MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Turismo

BRITIO

Vojaĝo al la plej fora skota insulo

La Nacia Kuratorejo de Skotlando (National Trust for Scotland) estas privata organizaĵo, celanta protekti kaj administri grandan nombron da valoregaj historiaj konstruaĵoj, bienoj, insuloj kaj lokoj de aparta beleco en Skotlando. La organizaĵo protektas la nacian teritorian heredaĵon kaj ebligas aliron al ĝi. Paginte modestan kotizon, oni povas membriĝi kaj viziti senpage vidindaĵojn.

Vojaĝantoj kaj turistoj, kiuj deziras ekkoni la plej vidindajn lokojn en Skotlando, povas viziti la hejmpaĝon de la organizaĵo, kie troviĝas listo de protektataj proprietaĵoj. Tiuj, kiuj tediĝas de rondiroj tra muzeoj, katedraloj, bienoj kaj kasteloj, povas sperti pli streĉajn kaj ekscitajn ekskursojn al sovaĝaj montaroj kaj izolitaj insuloj.

Plej fora insulo

La plej aventuremaj kaj kuraĝaj (kondiĉe ke ili havas sufiĉe da tempo kaj povas rezisti marmalsanon) entreprenas vojaĝon al la insulo Saint Kilda (gaele Hiort, angle Hirta). Ĝi estas la plej fora brita insulo kaj unu el la plej izolitaj kaj sovaĝaj lokoj en Eŭropo. Oni povas viziti ĝin per ŝipo de la haveno Oban sur la skota ĉeftero aŭ per ŝipeto de la insuloj Harris (gaele Na Hearadh) aŭ North-Uist (gaele Uibhist-a-Tuath) en la Hebridaj Insuloj. Ili atingeblas per ŝipo aŭ aviadilo.

Eble pli konvena veturebleco estas tiu de insulo Skye (facile atingebla per ponto de la ĉeftero). La plej mallonga veturado al Saint Kilda daŭras proksimume ok horojn. La vojaĝo ne rekomendindas por infanoj aŭ por tiuj, kiuj suferas de marmalsano. La vetero ne ĉiam ebligas, ke la veturado okazu.

La insulo Saint Kilda situas en la norda Atlantiko, je 64 kilometroj nord-okcidente de la insulo Nord-Uist. Krom insulo ĝi estas ankaŭ nomo de insularo, al kiu apartenas la insuloj Soay, Stac an Armuin, Boreray, Stac Lì, Dùn kaj Levenish. Ĉiuj ĉi estas rokaj, krutaj kaj apenaŭ atingeblaj per boato. Hiort estas la plej granda kaj estis la sola daŭre loĝata insulo. Ĝi havas la plej altajn kaj krutegajn klifojn en Britio. Sur tiuj klifoj nestas multnombraj aroj de marbirdoj: suloj, fraterkuloj, mevoj, fulmaroj ktp. En la maro ĉirkaŭ la insuloj abundas fokoj kaj cetacoj. La marbirdoj iam konsistigis la ĉefan nutraĵon por la harditaj insulanoj, kiuj sentime malsupreniris laŭ la danĝeregaj klifoj por kapti ilin.

Disputata nomo

Dum du mil jaroj la insulo Saint Kilda estis loĝata de diversaj popoloj. Eble praloĝantoj okupis ĝin dum la neolitika epoko. Ilia kulturo postlasis kelkajn ŝtonajn restaĵojn sur la insulo. La origino de tiu popolo estas nekonata, kaj la prahistorio de la insulo estas mistera. Eĉ la nomo „Saint Kilda” estas disputata. „Saint” signifas „sanktulo”, sed neniam estis sanktulo kun tiu nomo. Okazis iu miskompreno, ĉu pro mencio en nederlandlingva manuskripto, ĉu pro kripligo de skandinava nomo.

