MONATO
Serĉi en MONATO

El mia vidpunkto

Mankas ŝtat-politikistoj!

.

Demokratio, libereco kaj respekto por homaj rajtoj. Ĉi tiuj estas la fundamentaj valoroj de Eŭropo. Valoroj, kiuj estas atingitaj per grandaj kostoj.

Katalunio, kiu parte troviĝas en Hispanio, ĉiam estis avangarda pri tiuj valoroj. Ĝi kreis malfermitan homan socion, formitan de homoj venintaj el la tuta mondo. Ĝi estis pionira en la batalo por la rajtoj de virinoj kaj en la kreado de la plej progresemaj publikaj lernejoj. Katalunoj amase manifestaciis kontraŭ militoj, kiuj okazis ie ajn en la mondo. Ili sentis la valorojn de Eŭropo, ili kredis je la estonteco de Eŭropo.

Valoroj minacataj?

Sed ĉu tiuj valoroj ne estas nun minacataj, kiam post longa komplika monato, en la komenco de novembro naŭ ministroj de la kataluna registaro estis enprizonigitaj en Hispanio prevente kaj sen juĝa proceso?

En la pasinta oktobro la hispana registaro dismetadis ĉie en Katalunio dek kvin mil proprajn policistojn por haltigi la referendumon pri sendependeco, kvankam Katalunio jam posedas propran policon. Ili sturmis balotejojn, batis junulojn kaj maljunulojn kaj prenis balotujojn. Kian krimon faris tiuj homoj? Eliri por voĉdoni. Kio okazas en Katalunio ne estas hispana interna afero, kiel diras eŭropaj gvidantoj, sed ĝi koncernas ĉiun eŭropan civitanon por kiu demokratio, libero kaj respekto al la homaj rajtoj estas en la bazo.

Historio

En 2006 la katalunoj aprobis novan Statuton de Aŭtonomio en laŭleĝa referendumo, kreante novan politikan rilaton inter Katalunio kaj Hispanio. Ĝi estis antaŭe aprobita en la parlamentoj kataluna kaj hispana. Sed en 2010 la Konstitucia Kortumo de Hispanio, pete de Partido Popular (PP), kontraŭleĝigis ĝian kernon, tiel ke ĝi fariĝis ne plu rekonebla. Pli ol unu miliono da katalunoj protestis surstrate kontraŭ tiu decido de la kortumo, sed la kabineto de Mariano Rajoy malakceptis ian ajn dialogon kun Katalunio por rekonsideri tiun decidon.

Tiu ne-dialogo de la hispana registaro daŭris sep longajn jarojn, tiel ke, kiel sola elirvojo, la Kataluna Parlamento decidis peti la popolon referendumi pri sendependeco, kiel antaŭe okazis en Skotlando.

Arestoj

La hispana registaro deklaris la voĉdonadon kontraŭleĝa, kaj miloj da policistoj estis senditaj preni balotilojn, sturmis sendependismajn amaskomunikilojn, fermis retejojn informantajn pri la referendumo kaj arestis dek ses katalunajn altrangajn oficistojn sen rajtigo de tribunalo.

La 1an de oktobro la katalunoj provis voĉdoni pace. Kaj la hispana polico uzis gradon de perforto neniam antaŭe viditan en lando de Eŭropa Unio. Malgraŭ la perforto kaj minacoj, 2,3 milionoj da homoj, 90 % el kiuj favoris sendependan Katalunion, sukcesis doni siajn voĉojn.

Perforto sen kondamno

Nenia hispana oficialulo, inkluzive de la reĝo, volis kondamni la polican perforton kaj eĉ tiu lasta minacis per pliaj disputoj, se la katalunoj daŭrigus sian vojon al libereco.

La okazintaĵoj ekde tiam ruliĝis neĝbule dum la plena monato oktobro:

3/10: Ĝenerala striko en Katalunio kontraŭ la perforto de la hispana ŝtato, kun centoj da miloj da manifestaciantoj vespere en la ĉefaj katalunaj urboj.

