MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

MEDICINO

Spirulino efikas en la malaltigo de sangopremo

Studo efektivigita centprocente en Italio fare de la instituto IRCCS Neuromed, en la centrosuda regiono Molizo, montris, kial spirulino (science: Arthrospira platensis) malaltigas sangopremon.

Suplementojn eblas iel konsideri kiel la novan grandan pasion de la okcidenta mondo. Siaflanke scienco ĉiam pli provas kontroli, ke tio, kion la produktantoj fiere asertas, estas vera. Tio okazas, ĉar, male al tio, kio okazas pri medikamentoj, rigore testataj de la agentejoj pri sano, ja ne ekzistas vera kontrolo pri suplementoj. Praktike, la fabrikantaj kompanioj laŭleĝe devas testi la sekurecon de produktoj, sed ne ilian efikecon.

Unu el la plej famaj kaj laŭmodaj suplementoj estas nuntempe la cianobakterio spirulino (fojfoje nomata ankaŭ spirulina algo), kiu cetere estis uzata jam en la azteka tempo. Spirulino estas blue verda algo kun intensa gusto, kiu kreskas en iuj el la plej belaj kaj ekzotaj lokoj de la mondo (Meksiko, Havajo, pluraj afrikaj landoj) kaj enhavas multajn proteinojn, feron kaj antioksidantojn. Tiu cianobakterio estas ofte asociata kun multaj avantaĝoj. La ĉefaj estas: sentoksiga efiko; kuracado de kandidozo; kontraŭbatalado de kancero; helpo en la reguligo de la niveloj de sukero kaj lipidoj en la sango; malaltigo de sangopremo; ecoj kontraŭinflamaj; reduktado de la simptomoj de alergia rinito. Tamen ĝis nun ne estis sufiĉe da sciencaj atestoj pri iuj el la avantaĝoj ĵus menciitaj, precipe koncerne la ligon inter la enprenado de spirulino kaj la kuracado de hipertensio.

La rolo de nitrogena oksido

La nova itala esploro, plenumita fine de 2018 en la supre menciita instituto, aganta en la komunumo Pozzilli, unuafoje konfirmis la kapablon de spirulino efike kontraŭi altan sangopremon. Pluraj antaŭaj studoj jam konsideris kredinda tiun povon de spirulino. La diferenco estas, ke ĉi-foje oni sukcesis lerni pli ĉi-rilate, precipe pri la maniero, kiel spirulino interagas kun angioj. La esploristoj fakte reproduktis en laboratorio tion, kio okazas en homa intesto dum la digestado de la substanco. Tiel ili sukcesis izoli la peptidojn (malgrandajn kombinaĵojn el aminacidaj radikoj ligitaj per amidaj ligoj) ensorbitajn de onia korpo. La peptidoj implikitaj estas PI3K/AKT. La interago kondukas al la liberigo de nitrogena oksido, kaj sekve la sangopremo malaltiĝas.

La fakuloj rimarkis, ke spirulino kaŭzas malstreĉiĝon de la arterioj pro la ĉeesto de nitrogena oksido. La rolo de ĉi tiu molekulo do estas ege valora por la konservado de sangopremo sur optimumaj niveloj aŭ por la kontraŭbatalado de ekzistanta hipertensio.

Cristina CASELLA

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 10, p. 17.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07