MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

SLOVAKIO

Ĉefurbo de volontulado

La orient-slovaka urbo Košice [kóŝice] (ĉirkaŭ 400 km for de Bratislavo) akiris la titolon „Eŭropa ĉefurbo de volontulado 2019” (angle European Volunteering Capital) 1. Košice tiel fariĝis la unua urbo el la mezaj kaj orientaj eŭropaj landoj kaj la sesa eŭropa urbo havanta la prestiĝan titolon, post Barcelono (2014), Lisbono (2015), Londono (2016), la irlanda Sligo (2017) kaj la dana urbo Aarhus (2018).

Volontulado havas en Košice longan tradicion, kaj ĝi estas esprimo de loka patriotismo. En pasinta tempo miloj da lokaj volontuloj signife kontribuis al la sukcesa organizado de eŭropa kultura ĉefurbo (2013), eŭropa urbo de sporto (2016), internaciaj pacmaratonoj kaj aliaj karitataj agadoj. Necesas mencii ankaŭ la volontulojn, kiuj ĉiutage dediĉas sin al sociala laboro koncerne homojn longtempe malsanajn, handikapulojn, malriĉulojn, maljunulojn ktp. En la jaro 2019 atendos volontulojn en Košice du grandaj eventoj: la monda sportkonkurso de glacihokeo (majo) kaj la monda sportkonkurso de pilkhokeo (junio).

La titolon eŭropa ĉefurbo de volontulado ĉiujare aljuĝas la Eŭropa Volontula Centro (angle European Volunteer Centre, france Centre Européen de Volontariat, (CEV)) kun sidejo en Bruselo ekde 2013. CEV estas eŭropa reto kun pli ol 80 volontulaj centroj, disvolvo-agentejoj kaj organizaĵoj okupiĝantaj pri la subteno de volontuloj kaj volontulado en Eŭropo, je eŭropa, landa kaj regiona niveloj. Ĝi estas ankaŭ centra forumo por la interŝanĝo de praktiko kaj informado pri volontula laboro en diversaj eŭropaj landoj.

1. Pli da informoj kaj detaloj pri la projektoj de EVC haveblas anglalingve ĉe www.europeanvolunteercentre.org/projects
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 05, p. 14.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07