MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Hobio

NUMISMATIKO

Talero de Maria Theresia

La plej fama arĝenta monero estas talero kun portreto de la imperiestrino Maria Theresia de Aŭstrio, kiu regis de 1740 ĝis 1780.

En la 15a jarcento oni pagis malgrandajn sumojn per arĝentaj moneroj, kaj grandajn per oraj moneroj. Oro estis tiam preskaŭ nehavebla en Tirolo (Aŭstrio), kaj pagado de grandaj sumoj per miloj da etaj arĝentaj moneroj estis nekonvena. Tial Sigmundo, ĉefduko de Tirolo, inventis grandan arĝentan moneron, kiun oni nomis germane Großer Groschen (granda groŝo), aŭ Großer Pfennig (granda pfenigo), kaj poste talero. Ties alia nomo estis Guldiner, ĉar tiu arĝenta monero anstataŭis orajn monerojn. Ĝi konsistas el 30 g da pura arĝento kaj 2 g da nenoblaj metaloj.

En la urbo Sankt Joachimsthal (hodiaŭ Jáchimov en Ĉeĥio) oni pregis similajn monerojn ekde 1519 ĝis 1528. Oni nomis ilin Joaĥim-taleroj aŭ mallonge taleroj. La nomo „dolaro” etimologie venas de talero.

Pregejo en Günzburg

La 21an de septembro 1753 Maria Theresia kaj la princo de Bavario konvencie renovigis la monsistemon. El unu „Kolonja marko” (234 g da pura arĝento) oni pregis 10, kaj el unu „Viena marko” (281 g da pura arĝento) 12 talerojn.

Sur la teritorio de la tiama Habsburga Monarkio estis multaj pregejoj. Unu el ili estis de 1764 ĝis 1805 en Günzburg, urbo je 125 km okcidente de Munkeno.

Sur la supra flanko de talero el tiu pregejo videblas Maria Theresia en profilo. Sur la moneroj de 1764 kaj 1765 ŝi aperas kun sia bukla hararo. En la periodo 1765 ĝis 1780 ŝi portas vidvinan vualon, ĉar ŝia edzo forpasis en 1765. La mallongigita surskribo estas latina: M. THERESIA. D. G. R. IMP. HU. BO. REG. (Maria Theresia Dei Gratia Romanorum Imperatrix, Hungariae Bohemiaeque Regina, Maria Theresia, per dia graco imperiestrino de la romianoj, reĝino de Hungario kaj Bohemio.)

Sur la inversa flanko estas bildigita dukapa aglo kun krono kaj blazonoj de Hungario, Bohemio kaj Aŭstrio. Tie legeblas la latina teksto: ARCHID. AVST. DUX. BURG. CO. TYR. 1780. X (Archidux Austriae, Dux Burgundiae, Comes Tyrolis, Arkidukino de Aŭstrio, dukino de Burgonjo, grafino de Tirolo). Ekstere sur la monera rando aperas reliefe elstaranta pregaĵo IUSTITIA ET CLEMENTIA (justeco kaj indulgo). Pro ĝi oni ne povas nerimarkite fajli je la rando. La litero X signifas, ke la monero estas pregita laŭ la konvencio.

Tiutempe 10 moneroj havis la saman mason de arĝento kiel unu Kolonja marko, ĉirkaŭ 234 g da arĝento. La maso de la talero estas 28,1 g, la fajneco 833/1000 de arĝento. Do unu monero entenas 23,3 g da pura arĝento. Diametro: 39,5 mm, diko: 2,5 mm. En Aŭstrio 1 talero kostis 120 krejcerojn, kaj en la aliaj germanaj landoj 144 krejcerojn.

Sur kelkaj moneroj el la pregejo Günzburg aperas la litero G, poste H. La literon G ricevis moneroj el la pregejo en Nagybánya en Hungario (hodiaŭ Baia Mare en Rumanio). En 1805, dum la napoleonaj militoj, oni fermis la pregejon Günzburg, sed la konstruaĵoj daŭre ekzistas. Ni vizitis la urbon Günzburg en majo 2018 kaj povis eniri la ejojn de la iama pregejo.

Vasta populareco

En Aŭstrio la talero kun la portreto de la imperiestrino estis valida ĝis 1858, kaj en iuj afrikaj landoj eĉ en la 20a jarcento. En kelkaj landoj ĝi ricevis stampon „kontraŭmarko” por indiki, ke ĝi validas. La talero estis pregata ne nur en Aŭstrio, sed ankaŭ en Londono, Romo, Milano kaj Kalkato. Entute oni pregis pli ol 400 milionojn da pecoj.

La talero de Maria Theresia estas ankoraŭ tre populara. En 2019 ĝi estas pregata en Vieno, en „Münze Österreich” (monerfarejo de Aŭstrio). La repregaĵo portas la jaron 1780 kaj la inicialojn S. F. de la tiamaj monerfabrikaj majstroj Tobias Schöbl kaj Joseph Faby. En februaro 2019 unu talero kostis 21 eŭrojn. Jare oni vendas inter 10 000 kaj 50 000 monerojn.

Walter kaj Renate KLAG
korespondantoj de MONATO en Vieno

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 08/09, p. 21.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter kaj Renate Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07