MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Literaturo

NOVELO

Klaĉ-kunveno per-spirita

Profunde noktas. Domo en la mezo de la limburga bronzverda kverkarbaro staras kaduke, malnove kaj malvarme. Strigoj ululas ĉirkaŭ la doma tegmento. Lampaj kukurboj prilumas la enirejon. Ĉarniroj grincas, kiam la pordego malfermiĝas. Juna virino, en sorĉistina jupo, formetas sian malsekan mantelon kaj alkroĉas ĝin al fingro de skeleto, kiu afable grimacas. Ŝi ordigas sian nigran ŝiritan korsaĵon antaŭ ol subeniri la polvokovritan, ŝancelan ŝtuparon, super kiu pendas gluecaj araneaĵoj. Krio de Morto aŭdeblas el la fundo de la kelo, mucida pro la dense dancantaj homoj. Sur la scenejo baroke vestita knabino, kun nigra falanta hararo, gitarume dancas skuante la kapon. Flanke de la knabino viro raŭke vomas sian kanton en la mikrofonon.

La juna virino lante vagas tra la publiko kaj sopire ĵetas rigardon por trovi sian karan amikon Neva. Preter kundancantaj zombiulo kaj vampirulo ŝi rimarkas, ĉe du aliaj siluetoj, harplenan homlupon. Ŝi tuj direktas sian paŝadon al la angulo, kie troviĝas la triopo. Juna geedza paro mortaspekta rekonas la junan sorĉistinon. „Sal, Sara! Finfine vi alvenas! Ĉu la motoro de via balailo misfunkciis?” diras mokete la edzo. Rulinte la okulojn, Sara direktas sin al Neva. „Ĉu vi preparis la plenumon de nia plano? Mi ne volas plu atendi!” Neva konspire kapjesas kaj finas sian bieron. „Jes, ni estas kvaropo. La tedaj gufujanoj jam enlitiĝis, kaj ni povas okupi tiun trankvilan ĉambron por nia celo.”

La homlupo gvidas la sorĉistinon al la gufujo. Kandeloj ĵetas ombrojn sur la trikruran tablon, kiu staras en la mezo de la ĉambro. Silento regas. Bram kaj Peter invitas aliĝi al la tablo la ĵusvenintojn. Neva kaj Sara sidiĝas. Interplektante la manojn, la kvaropo flustre komencas la ĉantadon. „Ho, ombroj de niaj karaj mortintoj, ni humile turnas nin al vi. Bonvolu koncedi al ni, povraj karnuloj, la honoron de via ĉeesto en ĉi tiu eksterordinara momento de la jaro. Je la nomo de Ludoviko Lazaro Zamenhof, ni alvokas la spiritojn de Hector Hodler kaj René de Saussure. Ke via saĝo povu lumigi nian vojon al la savo de nia preskaŭ pereonta Esperanto-Movado! Ni ofertas nian karnon al vi!”

Post kelkaj minutoj Sara vidas, ke la okuloj de la tri aliaj blankiĝas subite. Iliaj kapoj kliniĝas plafonen, kaj iliaj korpoj ektremetas. Nekonata francakĉenta voĉo eliras el la buŝo de Bram. „Kial vi irigis min al la estonto? Mi komprenas kaj konstatas, ke la Movado estas io alia, ol mi supozis en mia tempo. Ĉu venas do la neceseco havi konsilon el la ĉiela regno?” Sara tute paralizite kapablas nek moviĝi nek paroli. Ĉu realo aŭ fantazio? Tiam alia francakĉenta voĉo eliras la buŝon de Neva. La kapo rigide turnas sian atenton al Sara. „Saluton, ĝentila vivantulino. Kia estas la lingvo internacia? Ĉu finfine ekzistas konstanta harmonio inter la stato de ĝia disvolviĝo kaj la amplekso de ĝia vortaro?” Sara stumblas. „Fakte, bone! Ido ne plu ĝenas nin.” La buŝo de Peter meĥanike malfermiĝas, kaj kroma francakĉenta voĉo sin trudas en la konversacion. „Hej! Ido-Movado esas hike!” Sara rigardas lin konfuzite. „Hike? Ĉu vi celas singulti?” La demando de Sara plikolerigas la spiriton. „Fi! Vu ne respektas ni! Mi forlasez la kunveno!” La korpo de Peter tremas forte kaj ŝajne svenas.

„Tio estas bona solvo. Sinjoro Couturat ja nur kondukus nin al marĉo!” Sara kolektas sian kuraĝon kaj starigas demandon al la du spiritoj. „Kara Hector, kara René, pri la nuna situacio de la Esperanto-movado: ĉu vi havas konsilon?” Hector estas la unua, kiu respondas. „Ĉu U. E. A. daŭre gvidas la Movadon? Starigu diversloke multajn Esperanto-Oficejojn en tre vizitataj stratoj, por ke la publiko volonte eniru kaj aĉetu kaj mendu.” Sara tuj reagas. „Kvazaŭ ĝi estus superbazaro!” Nun estas la vico de René. „Ju pli la literaturo esperanta kreskas, des pli la vortaro pligrandiĝas; kaj neniu povas kontraŭstari tiun rezultaĵon de la vivo mem de la lingvo. Verku, verku, verku!” Al René Sara respondas iom pli singarde. „Mi devas konfesi, ke mi neniun verkon skribis, eĉ pli honte, mi malmulte legas ...” Bram kaj Neva ŝajnas ĝemeti. „Kara fraŭlino,” deklaras Hector, „bonvolu lasi la eternan mondon veni al sia trankvileco. Tuj ekokupiĝu pri la tempa mondo! La peresperanta kaj poresperanta flankoj de nia movado ne estas tiel apartaj. Ili sin turnas proksimume al la sama publiko. Ekproduktu rezultaton en harmonio.” La korpoj de Bram kaj Neva tremetas delikate, kaj la du geamikoj ekvekiĝas. Same Peter revenas al konscio. La kandeloj subite estingiĝas.

La Krikenhara Kvaropo
La Krikenhara Kvaropo estas aro de Joost Franssen, Federico Gobbo, Andries Hovinga, Ben Indestege. Tiu ĉi rakonteto estas rezulto de Esperanto-kurso por supera nivelo, kiu okazis en Krikkenhaar, Nederlando, dum la studsemajnfino organizita de Esperanto Nederland en oktobro 2018.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 07, p. 25.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de La Krikenhara Kvaropo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07