MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

SOCIO

Omaĝo al la patrinoj

La patrinan tagon oni celebras en la unua duono de majo en tre multaj landoj: ĉi-jare ĝi estos solenita en la 12a tago. La koncerna datreveno ŝanĝiĝas iomete de jaro al jaro, sed ĝi koincidas ĉiam kun la dua dimanĉo de majo.

La origino de la patrina tago ekis antaŭ pluraj jarcentoj: la festo estis antikve ligita verŝajne kun la kulto de fekundeco kaj patrineco. La patrina tago, kia ni ĝin konas hodiaŭ, estis tamen starigita fine de la 19a jarcento, kiam ĝin enkondukis la usona porpaca aktivulino Ann Reeves Jarvis, sekvita de ŝia filino Anna kaj de sinjorino Julia Ward Howe.

La fondintinoj

Dum la 1860aj jaroj Ann Reeves Jarvis agadis kaj organizadis kampanjojn por kontraŭbatali la infanan mortemon kaŭzatan de diversaj malsanoj kaj de la poluado de lakto. Post la usona enlanda milito Ann Reeves Jarvis komencis lanĉi iuspecajn „panjo-festojn”. Temis precipe pri piknikoj kaj aliaj aranĝoj, kun la celo antaŭenigi la amikecon inter patrinoj apartenantaj al frakcioj, kiuj estis malamikaj dum tiu milito. En 1870 Julia Ward Howe verkis la Proklamon de la Patrina Tago, kiu instigis virinojn ludi pli aktivan rolon en la paciga procezo.

Oficiala tago

La 10an de majo 1908 Anna Jarvis, filino de Ann Reeves Jarvis, organizis en diversaj usonaj urboj eventojn dediĉitajn al patrinoj. Dum la postaj jaroj la famo kaj graveco de tia tago kreskis pli kaj pli, kaj la usona prezidento Woodrow Wilson oficialigis la feston en 1914. Li decidis, ke la festo koincidu ĉiam kun la dua dimanĉo de la monato majo, kaj tiel oni memoras la daton de la morto de Ann Reeves Jarvis, forpasinta la 9an de majo 1905. Ĉi tiu tago estis poste elektita en pluraj okcidentaj landoj, inkluzive de Italio ekde la malfruaj 1950aj jaroj.

Itala kutimo

Pli ol triono el la itala loĝantaro (34 %) kutimas donaci florojn al la propraj patrinoj okaze de la tradicia datreveno fiksita je ilia honoro, kaj tute ne emas rezigni pri la aĉeto de bukedoj. Tio ĉi rezultas el esplorado fare de anoj de la instituto Coldiretti, kiuj tamen, en Piazza Castello en Milano, pasintjare notinde pretigis kaj vendis la unuan bukedon por patrinoj bazitan ne sur floroj, sed sur ... sezonaj legomoj. Tiamaniere multaj homoj povis tiutage havigi al si aron da kukurbet-floroj kaj eruk-folioj kaj uzi ĝin kiel originalan donacon por la patrinoj. La ĝenerala prefero pri flora omaĝo koncernas ĉiuaĝajn personojn kaj klare superas alitipajn donacojn, inter kiuj menciindas ĉokolado (13 %), juveloj (13 %), vestaĵoj (12 %).

Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 04, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07