MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Por ke vi ne plu konfuziĝu

Malmultajn paperajn librojn mi aĉetas lastatempe. Plej ofte mi legas artikolojn aŭ librojn per mia iPad. Ankaŭ multajn paperajn vortarojn mi fordonacis, simple ĉar en praktiko mi uzas poŝtelefonan aplikaĵon aŭ retejon. Tamen jen verko, kiun mi vere rekomendas aĉeti en papera formo: Konfuziloj de Przemysław Wierzbowski. Kial? Mi fojfoje instruas Esperanton kaj rimarkis, samkiel la aŭtoro de la verko, ke multaj parolantoj de nia lingvo – eĉ progresintoj – kelkajn vortojn ade uzas malĝuste. Ili parolas, ekzemple, pri „impoŝtoj”, „manĝi dezerton” aŭ pri la „rezolucio de ekrano”. Terure!

En la verko Konfuziloj kolektiĝas sur 152 paĝoj vortoj konfuzaj jen pro la similsoneco, jen pro la etimologio kaj similo al vortoj nacilingvaj, ĉiuj kun tre belaj ilustraĵoj kaj difinoj, bazitaj ĉefe sur Plena Ilustrita Vortaro. Aŭ kiel aperas en la subtitolo: „vortoj, kiuj faras nian lingvon malfacila”.

Instruante, mi konstatis per propraj okuloj, kiom utila estas la verko. Ĉar ne eblas tuj memorteni ĉiujn malfacilajn vortojn, indas regule trafoliumi verkon kiel Konfuziloj aŭ eĉ uzi ĝin kiel kalendaron, ĉiutage ripetante unu paĝon. Ripetado ja estas la plej bona lernado. La formo de la libro tre utilas por tio: ĝi estas ringe bindita kaj la papero estas sufiĉe bonkvalita.

Ĝenerale, estas do nur laŭdoj. Eblus kritiki, tamen, du aferojn. La kovrilo estas iom nekutima kaj ne al ĉiu plaĉos; povus esti, ke tial la verko malpli bone vendiĝos ol ĝi enhave meritas. Cetere, mankas kelkaj fivortoj, kiujn mi persone estus aldoninta, ĉar gravas, ke oni ilin ne erare uzu. Sed mi imagas, ke tio malfacilas, ĉefe pro la prezento per bildoj.

Se vi volas perfektigi vian Esperanton aŭ instruas al progresantoj, mi varme rekomendas la verkon.

Yves NEVELSTEEN
Przemysław Wierzbowski: Konfuziloj: vortoj, kiuj faras nian lingvon malfacila. Eld. Espero, Partizánske, 2017. 152 paĝoj, ringbindita. ISBN 978-80-89366-22-4.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 05, p. 24.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Yves Nevelsteen el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07