MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

FRANCIO

Mortis elstara virino

Simone Veil [simón vej], supervivinto de la naziaj koncentrejoj, mortis la 30an de junio, iom antaŭ sia 90-jariĝo. Ŝi estis la franca ministro, kiu leĝigis la eblon abortigi, kaj la unua elektita prezidantino de la Eŭropa Parlamento.

Aresto kaj deporto

Simone Annie Jacob naskiĝis la 13an de julio 1927 en juda familio ne praktikanta religion, sed kulture jude edukita.

Ŝi trapasis la abiturientan ekzamenon en 1944 en malfacilaj cirkonstancoj. Ŝin oni arestis surstrate, kiam ŝi volis festi la finon de la ekzamenoj. Same la tutan familion oni kaptis.

Ŝin oni deportis al Auschwitz-Birkenau [aŭŝvic birkenaŭ] kaj poste al Bergen-Belsen. Konstatinte, ke infanoj estas tuj mortigataj, ŝi anoncis sin 18-jara, kvankam ŝi estis nur 16-jara.

Ŝi klarigis, ke nur psike fortaj homoj povis transvivi la abomenaĵojn de la koncentrejoj. La patrino mortis tie, kaj la patro kaj la frato estis murditaj en Litovio.

Ŝtatoficisto

Kvankam diplomita, por povi prizorgi sian familion la patrino neniam laboris, sed Simone post juraj studoj karieris kiel alta ŝtatoficisto. La plej juna el la tri filoj rakontas, ke dum veturoj okaze de ferioj la patrino ofte haltis ĉe la malnovaj malliberejoj, dum la filoj atendis en la aŭto.

Ministro pri sano

Ŝi verŝajne restos en la memoro de francoj pro la leĝo, kiu havas ŝian nomon kaj rajtigas propravole ĉesigi gravedecon.

La nova kaj juna tiama prezidanto de la franca respubliko Valéry Giscard d'Estaing [valerí ĵiskár desté] tre ruze proponis leĝon – kiu koncernis virinojn – ne per la ministerio pri virinaj aferoj, sed per la ministerio pri sano, substrekante, ke la problemo – morto de virinoj dum aŭ post neleĝa interrompo de gravedeco – estas tutlanda sanproblemo. Malgraŭ forta opozicio, Simone Veil – en la parlamento kaj publike – defendis abortigon, „kiu restas persona dramo” ne kiel rajton, sed kiel lastan solvon en precizaj cirkonstancoj. De la 17a de januaro 1975 virinoj havas la eblon abortigi en malsanulejoj, kaj kuracistoj havas la rajton rifuzi pro personaj aŭ religiaj kialoj.

Prezidanto

En 1979 ŝi fariĝis la unua prezidantino de Eŭropa Parlamento, post la unuafoja rekta elektado de ties membroj. Malgraŭ la suferoj pro deporto kaj restado en koncentrejoj, ŝi ne sentis malamon kontraŭ la germanoj, kaj ŝi pledis por pli da Eŭropo, pli da amikeco inter la popoloj por antaŭenigi pacan komunumon.

Pro sia bona scio pri politiko kaj juro oni ŝin nomumis membro (1998-2007) de la Konstitucia Konsilio de Francio, supera instanco, kiu kontrolas novajn leĝojn.

En novembro 2008 oni ŝin alelektis membro de la prestiĝa Franca Akademio.

Nacia omaĝo

Merkrede la 5an de julio la franca nacio omaĝis ŝin: la ceremonion ĉeestis la familio, prezidintoj de Francio Giscard d'Estaing, Nicolas Sarkozy [nikolá sarkozí] kaj François Hollande [fransuá olánd] – Jacques Chirac [ĵak ŝirák] estis reprezentata de sia edzino, pro malsano – politikistoj, akademianoj, asocioj de deportitoj kaj – laŭ deziro de la familio – milo da ordinaraj homoj. La aranĝo okazis en la korto de Invalides, konstruita en 1670 por prizorgi la vunditajn soldatojn.

Adiaŭo

La paroladon faris la filo Jean, kiu elstarigis la okulojn kaj rigardon de sia patrino kaj la familian vojaĝon al Auschwitz en decembro 2004, kie Simone klarigis la tutan disvolviĝon de almorta vojaĝo. Li atentigis, ke tiu tragedio kreis ŝian vivmanieron kaj bonkorecan energion por helpi la malfortulojn.

La lasta filo Pierre-François [pjer-fransuá] kunligis la memoron de la patro, kun kiu ŝi kunvivis 67 jarojn, kaj la humanecajn valorojn, solidarecon kaj repacigon en Eŭropo.

Fine la franca prezidanto Emmanuel Macron [emanuél makró] atentigis, ke ŝiaj bataloj por la homaj rajtoj ĉe UN – en la iama Jugoslavio kaj Francio – ofte anticipis la publikan opinion. Suferi donas unu solan rajton: la rajton protekti aliulon. Ŝia kadavro kaj tiu de ŝia edzo troviĝos en Panteono.

La ceremonio finiĝis per ludado de la eŭropa himno, kaj la franca armea koruso kantis la kanton de la deportitoj.

Renée TRIOLLE
korespondanto de MONATO en Francio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renée Triolle el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07