10/10: Subskribo de la proklamado de la Kataluna Respubliko, fare de la plimulto de la Kataluna Parlamento, sed tuja frostigo de ĝia apliko dum du monatoj, por permesi, se eble ankoraŭfoje, dialogon inter ambaŭ registaroj, kataluna kaj hispana.

17/10: Tuja malliberigo de la prezidantoj de sociaj sendependismaj movadoj, Jordi Sànchez de ANC (Nacia Asembleo Kataluna) kaj Jordi Cuixart de Omnium Cultural, post kunvoko de la hispana kortumo AN (Audiencia Nacional) je akuzo de agitado.

26/10: La prezidanto de Katalunio proponas al la hispana registaro elektojn kadre de la aŭtonomio, se estus garantio por libera partopreno de ĉiuj politikaj partioj, la liberigo de la du Jordi kaj la fino de la perforta subpremado. Li ne ricevas garantiojn kaj tiam li forigas la proponon.

27/10: La kataluna parlamento reaktivigas la deklaron pri sendependeco, sen partopreno de PP, C's (Ciudadanos) kaj PSC (Partit dels Socialistes de Catalunya, kataluna sekcio de PSOE (Partido Socialista Obrero Español) ).

27/10: La hispana senato aprobas la aplikadon de artikolo 155 de la Konstitucio per la voĉoj de PP, PSOE kaj C's. Laŭ ĝia interpreto la hispana ĉefministro Rajoy dissolvas la Parlamenton, senoficigas la tutan katalunan registaron, prenas rektan regadon de la kataluna administrado pere de la respondaj hispanaj ministerioj, anstataŭigas la ĉefon de la kataluna polico per ĉefo kiu, alvoke de hispana ministro, promesas obeon al la hispana policestro kaj Konstitucio, kaj fine Rajoy ankaŭ proklamas aŭtonomiajn elektojn por la 21a de decembro.

31/10: Ĝenerala hispana prokuroro akuzas la 14 membrojn de la kataluna registaro kaj ses gvidantojn de la parlamento pri ribelo, agitado kaj mona misuzado, Pro tiuj deliktoj ĉiu akuzito povas ricevi kiel punon ĝis 30 jarojn da malliberigo.

1/11. La hispana kortumo AN, post akcepto de la akuzoj al la registaro, kunvokas tiun en la mateno de 2/11 kaj samtempe postulas kaŭcian sumon de ses milionoj da eŭroj, pagendaj ĝis 3/11. Paralele, pro parlamentana imuneco, estas la hispana Supera Kortumo, kiu kunvokas la gvidantojn de la parlamento je 2/11 matene en Madrido.

2/11: Naŭ katalunaj ministroj estas prevente malliberigitaj de la juĝisto Lamela, post pridemandado, en la vespero de la sama tago. La juĝisto ne akceptas tele-deklaron de la prezidanto Puigdemont kaj kvar ministroj ekde Bruselo, kvankam tion permesus la eŭrop-uniaj traktatoj. La juĝisto Lamela pretigas internacian aresto-ordonon por la kvin ne ĉeestintaj anoj de la registaro. Paralele la Supera Kortumo akceptas postmeti la deklaron de la ses akuzitaj parlamentanoj je 9/11, kun polica kontrolo ĝis tiu dato.

En la vespero de la sama tago centoj da miloj da katalunoj protestas antaŭ siaj respektivaj urbodomoj kaj nokte longe kaserol-bruadas ekde siaj fenestroj aŭ balkonoj. La urbestrino de Barcelono, Ada Colau faras institucian deklaron, laŭ kiu la sola legitima registaro de Katalunio estas tiu senoficigita, kiu plejparte estas en prizono.

Serenaj elektoj plu eblaj?

Kiel povos okazi normalaj elektoj je 21/12 sub tiuj cirkonstancoj de subpremado de la katalunaj sendependismaj gvidantoj kaj timigo de la popolo fare de la hispana polico?

Kaj fine ni revenu al la mirinda aserto de la eŭropaj gvidantoj, ke ja temas pri interna hispana afero. En Eŭropo grave mankas veraj politikistoj, kiuj kapablas dialogi kaj veni al interkonsentoj. Mankas ja ŝtat-politikistoj!

Àlex HUMET
Katalunio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 12, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Àlex Humet el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07