MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Lingvo

SUD-AFRIKO

Advokato defias la registaron rilate lingvajn rajtojn

Cornelus J. A. Lourens [loŭrens] estas advokato en Sud-Afriko. Li rajtas agi tiom ĉe unuainstancaj/distriktaj juĝejoj, kiom ĉe kortumoj (tribunaloj de supera nivelo). Kiel aktivulo pri lingvaj rajtoj, li interalie devigis sukcese la sud-afrikan registaron publikigi lingvan leĝaron (afero Lourens kontraŭ la prezidanto de la respubliko Sud-Afriko kaj aliaj [2010]) kaj igis la lokan ministerion pri justico kaj konstitucia evoluigo eldoni la leĝon pri la antaŭenigo de egaleco kaj la preventado de maljusta diskriminacio (leĝo 4 de la jaro 2000), kune kun ĝiaj regularoj kaj formularoj, en la 11 oficialaj lingvoj de la lando (afero CJA Lourens kontraŭ la ministerio pri justico kaj konstitucia evoluigo). Jen la intervjuo, kiun li amike allasis tiurilate al MONATO.

MONATO: La respubliko Sud-Afriko havas entute 11 oficialajn lingvojn. La ŝtato, tamen, ne zorgis pri la tradukado de la diversaj leĝoj en ĉiujn idiomojn indikitajn en la sekcio 6 de la konstitucio de la regno (aperinta en 1996). Kiel tio okazis, kaj kiu respondecas pri la alilingvigo de la tuta nacia leĝaro?

LOURENS: La registaro asertis, ke ne nepras traduki la tutan nacian leĝaron al ĉiu unuopa oficiala lingvo (la zulua, la kosa, la afrikansa, la angla, la peda aŭ nord-sota, la cvana, la sota, la conga, la svazia, la venda kaj la suda ndebela), ĉar nek la konstitucio de 1996 nek iu alia leĝo devigas onin fari tiaĵon. Ilia argumentado baziĝas sur la sekcio 6(3)(b) de nia fundamenta leĝo (la konstitucio), kiu postulas la uzadon de minimume du oficialaj lingvoj fare de la nacia registaro. Mia interpreto de tiu estas, male, ke ĝi rilatas nur al administraj demandoj kaj ke la neceso pri traduko de la tuta nacia leĝaro en ĉiujn 11 oficialajn lingvojn venas de la fakto, ke ili ja oficialas. La utiligo de la angla kaj, aldone, de iu ajn dua lingvo en la parlamento ja estas arbitra kaj nerajtigita.

MONATO: Kiujn sekvojn havas ĉi tia lingva sinteno ene de la diversaj juĝinstancoj de la respubliko?

LOURENS: Tiu maljusta diskriminacio surbaze de la lingvo estas malutila por ies rajtoj kaj igas, ke miaj klientoj ekzemple estu en malfavora pozicio kompare al denaskaj anglalingvanoj, ĉar ili ne povas aliri al la leĝaro en sia propra lingvo, dum aliuloj ja povas. Laŭ la popolnombrado de la jaro 2011, la zulua estas la gepatra lingvo de 22,7 % de la sud-afrika loĝantaro, la kosa de 16,0 %, la afrikansa de 13,5 %, la angla de 9,6 %, la peda de 9,1 %, la cvana de 8,0 %, kaj la sota de 7,6 %. Ĉiujn ceterajn oficialajn lingvojn parolas hejme malpli ol 5 % de la civitanoj. Kiel diris la renoma socilingvisto kaj nuna direktoro de la Afrikansa Lingva Konsilio, profesoro A. M. Beukes, „la tradukado estas ankaŭ kerna ilo por subteni la socian justecon, kiu estas grava celo de la nova demokratio, en la senco, ke ĝi povus potenciale faciligi la laŭleĝan devontigon de la registaro provizi ĉiujn per egala aliro al la servoj kaj al la programoj administrataj de la publika servo, forigante la lingvajn barojn”. Tamen, ekzistas absolute neniu politika volo uzi iun ajn lingvon krom la angla. La registaro timas tribismon, sed temas pri nura kliŝo, kiu bedaŭrinde daŭre rezistas.

MONATO: Kelkaj gazetoj raportis pri la novaĵo, ke la oficejo de la ĉefjuĝisto Mogoeng Mogoeng konfirmis la decidon igi la anglan ununura oficiala lingvo uzenda en juĝinstancoj. Kion tio signifas?

LOURENS: Tiaj decidoj celas ŝanĝi la nunan situacion kaj igi, ke nur la angla estu la lingvo de la dokumentoj en ĉiuj altaj kortumoj, kio kaŭzus maljustan lingvan diskriminacion. Ni nun eksciis, ke asembleo de ĉiuj prezidantoj de la juĝistaro en ĉiuj sekcioj de kortumoj, prezidata de Mogoeng Mogoeng, aprobis en 2015 la ekskluzivan uzadon de la angla, spite al tio, ke la leĝo pri la supera kortumo (leĝo 10 de 2013) donas al ili nenian aŭtoritaton decidi, kiu devas esti la lingvo de oficialaj dokumentoj. Fakte ĉi tio estas kompetento de la ekzekutivo, ne de juĝistoj. Alivorte la prezidantoj de juĝistaro, farante tion, ja misuzas sian povon, kiu ne estas plenuma. Reen al la decido de la ĉefjuĝisto Mogoeng Mogoeng: laŭ mia enketo okazis interkonsiliĝo nek kun la afrikansa jura frataro, nek kun la afrikansaj organizitaj lingvo-organizaĵoj, nek kun la advokataro de Sud-Afriko ktp. Kaj ĝis nun mi ne ricevis pruvojn pri la malo.

MONATO: Ĉu la malavantaĝoj trafas ĉefe la denaskajn parolantojn de la afrikansa lingvo?

LOURENS: Tia lingva diskriminacio estas malutila ne nur por ili, sed ankaŭ por la parolantoj de la afrikaj lingvoj, kiuj atendas, ekde la apero de la konstitucio, ke iliaj lingvoj estu evoluigataj fare de la ŝtato. Fakte la plimulto de la sud-afrikaj civitanoj povas legi nek la dokumentojn de altaj kortumoj nek la landan leĝaron en sia propra gepatra (kaj ja oficiala) lingvo. La kurioza rezulto estas, ke la plej grava leĝo de la regno ne estas la konstitucio, sed la personaj kaj tute arbitraj lingvaj preferoj de la ĉefjuĝisto, de la estroj de tribunaloj kaj de iuj ministerioj, kiuj enkondukas leĝproponojn en la parlamenton, kie, laŭhazarde, oni elektas uzi iun duan lingvon. La angla tiel estas laŭfakte la ununura oficiala lingvo de Sud-Afriko, kaj pri tio kulpas la priskribitaj eksterkonstituciaj amendoj.

Massimo RIPANI
korespondanto de MONATO en Rusio kaj fakulo pri lingvaj rajtoj

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2017, numero 10, p. 21.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Massimo Ripani el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07