MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

KUBO

Cirko prezentiĝis en Vatikano

La 2an de januaro papo Francisko ĝuis buntan kaj festan prezenton de kuba cirka artistaro en la halo Paŭlo la 6a dum sia ĝenerala aŭdienco.

Spektaklo kun papo

La anoj de la trupo Havano, apartenanta al la Nacia Cirko de Kubo, prezentis multkoloran spektaklon plenan je akrobataĵoj, ĵongladoj, dancoj, ekzercoj ekvilibraj kaj kun rulringoj, pilkoj kaj ŝnuroj, ĉiam akompanataj de tropika muziko, kiu animis la finon de la aŭdienco. Unu el la ĵonglistoj eĉ metis turniĝantan pilkon sur la montrofingron de la dekstra mano de la ŝtatestro, kiu tiel iomete aktive partoprenis en la prezento. La junaj artistoj kontentigis la publikon per lerteco, ĝojo kaj bunteco.

Fine de la prezento la papo nelonge dialogis kun la artistoj de la kariba insulo, kun kiuj oni lin fotis.

La trupo Havano denove prezentiĝas en Romo ekde la 14a de decembro 2018, post la sukceso atingita dum kelkmonata periodo – de 2017 ĝis 2018 – en kelkaj italaj urboj. Ĝi arigas pli ol 20 membrojn, inter kiuj troviĝas akrobatoj, ĵonglistoj kaj dancistoj kolorriĉe vestitaj.

Laŭdoj al la artistaro

En sia fina parolado Francisko speciale dankis la kubajn junulojn, „kiuj portas kun sia spektaklo belecon postulantan multe da penado. Estas evidente, ke ili devas forte trejni sin.” „Beleco ĉiam levas la koron; ĝi plibonigas nin ĉiujn”. „Beleco portas bonkorecon al ni kaj ankaŭ al Dio; daŭrigu tiel proponante belecon al ĉiuj”.

La ĝenerala aŭdienco okazas ĉiumerkrede, kaj dum ĝi la papo akceptas milojn da fideluloj kaj pilgrimantoj el la tuta mondo, kiuj ĉeestas la eventon.

Dufoje sur la kuba grundo

Inter papo Francisko kaj la kuba popolo ekzistas rilato speciala, kiu evidentiĝis tiam, kiam la plej alta reprezentanto de la romkatolika eklezio unuafoje vizitis dum kvar tagoj la kariban landon kiel „misiisto de mizerikordo” (MONATO 2015/11, p. 7 (2015/011589.php)) en septembro 2015. Tiam la kubanoj montris al li elkoran sintenon, respekton kaj gastamon.

La vatikana ŝtatestro denove havis kontakton kun la homoj de la kariba insulo tiam, kiam li ĉeestis duhoran historian renkontiĝon kun la patriarĥo Kirilo en la havana flughaveno. Tio okazis la 12an de februaro 2016, kaj tiam ili subskribis deklaron pri paco kaj kunlaboro (MONATO 2016/04, p. 6 (2016/011680.php)).

Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 04, p. 15.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07