MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

SLOVAKIO

Sukcesa biblioteko

Pli ol 5 milionoj da libroj kaj dokumentoj, 679 inkunabloj – presaĵoj de la 15a jarcento –, nombregoj da historiaj presaĵoj, manuskriptoj, ĉizaĵoj, gravuraĵoj, bildaj kaj biografiaj materialoj, ĵurnaloj, magazinoj, periodaĵoj, revuoj, altvaloraj libraj raraĵoj ktp akumuliĝis en la daŭro de du jarcentoj kaj konsistigas unu el la plej grandaj bibliotekoj en la meza Eŭropo: la Slovaka Nacia Biblioteko en la historia urbo Martin.

La biblioteko konservas naciajn trezorojn, kiel la libro Kateĥismo de Bardejov de 1581 kaj antifonoj de la 2a duono de la 12a jarcento.

Historio

La bibliotekon fondis en 1820 la slovaka religia verkisto kaj literatura historiisto Michal Rešetka [miĥal reŝetka] (1794-1854). Poste subtenis ĝin la organizanto de la tiutempa nacia kultura vivo kaj lingvisto Martin Hamuljak (1789-1859), kiu donacis al la nacio 3000 librojn.

Tiuj ĉi du librokolektoj kreis la bazon de la slovaka nacia biblioteko jam en la 19a jarcento. En 1863 oni fondis en Martin Slovakan Fondaĵon (slovake Matica slovenská) kiel simbolon de la slovaka nacia kultura konscio sub la hungara regado, kiu reprezentis ekstere ankaŭ la unuan nacian bibliotekon.

Post 137 jaroj la nacia biblioteko per ŝtata leĝo estis apartigita de Slovaka Fondaĵo kaj ĝi iĝis memstara, aŭtonoma kaj kultura institucio de la slovaka nacio, kun la nomo Slovaka Nacia Biblioteko 1 (mallongigo SNB).

Hodiaŭ SNB estas ne nur deponejo de literaturaj juveloj kaj trezoroj de la nacia kulturo, sed ankaŭ moderna institucio, kiu kontribuas al dumviva edukado de individuoj kaj vasta enlanda kaj eksterlanda publiko.

Eldonagado

SNB eldonas ankaŭ proprajn librojn kaj publikaĵojn. Inter la libroj, kiuj en la lasta periodo estas multe admirataj, troviĝas la granda historia monografio enhavanta mapojn kaj grafikaĵojn de historiaj presaĵoj de la 15a ĝis la 18a jarcento el librokolektoj kaj stokoj de SNB, kiu prezentas al la publiko la plej gravajn kartografiajn esprimojn de originaj aŭtoroj. Grandan popularecon akiris ankaŭ la 300-paĝa libro Ludoj de Betleĥemo, kiu ilustras la popolan kreemon de montaraj paŝtistoj en periodaĵoj de la dua duono de la 19a jarcento.

Ciferecigo

De 2012 ĝis 2015 SNB realigis la projekton Cifereca biblioteko kaj cifereca arkivo. Ĝi estis la plej granda cifereciga projekto koncerne skriban kaj kulturan heredaĵon en Slovakio kaj laŭ siaj amplekso kaj komplekseco ankaŭ unika projekto en Eŭropo. Oni ciferecigis 2,5 milionojn da objektoj de la stokoj de SNB kaj de la nacia arkivo, kiu estas funkcia infrastrukturo por ciferecigo kaj konservado. Oni konstruis ankaŭ pintnivelajn fakajn laborlokojn por ciferecigo de libroj kaj dokumentoj kaj por ĥemia prizorgo kaj restaŭrado, kaj estis modernigita deponejo de la ĉefa konstruaĵo de SNB.

Internaciaj kontaktoj

SNB estas hodiaŭ aktiva membro de Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj (IFLA) kaj de la Konferenco de Eŭropaj Naciaj Bibliotekistoj (CENL). Katarína Krištofová [katarina kriŝtofova] – ĝenerala direktorino de SNB – estas vicprezidantino de la kvinmembra plenumkomitato de CENL. Fine de oktobro ŝi ĉeestis internacian renkontiĝon de direktoroj de bibliotekoj en la ĉina urbo Hanĝoŭo, kie fondiĝis la Unio de Bibliotekoj de Ĉinio kaj Ŝtatoj de Meza kaj Orienta Eŭropo (angle China CEEC Libraries Union). La reciproka kunlaborado inter eŭropaj kaj ĉinaj bibliotekoj komenciĝis jam en 2012 kun la celo krei platformon por interŝanĝo de informoj kaj spertoj.

Esperanta literaturo

SNB havas ankaŭ kolekton da esperantaj libroj, vortaroj kaj revuoj. En 1907 oni eldonis en Martin la unuan lernolibron de Esperanto por slovakoj Fundamento de Esperanto. Inter la interesaj libroj legantoj povas trovi ekzemple la Slovakan Antologion, kiu prezentas al la monda publiko buntan elekton el la literaturaj valoraĵoj de la nacio kaj donas trarigardon pri la historio de la literaturo ekde la plej malnovaj tempoj.

Sian honoran lokon en la historio de la esperanta literaturo en SNB havas ankaŭ Eduard Vladimír Tvarožek [tvaroĵek], kiu aŭtoris la lernolibron por slovakoj (Esperanto en 14 lecionoj), verkis poezion, prozon, didaktikajn tekstojn kaj dramojn (ekzemple Ni ludas teatraĵojn, Sola en sunsubiro, Skizo de la Esperanta literaturo ktp) kaj Stano Marček [marĉek], kies lernolibro Esperanto per rekta metodo estis eldonita en 40 aliaj lingvoj.

La iamaj kaj nunaj agadoj de SNB daŭre konfirmas, ke Slovakio komunikiĝas kun la mondo ne nur pere de siaj naturbelaĵoj, sed ankaŭ per siaj kultura historio, arto kaj literaturo. La interrilatoj plu helpos la duflankajn kaj multflankajn interŝanĝojn de literaturaj valoroj favore al la kultura pliriĉigo de la homoj kaj helpos lin vivi plenvaloran intelektan vivon.

1. www.snk.sk
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 04, p. 12.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07