MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Literaturo

ROMANOJ

Amin Maalouf kaj lia Samarkando

Ekzistas libroj, kiujn eblas nomi ikonecaj, kaj estas libroj, kiuj fariĝis tiaj ĝuste pro la urbo Samarkando. Unu el ili estas la historia romano Samarcande de la franca verkisto Amin Maalouf, unuafoje eldonita de la pariza eldonejo Éditions Jean-Claude Lattès en 1988. Ekde tiam, tiu ĉi fascina libro kreas veran intereson pri la uzbekia urbo, altirante al ĝi, kiel magneto, homojn de diversaj landoj, kredoj, lingvoj, kulturoj.

Kiel epigrafo al la romano estas uzitaj la vortoj de la usona verkisto Edgar Allan Poe (1809-1849): „Kaj nun rigardu vi al Samarkand'. Ĉu ĝi ne estas la reĝino de la tero? Ĉu ĝia fiero ne superas ĉiujn urbojn? Ĉu en ĝiaj manoj ne estas ilia sorto?”. En la antaŭparolo de la libro ni trovas ankaŭ la jenajn liniojn: „Samarkando estas la plej bela vizaĝo, per kiu la tero iam sin turnis al la suno”. Samjare post sia apero, la romano Samarcande estis distingita per la premio de la franca Maison de la Presse. En 2006 la libro estis eldonita en la rusa lingvo.

30 jarojn post la vizito de Amin Maalouf al Samarkando, liaj ligoj kun la antikva urbo kaj ĝiaj loĝantoj tute ne malfortiĝas. Ni petis lin respondi al kelkaj demandoj.

Monato: Kiel al vi venis la ideo verki la romanon Samarcande?

Maalouf: Ekde la infanaĝo min fascinis la nomo Samarkando, kiun mi ĉiam trovis poezia kaj elvokiva. Mi ankaŭ havis grandan admiron por Omar Ĥajam, kies libron La robaioj mi malkovris en la biblioteko de mia patro. Ŝajnas al mi, ke la deziro verki la romanon naskiĝis, kiam mi eltrovis, ke parton de sia vivo la poeto pasigis en tiu ĉi urbo.

Monato: Ĉu vi sekvas la sorton de via romano? Ekzemple, en kiom da lingvoj Samarcande estas tradukita ĝis nun? Ĉu vi scias la proksimuman totalan eldonkvanton?

Maalouf: Laŭ la informoj, kiujn mi akiris de mia eldonisto, tiu ĉi romano nuntempe ekzistas en tridek kvar lingvoj. La eldonkvanton kaj la nombron de eldonoj estas tre malfacile scii, ĉar miaj informoj ĉi-rilate estas tre fragmentaj. Mi scias nur, ke en la franca la eldonkvanto superis unu milionon da ekzempleroj, kaj ke en la turka lingvo ekzistas la 83a eldono.

Monato: Kiam vi vizitis Samarkandon?

Maalouf: Mi vizitis ĝin kun mia edzino, dum mi estis verkanta mian romanon en 1987. Tio estis mirinda vojaĝo. Mi ĉiam konsilas al miaj amikoj kaj legantoj iri al Samarkando. Multaj el ili faras tion, kaj ili revenas ravitaj.

Monato: Kio estas via vizio de la urbo Samarkando?

Maalouf: Mi ne surprizos vin, dirante, ke min fascinas kaj ravas la malnova parto de la urbo. La nekropolo Ŝah-i-Zinda, kompreneble, kaj la maŭzoleo de Tamerlano, sed ĉefe la placo Registan, kiu estas unu el la plej rimarkindaj lokoj sur nia planedo. Neforgesebla grandiozeco, harmonio kaj sereneco.

Monato: Viaj bondeziroj al samarkandanoj?

Maalouf: Mi deziras, ke ili konservu sian arkitekturan heredaĵon kun amo kaj inteligenteco, ke ili vidu en sia urbo la objekton de fiero, kaj ke ili apogu sin sur tiu ĉi fiero por alfronti la estontecon kun konfido, ambicio kaj grandanimeco.

Anatolij IONESOV
Samarkando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 10, p. 23.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Anatolij Ionesov el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07