1) kaŝas drastajn regionajn diferencojn. La indico en Nord- kaj Sud-Ameriko (17,2) estas la plej alta ekde la komenco de fidindaj registradoj en 1990. Ankaŭ la indico en Afriko (13,0) estas super la tutmonda averaĝo, dum la indicoj en Azio, Eŭropo kaj Oceanio estas sub la tutmonda indico de murdoj (respektive 2,3, 3,0 kaj 2,8).

Kvankam la murdo-indicoj en Ameriko estas same altaj kiel antaŭe, la situacio en la unuopaj landoj diferencas. Iuj lokaj loĝantar-grupoj havas indicon de murdoj kompareblan kun tiuj en konfliktaj regionoj.

La plej oftaj viktimoj estas viroj

Laŭ plej novaj taksoj dum 2017 tutmonde 81 procentoj de la registritaj viktimoj estas viroj kaj junuloj, kaj pli ol 90 procentoj de la suspektatoj pri murdoj estas viroj. La studo montras tamen, ke la seksa diferenco inter la viktimoj ŝanĝiĝas laŭ la aĝo.

Knaboj kaj knabinoj en aĝo de 9 jaroj – kaj pli junaj – estas murdataj, laŭ informoj el 41 landoj, samkiel homoj el aliaj aĝogrupoj. Krome viroj konsistigas pli ol 40 procentojn de la viktimoj.

En ĉiuj regionoj kreskas kun pliiĝanta aĝo la probableco, ke gejunuloj fariĝos viktimoj de murdoj. Viroj kaj junuloj en aĝo inter 15 kaj 29 jaroj havas tutmonde la plej altan riskon de murdiĝo.

Kvankam virinoj kaj junulinoj konsistigas multe pli malaltan procenton de viktimoj ol viroj, tamen ĉe ili estas la plej granda nombro de murdoj ligitaj kun intimaj partneroj kaj familio.

Kaŭzoj de murdado

Celdirektitaj kaj efikaj intervenoj por kontraŭbatali la murdadon postulas ampleksan komprenon pri ĝiaj disvastiĝo kaj faktoroj. La kaŭzoj de murdado elstarigitaj en la studo estas malegaleco, senlaboreco, politika malstabileco, seksaj stereotipoj en la socio kaj ekzisto de organizita krimado. Pafiloj, drogoj kaj alkoholo favoras la murdadon.

La studo de UNODC indikas ankaŭ la signifon de la regmodelo, kiu koncentriĝas al jurŝtateco, kontraŭbatalo de korupto, investoj en soci-ekonomia evoluo, inkluzive klerigon. Ĉiuj ĉi estas decidaj por la reduktado de perfortaj krimoj.

Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Aŭstrio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 10, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07