La insulanoj neniam nomis sian hejmon „Saint Kilda”. Por ili ĝi ĉiam nomiĝis Hiort, sed en la insula dialekto la sono r ofte pli similis al l, do „Hiort” aŭ „Hirta” prononciĝis kiel „hilt”. De „hilt(a)” al „kilta” aŭ „kilda” ne estas longa paŝo. Dum la postaj jarcentoj homoj el la plej okcidentaj Hebridaj Insuloj, kies gaela lingvo estis ilia sola lingvo, okupis Hiort. Eĉ en la lastaj jaroj vivis maljunaj insulanoj, kiuj nek parolis nek komprenis la anglan.

Estas apenaŭ kredeble, ke homoj povis tiom longe postvivi sur tiu fora, sovaĝa kaj malfekunda insulo. Tamen la insulanoj amis sian rokan hejmon kaj ploris, kiam ili finfine devis forlasi ĝin. Ilia vivo certe estis ege dura. Ili havis plej spartan dieton: marbirdoj, malfacile kultivita aveno kaj malabundaj terpomoj. Fiŝojn ili malofte kaptis kaj ne speciale ŝatis. Kiam malsanoj okazis – ekzemple iama terura epidemio de tetano inter novnaskitoj – mankis kuracisto kaj medicinaĵoj. La registaro en Londono kaj la aŭtoritatoj en Skotlando preskaŭ tute ignoris la insulanojn. Eĉ en la dudeka jarcento oni rifuzis havigi al ili poŝtservon, telegrafon, telefonon aŭ transporton.

Kvankam sen mono kaj sen materiaj rimedoj, la insulanoj devis doni lupagon al la proprietuloj, lordoj MacDonald de Dunvegan. La lupago konsistis el birdplumoj (por plenigi matracojn) kaj granda kvanto da ruloj de la tradicia hejme farita ŝtofo tweed (gaele clò mòr). La insulanoj teksis ĝin sur simplaj lignaj teksiloj post pena laboro en la kampoj kaj danĝera grimpado sur la klifoj. Iugrade, tamen, la insulanoj estis pli bone traktataj de la lordoj ol de gaelaj komunumoj. La lasta lordo Macdonald konstruigis por ili pli bonkvalitajn kaj salubrajn domojn. Li sendigis al la insulo flegistinon kaj medikamentojn. Eĉ en tiuj kondiĉoj iĝis evidente, ke sen la plej bazaj necesaĵoj kaj sen fidindaj komunikiloj kaj transportrimedoj la vivo sur la insulo ne plu eblas. Do en la jaro 1930 la aŭtoritatoj decidis evakui la insulanojn kaj postlasi la insulon al la marbirdoj.

Evakuado de la insulanoj

La forlaso de la insulo estis peniga precipe por la pli maljunaj homoj. En 1930 pro la malforta ekonomia konjunkturo la senlaboreco estis grava problemo kaj malfacile eblis trovi laboron por la laborkapablaj insulanoj. La aŭtoritatoj decidis dungi ilin en la arbaroj de la rearbariga komisiono de Skotlando, malgraŭ la fakto, ke la plimulto de la loĝintoj de tiu senarba insulo neniam vidis arbojn kaj nenion sciis pri tiu speco de laboro. La rezulto estis tre malkontentiga, kaj ili multe suferis. Kelkaj el ili loĝis inter homoj, kiuj nek parolis nek komprenis ilian gaelan lingvon.

Antaŭ jaroj, kiam mi estis studento kaj loĝis en la skota kamparo, mi iutage renkontis pastoron de preĝejo en apuda vilaĝo. Dum konversacio li rakontis, ke kiam li estis knabo, li loĝis sur Hiort, kie lia patro estis misiisto. Evidente li estis unu el la lastaj infanoj (kvankam ne denaska insulano), kiu konis la vivon en tiu fora loko.

La tragedio de Hiort kuŝas nun en la pasinteco kaj estas preskaŭ forgesita. La lasta insulano Rachel Johnson mortis la 8an de aprilo 2016 en la aĝo de 93 jaroj. Longe post la evakuado de la insulanoj la brita ministrejo pri defendo instalis sur Hiort armean stacion por monitori la spurojn de misiloj en Atlantiko.

Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 02, p. 13.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07